home.gif (831 bytes)

Lingvoj: trezoro de la homaro

Enkonduko al la Kongresa Temo de la 93a Universala Kongreso de Esperanto, Roterdamo, Nederlando, 19-26 julio 2008

A Giridhar RAO

(agiridhar.rao@gmail.com & agrao99@yahoo.com)


Lasta ŝanĝo: 2008.08.12

"Antaŭ ol mi vidis la buntajn librojn [en la nepala lingvo], mi kredis, ke legado estas io kion oni faras nur por plenumi [lernejajn] hejmtaskojn. Nun, mi povas legi amuzajn librojn kaj lerni pri aliaj lokoj kaj bestoj." - Puĝa, 6a klaso, Nepalo, el la retejo de la gepatralingva eldonejo Room to Read

"[Ni bezonas] la uzon de la gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo." - "Lingvoj gravas!", Mesaĝo de S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008

De la vortoj de 10-jara knabino ĝis la estro de Unesko klaras la graveco de la gepatra lingvo. La bonŝanculoj inter ni, tiuj kiuj parolas unu el la "grandaj" lingvoj de la mondo, aŭtomate, senpripense ĝuas aliron al la gepatra lingvo en preskaŭ ĉiu sfero de niaj vivoj: en la hejmo, lernejo, laborejo kaj surstrate. Sed ĉu vere ni ĝuas nian trezoron? En Barato, pli ol 96% de la loĝantaro parolas gepatralingve unu el la 22 grandaj (kaj "oficialaj") lingvoj de la lando. Sed preskaŭ ĉiu urbano volas pli bone paroli la anglan - tiun "ŝlosilon al la mondo". Nesurprize: eĉ por tiuj 96% ne eblas uzi la komputilon en iu ajn lingvo krom la angla. Jam ni ekvidas la limojn de tiu bonŝanceco.

Kaj kio pri la malpli ol 4% kiuj parolas la ceterajn 100 lingvojn de Barato? Memoru, ke temas pri 4% el pli ol unu miliardo da loĝantaro; tiel, ekzemple, la indiĝena lingvo Bhili havas 9,6 milionojn da parolantoj! En subsahara Afriko, el la infanoj kiuj efektive ĉeestis lernejojn en 2004, nur 13% estis instruataj en la gepatra lingvo. Tiu proporcio inter la indiĝenaj popoloj de Barato estas preskaŭ nulo. La 38% de la barataj indiĝenaj popoloj kiuj estas legipovaj (nur 14% el kiuj estas virinoj) kapablas leg(et)i nur en ĉefa lingvo de la regiono.

Ne instrui lingvon en la ŝtata lernejosistemo estas unu el la plej efikaj metodoj malaperigi la lingvon - "lingva genocido", nomas aktivulino la fenomenon. Nesurprize do, ke tra la mondo ĉiujn du semajnojn unu lingvo malaperas, kiam ĝia lasta parolanto mortas. Kiel la estro de Unesko rimarkas, ni vivas en mondo en kiu "en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero."

Tiu ĉi perdo de la lingva diverseco (kiu okazas multe pli rapide ol la perdo de la biologia diverseco) kaj perforto kontraŭ lingvaj homaj rajtoj jam faras seriozajn defiojn al la daŭrigebla evoluo ĝenerale, kaj specife al internaciaj iniciatoj kiel Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilaj Evoluigaj Celoj aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Per la ses celoj de EPĈ, oni volas plenumi ĝis 2015 la lernado-bezonojn de ĉiuj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. Sed alfronte de tiu ĉi katastrofa malriĉigo de nia lingva diverseco, kune kun la pli sovaĝaj aspektoj de la tutmondiĝo, la homaro verŝajne maltrafos la celojn de EPĈ.

Jen do unu gamo de niaj pripensindaĵoj pri la homara trezoro dum tiu ĉi Internacia Jaro de Lingvoj. Ni povas revortumi tiujn ĉi sciigojn kaj prognozojn jene, kiel kelkajn interligitajn demandojn:

Krom en la festparolado de Humphrey Tonkin, kelkajn el la supraj demandoj traktos la prelegantoj de la unua, enkonduka sesio – Renato Corsetti, Seán Ó Riain, Marc van Oostendorp kaj Nino Vessella. El la paroladoj kaj la eventualaj diskutoj postprelegaj pliklariĝos la pens-tereno por la dua sesio. Tiu dua sesio estos en diskutgrupa formato, en kiu malgrandaj homgrupoj pridiskutos la jam pli profundiĝintan kongrestemon. Fine, dum la tria kunveno, la ĉeestantoj aŭskultos la raportojn de la diskutgrupoj, esprimos opiniojn, starigos demandojn pri la ĉefaj ideoj kaj proponojn pri la temo, kaj tiel kolektive elpensos la larĝajn konturojn de la redaktota kongresa rezolucio.

Nia pli ol centjara uzo montras, ke Esperanto estas konservilo de la lingva diverseco, sed samtempe ankaŭ ebligas interlingvan komunikadon. Kiel koherige prezenti al la mondo tiujn ĉi du faktojn de nia komuna sperto?

Venu al la kongrestemaj sesioj por kontribui al nia kompreno de la homara trezoro: lingvoj!

A. Giridhar RAO

Reĝisoro de la Kongresa Temo

home.gif (831 bytes)