La barata ekonomio: miraklo neefika1

A Giridhar RAO

(agiridhar.rao@gmail.com & agrao99@yahoo.com)


Lasta ŝanĝo: 2008.04.17

Oni kutime nomas la aktualan periodon ekde la jaro 1991 “la reforma periodo” de la barata ekonomio. [2] Dum tiu ĉi periodo pro diversaj strategioj kiuj 'liberigis' la merkatojn, rapide ekkreskis la ekonomio – rezulte, ekzemple, la fremdvalutaj rezervoj en la lando kreskis de 6 miliardoj da dolaroj en 1991 ĝis 289 miliardoj en 2008[3]: Jen Barato Lumanta kaj Nekredebla Barato laŭ politika slogano.

Kaj en la jaro 2007-2008, la ekonomio de Barato kreskis je 9 elcentoj – unu el la plej rapidaj kreskoj en la mondo. [4] La novaĵo kompreneble furoris tra la tuta lando, unuflanke inter tiuj kiuj laŭdis tiun ĉi rapidegan progreson, kaj aliflanke inter tiuj kiuj denove atentigis nin pri la daŭre vasta malriĉeco en la lando.

Tiu ĉi eseo fokusiĝos sur ĉi tiu dua flanko de la barata ekonomio. Mi do parolos ne pri la glora atingo (raportata en 2007), ke Barato nun havas pli ol cent mil milionulojn – homojn kiuj havas pli ol unu milionon da usonaj dolaroj. [5]

Male, mi restos ĉe la malpli raportata fakto (denove laŭ raporto de 2007), ke en la jaro 2005, Barato havis 302 milionojn da malriĉuloj. Tiu cifero estas preskaŭ trioble la loĝantaro de Japanujo, kaj pli ol sesoble la loĝantaro de Sud-Koreujo!

Sed kiu estas 'malriĉulo'? Laŭ la barata registaro, malriĉulo estas homo kiu elspezas en unu monato malpli ol 11 dolarojn. Multaj esploristoj argumentas, ke tiu ĉi difino de la sojlo de malriĉeco estas tute nerealisma, kaj, ke se oni levas la elspezkriterion al pli realismaj niveloj, multe pli da baratanoj estus 'malriĉaj'. Ĉiaokaze, 72% de tiuj malriĉuloj loĝas en la kamparaj regionoj de la lando. Iliaj vivoj kompreneble dependas ĉefe de la agrikulturo. La malriĉeco tie estas sezona afero, dependante de la pluvado kaj la rikoltado. Grandega nombro de baratanoj do vivas ĝuste ĉe la 'malriĉeca linio': jen super ĝi, jen sub ĝi. [6]

Notindas, ke la grandega agrikultura sektoro en Barato, kiu vivtenas 60% de la laborantaro, kontribuas nur 28% al la malneta enlanda produkto. [2] Por la malriĉuloj, la galopanta kresko de la ekonomio ne havas multan signifon. Ni vidu la situacion en du sociaj sektoroj, la edukado kaj la sano. Kiel oni scias, ambaŭ sektoroj havas gravegan rolon en la takso de la vivkvalito de lando – la t.n. indekso pri la homa evoluigo.

Antaŭ ĉio, ni notu, ke en Barato pli ol 12 milionoj da infanoj laboras. [7] La laborejoj gamas de danĝeraj fabrikoj, al malfacilegaj agroj, ĝis mezklasaj hejmoj. Almenaŭ por tiuj ĉi infanoj, la ekonomia miraklo de Barato restas fantazio. Por malriĉuloj en Barato ne estas facile edukigi siajn infanojn. Same kiel en multaj aliaj partoj de la 'tria mondo', grandegas la substrukturaj problemoj de la lerneja sistemo en Barato: manko de lernejoj, instruistoj, kaj lernomaterialoj. La rezultoj estas mizeraj. Ekzemple, en mia gubernio Andhrapradeŝo, malgraŭ 20-procenta kresko de la legopovo dum la lastaj dek jaroj, laŭ la popolnombrado de 2001, 49% de la virinoj restas analfabetaj. [8] Tiu proporcio estas multe pli alta inter virinoj de la minoritatoj kaj la indiĝenaj popoloj. Kiel ĉie en la mondo, ankaŭ en Barato troviĝas forta korelacio inter virina edukado, kaj la edukado de infanoj. Ekde 2005, neregistara organizaĵo en Barato faras grandskalajn studojn pri la stato de la landa instrusistemo. La enketo raportas, ke tutlande, 10% de la infanoj kiuj ne iras al la lernejo estas infanoj de analfabetaj patrinoj; kontraste, nur 2% de tiaj infanoj estas idoj de legipovaj patrinoj. [9] La edukado de virinoj do kontribuas signife al la edukado de infanoj.

Ĝuste la saman oni trovas ankaŭ en la sansektoro: la sano de la virinoj rekte kontribuas al la infana (kaj familia) sano. Kaj vidu kiel statas la sano de niaj virinoj. Unu el la (jam tro multaj!) hontigaj statistikoj barataj estas la patrina mortproporcio (angle: Maternal Mortality Rate, aŭ MMR). Malgraŭ la impona statistiko de la registaro, ke la MMR malgrandiĝis je 24%, [10] laŭ unu takso, pli ol cent tridek mil barataj virinoj mortas ĉiujare dum aŭ post la akuŝo: po unu morto en kvar minutoj laŭ frape trista reprezento de la faktoj. [9] Kaj kial okazas tiu ĉi tute evitebla tragedio?

Krom tiuj ĉi kaŭzoj, registara raporto aldonas, ke “maltaltaj niveloj de edukado inter virinoj, signife pligrandigas la riskon de la patrina morto.” [8]

Malbona eduksistemo do rekte kontribuas al tragedioj en la sansektoro. Severaj mankoj en la registara sansistemo devigas homojn iri al altkostaj privataj alternativoj. Tiuj maliriĉigas ilin, kaj rezulte, ili ne plu povas edukigi siajn infanojn – kaj tiel rekomenciĝas la malbona cirklo. Ĉu entute eblas rompi tiun ĉi ciklon de malriĉeco? Nu, almenaŭ en la kazo de la MMR, tutcerte jes! Vidu Srilankon: en la 1950aj jaroj, Srilanko havis MMR-on de 550; ĝi estis nur 30 en 1994! [9] Plia statistiko: la infana mortproporcio en Barato estas po 85 mortoj por mil vivantaj naskiĝoj; la cifero por Srilanko estas 14. Eĉ Nepalo kaj Bangladeŝo atingis ciferojn de 76 kaj 77. [11]

Kaj grave notindas, ke neniu el tiuj landoj ĝuis ekonomian kreskon de 9,4 elcentoj! Konklude, klaras la jenaj punktoj:

Dankon.

Notoj

[1] Versioj de tiu ĉi eseo aperis en Monato (oktobro 2008, 24-5), kaj estis prezentita dum la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanujo, en 2007.

[2] “India”, Wikipedia, http://en.wikipedia.org/wiki/India#Economy. Vizitita 2008-09-20

[3]"Report on Foreign Exchange Reserves", 14 July 2006, Reserve Bank of India, http://www.rbi.org.in/Scripts/PublicationsView.aspx?id=8540. Vizitita 2008-09-20

[4] “Revised Estimates of Annual National Income, 2007-2008”, Press Information Bureau, Government of India, http://mospi.nic.in/pressnote_gdp2007_08_30may08.pdf. Vizitita 2008-09-20

[5] “Millionaire club expands to 1,00,000”, The Economic Times, 2007-06-29, http://economictimes.indiatimes.com/News/Economy/Indicators/Millionaire_club_expands_to_100000/articleshow/2158958.cms. Vizitita 2008-09-21

[6] “Grim reality of India's poverty dip”, Richard Mahapatra kaj Sandip Das, Down to Earth 2007-4-30, http://www.downtoearth.org.in/full6.asp?foldername=20070430&filename=news&sec_id=4&sid=1#. Vizitita 2007-07-05

[7] “National Child Labour Project”, Ministry of Labour and Employment, Government of India, http://labour.nic.in/cwl/ChildLabour.htm. Vizitita 2007-07-05

[8] “Literacy Rate Male & Female (1961-2001) – Andhra Pradesh”, Government of Andhra Pradesh, http://www.aponline.gov.in/quick%20links/Census/APPaper1/page52.html. Vizitita 2008-09-21

[9] “The National Picture”, Annual Status of Education Report 2006 (Rural), http://www.pratham.org/aser2006/The%20National%20picture.pdf. Vizitita 2008-09-21

[10] “Maternal Mortality in India, 1997-2003: Trends, Causes and Risk Factors”, Registrar General, Government of India, and Centre for Global Health Research, University of Toronto, Canada.

[9] “India: Facts and Figures”, White Ribbon Alliance for Safe Motherhood, http://www.whiteribbonalliance-india.org/factsandfigures.htm. Vizitita 2007-07-05

[10] “Indian healthcare requires over $200 bn investment: FICCI”, Hindustan Times, 2007-07-22, http://tinyurl.com/2nb9yc. Vizitita 2007-07-22

[11] “Under-five mortality rate (per 1,000 live births)”, UNDP, Human Development Report 2006, http://hdr.undp.org/hdr2006/statistics/indicators/93.html. Vizitita 2007-07-05