El la urdua esperantigis A Giridhar RAO (agiridhar.rao@gmail.com & agrao99@yahoo.com)
Lasta ŝanĝo: 2012.08.15
Ĉi-jare oni celebras du eventojn samtempe: 50 jarojn de barata sendependo de la brita regado, kaj la naskiĝon de la lando de Pakistano. Sed antaŭ 50 jaroj, tiu ĉi celebrindaj eventoj okazis meze de terura sangobano inter la hinduoj, islamanoj, kaj sikoj de norda Barato: unu milono da homoj mortis; dek tri miliono senhejmiĝis. La vundoj de tiu tempo ankoraŭ ne resaniĝis. La nuntempaj rilatoj inter la najbarlandoj Barato kaj Pakistano spegulas kaj eĥas la mortbatojn kaj kriojn de tiu lando-disduigo.
Multaj verkistoj tiutempaj provis kompreni la tragedion, vorte kaj bilde. Inter ili estis Saadat Hasan Manto [saadat hasan manto] (1912-1955), islamano naskita en Samrala en la nuna Barato, kiu venis al Mumbajo (la ĝislastatempa Bombajo), kaj tie laboris kiel novelisto, dramisto, eseisto, tradukisto (precipe de la rusa Maksim Gorkij, radio-intervjuisto, kaj dialogisto por filmoj.
La tiama filmo-industrio barata estis organizita laŭ la tiel-nomata "studio-sistemo". Bombay Talkies [bombe takiz], unu el la plej grandaj studioj, enscenigis filmojn de 1934 al 1954. En sia vortskizaro Meena Bazaar [mina bazar] (1962), Manto vortbildigis kelke de siaj konatoj kaj amikoj kiuj rilatis al la barata filmo-mondo. La hindua aktoro Shyam [ŝjam] estis unu el la amikoj. Jen amikeco sub ega premo de politiko kaj historio. — Noto de la tradukinto (1997)
Kaj nun, 15 jarojn post tiu unua aperigo de la tradukaĵo, ĝuste je la Tago de Sendependiĝo de Barato (la 15a de aŭgusto), dum la centjariĝo de la naskiĝo de Manto (2012), jen tiu skizo denove.
Nun mi scias iom pli pri la teksto, danke al la nagara verkaro de Manto kiun mi lastatempe akiris (Dastavez: Manto, Menra, Balraj kaj Dutt, Sharad (red.). 1993 (repr. 2004), 5 vol. New Delhi: Rajkamal).
Laŭ la anglalingva Vikipedio, la skizoj aperis unue plejparte en la pakistana tagĵurnalo Daily Afaq. Oni eldonis ilin poste en du volumoj. La aro en kiu aperas "Shyam" titoliĝas Kalvaj anĝeloj (1952?). En la verkaro, la skizo mem titoliĝas "La melodio de la fluto" ("Shyam" estas plia nomo de la flut-ludanta dio Kriŝno). Kelkajn el tiuj skizoj oni aperigis en libro titolita Meena Bazaar kiu estis mia fonto en 1997.
Dum tiu tempo mi korespondis kun neniu. Efektive, mia koro tute enuis. Ofte mi restis for de la hejmo kaj kuŝaĉis en la domoj de ebriemaj amikoj, kiuj eĉ ne fore parencis al la literaturo kaj arto. En tiu medio, en ilia malaminda kunesto, mi estis okupita per provoj pri korpa kaj intelekta sinmortigo.
Iun tagon mi ricevis leteron ĉe la adreso de iu alia. Ĝi venis de la estro de Tehseen Pictures [tehsin pikĉerz], kaj diris ke mi tuj lin kontaktu. Oni ricevis iajn instrukciojn pri mi de Bombajo. Nur pro scivolo pri la eminentulo kiu sendis la instrukciojn, mi kontaktis tiujn ulojn ĉe Tehseen Pictures. Tie mi eksciis ke ili ricevis de Shyam telegramojn, unu post alia, petantajn ke ili min elserĉu kaj donu al mi kvincent rupiojn. Kiam mi atingis la oficejon, ili estis respondantaj al freŝa, urĝa telegramo de Shyam ke malgraŭ multaj klopodoj, ili ne povis kontakti Manto!
Mi prenis la monon, kaj miaj ebriegaj okuloj larmopleniĝis. Mi forte provis letere danki Shyam kaj demandi, kial li sendis la monon al mi? Ĉu li sciis ke mia financa situacio estis malforta? Tiucele mi skribis multe da leteroj sed ŝiris ilin. Ŝajnis al mi ke la vortoj kiujn mi skribis mokis la emocion sub kies influo li sendis la monon al mi.
Pasintjare kiam Shyam venis al Amritsar [amricar] lige kun la prezentado de sia filmo, li ankaŭ venis mallongtempe al Lahoro. Tie ĉi li demandis al multaj pri mia kieo. Sed intertempe ankaŭ mi bonŝance eksciis ke Shyam estas en Lahoro. Tuj mi kuris al la kinejo de kiu li estis eliranta post festmanĝo.
Estis kun mi Rashid Atre [raŝid atre] – malnova amiko de Shyam el Pune. Kiam lia aŭto eniris la korton de la kinejo, Shyam ekvidis min kaj Rashid, kaj forte ekkriis. Li plurfoje petis al la ŝoforo ke li haltigu la aŭton, sed tiom da homoj amasiĝis por bonvenigi lin, ke la ŝoforo ne haltis. Elirinte el la aŭto per la helpo de policanoj, Shyam kaj Om [oum], simile vestite, kun blankaj, panamaj ĉapeloj, eniris la kinejon tra la malantaŭa pordo. Ni eniris tra la granda pordo. Shyam estis la sama Shyam – ridetanta, ridanta, kaj rideganta Shyam!
Li alkuris kaj brakumis nin. Tiam fariĝis tiom bruege ke neniu el ni povis paroli ion ajn signifan, ion ajn utilan. Supraĵe ni paroladis tiom ke la vortoj amasiĝis, kaj ni do restis premitaj sub ili. Liberiĝinte de la filmo, li devis iri al la oficejo de film-distribuanto. Li prenis nin kun si. Tie ĉi, ĉia interparolado kiu komenciĝis, abrupte tranĉiĝis. Homoj ege svarmis. Sube, en la bazaro, la homamaso bruis ke Shyam venu eksteren al la balkono por montri sin!
La stato de Shyam estis stranga. Li estis akre konscia pri sia ĉeesto en Lahoro – en tiu ĉi Lahoro, multaj el kies stratoj konservis, sed disŝutis, la ŝprucetojn de liaj amoroj, idilioj, amoj; en tiu ĉi Lahoro kies foreco de Amritsar nun iĝis miloj da mejloj! Kaj kie estis lia Rawalpindi [ravalpindi], kie li trapasis sian knabaĝon? Lahoro, Amritsar, kaj Rawalpindi – ĉiuj estis en siaj propraj lokoj, sed la tagoj ne estis tiuj, la noktoj ne tiuj kiujn Shyam forlasis tie ĉi. Neniu scias kie ilin enterigis la politikaj mortotuko-impostistoj.
Shyam diris al mi, "Restu kun mi".
Sed la sento de lia psiko maltrankvila tre deprimis min. Promesinte al li ke tiun nokton mi lin renkontos en Flattey's Hotel [flatiz hotel], mi foriris.
Mi renkontis Shyam post tiom da tagoj, sed anstataŭ ĝojo mi spertis ian strangan sufokon. Mi sentis tian egan ĉagrenon ke mi forte volis kvereli kun iu, mi volis grandan interhakadon, kaj ke laciĝante mi dormu. Kiam mi analizis tiun ĉi sufokon, mi atingis mi-ne-scias kien – ien kie ĉiuj pensfadenoj mise implikiĝis. Pro tio la animo pliĉagreniĝis kaj irinte al la ĉambro de amiko en Flattey's Hotel, mi komencis drinki.
Ĉirkaŭ la naŭa, aŭ la duonon post, aŭdante bruon, mi konstatis ke Shyam venis. En lia ĉambro, diversaj renkontiĝpetantoj ankoraŭ atendis lin. Dum iom da tempo mi sidis tie, sed kormalferma interparolado ne okazis. ŝajnis ke iu ŝlosis niajn sentojn kaj kunfadenis la ŝlosilojn en egan grupon; elpreninte unu ŝlosilon post la alia, ni ambaŭ provis malŝlosi tiujn ĉi ŝerurojn, sed sensukcese.
Mi eĉ pli deprimiĝis. Post la vespermanĝo, Shyam prezentis tre emocian oratoraĵon, sed mi aŭdis eĉ ne unu vorton de tio. Mia propra menso tre laŭte parolaĉis mi-ne-scias kion. Shyam finis sian sensencaĵon, kaj la homoj plenventre aplaŭdis. Mi leviĝis kaj iris en la ĉambron. Tie sidis Fazali. Pro iu bagatelaĵo, ni ekdisputis. Shyam venis kaj diris, "Tiuj ĉi homoj iras al Heeramandi [hiramandi]. Venu, ankaŭ vi kuniru."
Mi preskaŭ ekploris, "Mi ne venos. Iru do vi kaj viaj uloj!"
"Atendu min do – mi revenos baldaŭ".
Dirante tion, Shyam foriris kun la Heeramandien-iranta grupo. Mi kore sakris Shyam kaj ĉiujn homojn kiuj rilatas al la filmo-industrio. Fazali diris, "Mi kredas ke vi atendos lin tie ĉi. Se vin ne ĝenos, bonvolu akompanu min ĝis mia domo."
La tutan nokton mi vidis aĉajn sonĝojn. Plurfoje mi kverelis kun Shyam. Matene, kiam la laktisto venis, mi ekdiras al li en senanima kolero, "vi estas tute ŝanĝita! Aĉulo, fiulo, vi estas hinduo!" Mi vekiĝis, kaj konstatis ke granda sakraĵo eskapis el mia buŝo, sed kiam mi ĝisfunde priserĉis mian enon, mi konvinkiĝis ke tiu ĉi ne estis mia buŝo – el la megafono de politiko eliris tiu ĉi sakraĵo. Pensante pri tio mi prenis la lakton de la laktisto, kavarone akvan laŭ konsisto. Multe kuraĝigis min la penso, ke Shyam ja estas hinduo, sed li ne estas akvo-miksita hinduo.
Multaj tagoj pasis. Dum la lando-disduigo, kiam furozis mortiga milito inter la Hinduoj kaj la Islamanoj kaj ambaŭflanke miloj da homoj ĉiutage mortis, Shyam kaj mi sidis apud familio de sikoj kiuj forkuris de Rawalpindi. Tiuj familianoj rakontis pri siaj freŝaj vundoj, kiuj estis tre dolorigaj. Shyam ne povis resti netuŝate. La maltrankvilon kiu bolis en lia menso, mi bone komprenis. Kiam ni adiaŭis de tie, mi diris al Shyam, "Mi estas islamano. ĉu vi ne volas murdi min?"
Tre serioze, Shyam respondis, "Ne nun.... Sed tiam, kiam mi aŭdis tiujn rakontojn pri la kruelaĵoj faritaj de islamanoj, mi povis murdi vin!"
Aŭdante tion ĉi de Shyam mia koro sentis sin kvazaŭ pugnobatita. Ĉitempe povis esti ke ankaŭ mi povas lin murdi – sed poste, kiam mi pensadis pri tio, kaj trovis terĝisĉielan distancon inter la pensoj de tiu tempo kaj la postaj, mi ja komprenis la psikologian aspekton de tiuj tumultegoj en kiuj miloj da senkulpaj hinduoj kaj islamanoj estis mortigataj.
Nun ne.... Tiam jes. Kial? Pensu, kaj malantaŭ tiu "kial", en la homa naturo, vi trovos la ĝustan respondon al tiu demando.
Ankaŭ en Bombajo la interkomunumaj rilatoj ĉiutage plistreĉiĝis. Kiam Ashok [aŝok] kaj Vacha [vaĉa] ekadministris la aferojn de Bombay Talkies, hazarde iuj islamanoj akiris la altajn postenojn. Pro tio, ondo de malamikeco kaj kolero disvastiĝis tra la hinduaj stabanoj de Bombay Talkies. Vacha ekricevis anonimajn leterojn kiuj minacis pri incendiado de la studio, kaj pri batoj kaj mortoj. Ashok kaj Vacha tute ne zorgis pri tiuj ĉi minacoj, sed ĉar mi estis iom antaŭvidema, kaj islamano, mi donis egan gravon al la seriozeco de la situacio. Multfoje mi esprimis mian maltrankviliĝon al Ashok kaj Vacha, kaj konsilis ilin ke ili apartigu min de Bombay Talkies, ĉar la hinduoj kredis ke nur pro mi, islamanoj akiris postenojn tie. Sed ili diris ke mi estas freneza!
Mi ja freneziĝis. La edzino kaj gefiloj estis en Pakistano. Kiam ĝi estis parto de Barato, mi konis ĝin. Mi prikonis ankaŭ la kverelojn inter hinduoj kaj islamanoj kiuj fojfoje okazis tie. Sed al kio la nova nomo Pakistano ŝanĝis tiun regionon mi ne sciis.
La 15an de aŭgusto oni celebris en Bombajo antaŭ miaj okuloj. Pakistano kaj Barato, ambaŭ landoj estis deklaritaj liberaj. La popoloj multe ĝojis. Sed fieventoj de murdo kaj fajro ja daŭris. Kune kun krioj de "Venk' al Barato", oni ankaŭ kriis "Vivu Pakistano". Apud la trikolora flago de Barato ankaŭ hisiĝis la islama flago. Sloganoj kaj de Pandit Jawaharlal Nehru [pandit ĝavaharlal nehru] kaj de Qaid-e-Azam Mohammed Ali Jinnah [kaid-e-azam mohamed ali ĝinah] eĥis en la bazaroj. Oni ne sciis ĉu onia patrinujo estas Barato aŭ Pakistano, kaj kies sango estas tiel senkompatie fluigata ĉiutage... kie tiuj ostoj estos bruligitaj aŭ enterigitaj, de kiuj milvoj kaj vulturoj forŝire demanĝis la karnon de religio? Nun kiam ni estas liberaj, kiu do estos nia sklavo? – kiam ni estis sklavoj, ni povis revi pri libereco. Nun, ni estas jam liberaj, kia do estos la revo, la konturo de sklaveco? Sed la demando estas, ĉu ni ja liberiĝis aŭ ne?
Hinduoj kaj islamanoj amase mortis. Kiel ili mortis, kial ili mortis – ankaŭ tiuj demandoj havis diversajn respondojn – baratajn uttar-ojn (postdirojn), pakistanajn ĝavab-ojn (maldemandojn), anglajn answers (replikojn). Ekzistis do respondoj al ĉiu demando. Sed kiam leviĝis la demando pri la realo en tiuj ĉi respondoj, tiam ne troveblis respondo al tio. Iu diris, serĉu la ruinojn de revolucio. Iu diris, ne, tion oni trovos en la rego de la East India Company [ist india kampni]. Iu ankoraŭ pli malantaŭeniris kaj volis priserĉi en la mogola familia historio. Ĉiuj malantaŭeniĝis, kaj la profesiaj murdistoj kaj rabistoj konstante antaŭeniĝis, kaj skribis tian historion de sango kaj ŝtalo kiu ne troveblas ie ajn en la monda historio.
Barato liberiĝis. Pakistano liberiĝis ekde sia ekesto. Sed la homoj en ambaŭ estis sklavoj – sklavoj de malamikeco... sklavoj de religia frenezo... sklavoj de besteco kaj kruelo!
Mi ĉesis iri al Bombay Talkies. Se Ashok kaj Vacha venis, mi pretekstis pri malsano. Tiel multaj tagoj pasis. Vidante min, Shyam ridetadis. Li havis kompletan konon de mia psika kaj anima doloro, li sciis pri mia sufero. Dum kelkaj tagoj mi drinkegis kaj forlasis eĉ tiun ĉi laboron. Tuttage mi kuŝaĉis senkonscie. Mi kuŝadis sur la sofo. Iutage Shyam venis al la studio, kaj vidante min kuŝanta, diris ŝerce, "Ho, majstro, vi remaĉas, ĉu?"
Tre agacis min, ke Shyam ne pensis same kiel mi! Kial ne ekzistis en lia menso la ŝtormo kontraŭ kiu mi tage-nokte luktis? Kiel kutime li ridetadis, ridis, kaj bruis. Sed eble li konkludis ke tute senutilas pensi en tiu ĉi polua ĉirkaŭaĵo.
Mi pensegis sed nenion komprenis. Finfine mi laciĝis kaj diris, "Forigu ĉion; ni foriru de tie ĉi!"
Shyam estis okupita per nokta filmado. Mi ekpakis miajn kunveturaĵojn. La tuta nokto tiel pasis. Je la tagiĝo, Shyam revenis, liberiĝa de sia filmado. Li vidis mian pakaĵon, kaj nur demandis, "Iras, ĉu, Manto?"
Ankaŭ mi nur diris, "Jes, amiko!"
Poste, ni ne diskutis mian "eskapon". Li helpis min pri la pakado de la ceteraj aĵoj. Dume li anekdotis pri la nokta filmado, kaj multe ridis. Kiam estis la horo por mia ekiro, li elprenis botelon de brando el la ŝranko. Li faris du trinkaĵojn kaj donis unu al mi.
Shyam ridegis kaj ĉirkaŭpremis min al sia larĝa brusto. "Porko!"
Mi ŝtopis la larmojn, "De Pakistano...!"
Shyam ameme sloganis, "Vivu Pakistano!"
"Vivu Barato!" kaj mi iris malsupren, kie la kamionisto atendis min.
Shyam venis kun mi al la haveno. Estis sufiĉe da tempo antaŭ ol foriros la ŝipo. Anekdotante li mensokupis min. Kiam la ŝipo fajfis, li premis mian manon, kaj malsupreniris de la trapasejo. Li ne turnis sin por rigardi min, kaj paŝante firme, li foriris ekster la havenon.