Pri Heroeco

Versio de artikolo kiu aperis en Monato
(Jul 1996: 26)

A Giridhar RAO (agiridhar.rao@gmail.com & agrao99@yahoo.com)
Lasta ŝanĝo: 2007.01.03

"Kie trovi heroojn en la nuna mondo?" Paul Gubbins demandas (Monato 1995/8, p. 10). Mi volas sugesti ke oni rigardu la sciencfikcion. Mi povas paroli, ve, nur pri la sciencfikcio en la angla kaj, kiel ankoraŭ nov-bakita esperantisto, eble iom pri la rimarkinda esperanta epopeo sciencfikcia, Poemo de Utnoa (1993), de la kataluna poeto, Abel Montagut. Montagut vortbildigis ekopolitike malnaivan, kaj forme lertegan prarakonton i.a. pri la interkulturaj konstruadoj de la ideo kaj idealo de heroeco. Malgraŭ la ŝajne malsimilaj prizorgoj de la mondo de la biblia Noa (pri kiu la verko temas), kaj la lasta dekjaro de ĉi-jarcento, Poemo de Utnoa neniam anakronismiĝas. Male, la Poemo pentras komplekse la plurvalenton de la heroeco kiun Gubbins paŭsis.

Eble la plej grava demando en Poemo de Utnoa temas pri la diferencoj inter "nianoj" kaj "ilianoj". Utnoa heroiĝis kiam li kapabliĝis redifini la amplekson de "sia popolo"; kiam li venkis "tiajn fuŝkondutojn eksterracie ferocajn" (I.401); la perfortan subhomigan hierarkiecon de nia "infana raso" kiu elbaras iujn deklarante ilin "nehomaj". Ekde sia naskiĝo, la sciencfikcio sentis profundan zorgon pri tiuj ĉi demandoj. En Frankenstein (1818) de Mary Shelley, unu el la plej fruaj ekzemploj de la sciencfikcia arto, oni vidas la tragedian sorton de la kreaĵo de Victor Frankenstein. Tiu kreito plenumas heroe, peneme, kaj dolorplene ĉiun kriterion kiun oni povas postuli pri homeco. Sed vane. Eĉ dum li (jes, li; ĉar tiel Victor virigas sian kreaĵon) priskribas kortuŝe siajn provojn homiĝi--kaj levas multajn gravajn demandojn pri niaj difinoj de homeco--la homaro tute ne akceptas ĉi tian "diablan" estaĵon: "Mi restas monstro, / kiu ŝatus homi" li ŝajne eĥas la germanan poeton Heinz Kahlau. La tragedio de ĉi tiu "monstro", finfine, estas la tragedio de la homaro--evidenta, eble, en la kutima konfuzo en la popola imago pro kiu oni ofte kredas ke Frankenstein estas la kreito, ne la kreinto!

Kiel desegni liniojn inter la "ni" kaj "ne-ni" estas temo kiun ankaŭ la posta sciencfikcio ripete pritraktas. Saltante al la fino de la jarcento, ni vidas en The Time Machine (1895) de H.G. Wells, kiel ĉiu konjekto de la Temp-vojaĝanto pri la anoj de la jaro 802,701 p.K. fuŝiĝas. La ecoj de la du specioj/rasoj, la Eloi ("ja pli bela kaj serena") kaj la Morlock ("aĉa, bruta, kaj mallonga/malalta"), komence do klaraj, rapide sin ekplektas kun la memo de la Temp-vojaĝanto mem. Nur post ĉi tiu kompreno pri sia propra memo interplektiĝanta kun la memoj de tiuj infanoj de la homaro, la Temp-vojaĝanto kapablas heroe reveni al sia mondo kie kulise ĉeestas i.a. la klasbatalon de la 19a jarcento de Britio.

Nebuliĝantaj, skuiĝantaj memoj ankaŭ aperas ofte en la ĉijarcenta sciencfikcio. Du ekzemploj devas sufiĉi. La ofte simplaj--eĉ naivaj--robotoplenaj mondoj de Isaac Asimov (I, Robot [1950], ekzemple) temas pri la necertaĵoj de nia dividlinioj inter la homo kaj la maŝino. Pli komplekse, la nigra usona aŭtoro inisma, Octavia Butler, konstruas mondojn strangajn, pasintajn kaj estontajn, por esplori demandojn pri deviga reproduktado, neegala povo, frateco inter homoj kaj nehomoj, kaj la malsukceso de frateco inter homoj. Ŝiaj (inaj) herooj (en Survivor [1978], ekzemple) devas lerni ege malfacilajn lecionojn por travivi fremdajn (kaj fremdigitajn) landojn.

Kompreneble, oni ja scias ke la klasikaj aventur-rakontoj fikcias pri foraj landoj--"tra la maroj eternaj ŝvebas la legendo / pri antikvaj herooj kaj navigacioj raraj" kiel la portugala Manuel de Seabra versas. Sed la plej indaj aventuroj streĉas kontraŭ, kaj redifinas, la valorojn de sia kulturo. Tamen, kiel ĉiuj aventuraj ĝenroj, ne ĉiam serioze diskutas la demandoj pri heroeco la sciencfikcio. En la tradicio fluanta el la franca verkisto Jules Verne (vidu lian The Mysterious Island [1874], ekzemple), oni alfrontas nur celebron post celebro de la homara povo venki la mondon. Apartenanta al tiu ĉi tradicio estas la (precipe usonaj) junularaj revuoj el la frua parto de ĉi tiu jarcento kiuj rolis heroon agresivan de la t.n. "spaca opero" kiu konkeras la universon per "glimantaj armiloj kaj belegaj eksplodoj" (kiel la angla aŭtoro, Arthur C. Clarke, tiajn verkojn priskribis). La nevenkeblaj Perry Rhodan, Flash Gordon, k.a., naskiĝis el la t.n. pulpaj gazetoj usonaj--Science Wonder Stories, Amazing Stories, Marvel Science Stories, Future Fiction, kaj Cosmic Stories, ekzemple--ujoj de noveloj sensaciaj, kiuj heroldis estontajn utopiojn teknologiajn.

Efektive, precize ĉi tiujn pretendojn pri la homa povo heroe venki la universon per "scienca" kompreno, la pola Stanislaw Lem akravide refutas. Ripete li esploradas kiel nia neeviteble homcentra, antropomorfisma perspektivo de la universo limigas nian komprenon pri iu ajn tute alia. Lia Solaris (1961), ekzemple, milde mokas ĉi tiujn homajn sintenojn pri ia definitiva/certega sciaĵo. Liaj fabeloj instruas kaj al la heroo kaj al la leganto epistemologian humilon.

Humilon kaj komprenadon ankaŭ estigas la usona klasikaĵo, Dune (1965), de Frank Herbert. Simple oni povas la rakonton skizi: juna princo, maljuste senigita de sia reĝlando, organizas superban gerilan armeon de dezert-tribanoj kaj ŝtormas al povo. Sed ĉi tiu knab-korrapidiga legenda rakonto tute ne aludas al la profundaj pridemandoj pri niaj detruantaj, vivoneaj bildoj ĝisnunaj pri heroeco kiujn la romanaro--la tuta serio sesparta de Dune--pritraktas. Konstante Herbert devigas nin demandi kian kaj kioman prezo la socio pagas por heroeco. Akra kompreno do eliras el la serio Dune pri kaj la neceso kaj la danĝero de heroa agado. Tiel, la supre menciita verko de Montagut venas el longa tradicio en la sciencfikcio pri kulturaj perspektivigoj de heroeco. Kiel ido de la klerismo de la 18a jarcento, kaj diversaj antaŭ-klerismaj literaturaj ĝenroj (ekzemple, la epopeo kaj la romaniko), la sciencfikcio, ni vidis, liveras al ni la gamon de la tipoj de heroeco. Kaj kiel aliaj idoj, ĝi ankaŭ ambaŭ jesas kaj neas sian gepatran heredaĵon. En siaj plej indaj aĵoj, la sciencfikcio uzas sian heredaĵon ĝenran, kaj samtempe preterpasas ĝin; soifas kaj satigas la menson kaj koron per demandoj profundaj kaj bildoj hantaj pri homoj kaj herooj.