La Tutmondigho kaj la barata Agrikulturo: de Espero al Malespero?

A Giridhar Rao
Retposhto:
drgiridhar@eth.net

Prezentita che la Universala Kongreso de Esperanto, Berlino, Germanio, 5a de Aug 1999
Modifita je la 23a de Novembro 2000

En mia traktado de tiu chi vasta temo de tutmondigho, mi limigos min al la agrikultura kampo de mia lando, Barato. Mia tezo estas ja simpla. Kaj kvankam neniu kredu homon kiu komencas per pretendoj pri simpleco, tamen mi tezas ke ghis antaunelonge, tutmondigho en barata agrikulturo prenis la formon de internacia kunlaboro. Plue, tia kunlaboro konstruis la bazon por la lastatempa eniro de privata, porprofita investado eksterlanda. Mi ankau argumentas ke tiu antaua tutmondigho ja efikis, kompreneble kunekun enlande prenitaj pashoj, "kultivi la pacon" - tio estas, en lando kun multaj kialoj por malpaco, tiu agrikultura prospero ja evitis grandskalajn konfliktojn. Kontraste al tiu periodo de internacieco, la nuna tutmondigho riskas multe se ghi ne inkluzivas fortan, pluteneblan planon por tiuj kiuj estas la plej vundeblaj en la procezo de evoluigho.

La antaua tutmondigho. Internacia kunlaboro en barata agrikulturo trovighas jam en 1957 kiam la fondajho Rockefeller kaj la barata registaro komencis programon plibonigi la maizon. Pro tiu frua ligo kun kunlaborantoj eksterlandaj, la lando ricevis variojn de tritiko kaj rizo el respektive Meksiko kaj la Filipinoj en la fruaj sesdekaj jaroj. Kvin jarojn poste estis lanchita en Barato la tiel nomata "Verda Revolucio" (kiu vee tute ne parencas al la nia, mi haste klarigu). La teknologia pakajho inkluzivis pli bonajn, plidonantajn semojn kaj plant-variojn; uzon de kemiaj sterkoj; modernajn irigaciajn sistemojn kaj plifortigantajn programojn kiuj liveris al la landaj farmistoj praktikan scion. Konsekvence, kaj la areo sub kultivado kaj la uz-efikeco kreskis, metamorfozante Baraton de nutrajh-importanta lando al nutrajh-eksportanta.

Ankau tiam estis starigita en la sudbarata urbo de Hajdrabado la instituto kie mi nun laboras, nome ICRISAT - angla akronimo por internacia esplorada instituto por la agrikulturo en la duon-sekaj tropikoj. Tiu chi instituto, kun la 16 aliaj kiuj estas membroj de la Interkonsiligha Grupo por Internacia Agrikultura Esplorado (la CGIAR) kontribuis multe al agrikutura kresko ne nur en Barato sed ankau en la cetera evoluighanta mondo. Ekzemple, en la 25 jaroj de sia ekzisto, la icrisata kunlaborado kun la naciaj agrikulturaj sistemoj evoluighis chrikau 370 varioj de grenoj kaj legumenoj por distribuado en pli ol 70 landoj; kolektis kaj konservis el 130 landoj, la semojn de pli ol 113 mil varioj de tiuj chi ses grenoj kaj legumenoj; kaj ICRISAT trejnis pli ol 3000 sciencistoj el 90 landoj.

Forta substrukturo. Tia chi sukcesa kunlaborado premisas la ekziston de sufiche forta substrukturo por agrikulturo, kiun Barato ja posedas. Kompreneble, en lando kie chirkau 65% de la popolo trovas porvivajhon en la agrikultura kaj parencaj sektoroj, ajna ghenerala altigo de la vivnivelo nepre devus trakti la kamparan sektoron. La tiel nomataj "kvin-jaraj planoj" de la ekonomio (ekde 1951) fakte faris ghuste tion. Multe da investo - kaj homa kaj mona - okazis en la agrikulturo. La granda parto de tiu investo estis kapitala investo, ekzemple stratoj, kaj la grandaj irigaciaj projektoj.

Ankau tiu chi grandskala konstruo de la agrikultura bazinstalajho ricevis multe da apogo de la "unua mondo". Ekzemple en la 25 jaroj inter 1962 kaj 1987 nur la irigacia sektoro ricevis 3800 milionoj da dolaroj de la Mond-Banko.

Barato ankau ricevis helpon en la desegno kaj ekzekutado de politikoj kiuj celas la protekton de la plej vundeblaj sektoroj de la popolo. La chefaj politikoj inkluzivis: prezapogajhon por farmistoj; starigon de "justprezaj vendejoj"; politikojn pri la akiro de agrikultura produktajho; limigitan fluon de nutrajho trans shtataj limoj; kaj flekseblecan importan politikon kiu permesis grandan akiron de nutrajho kiam ghi ighis necesa.

Tiu chi kombino de bazinstalajho, scienco, kaj politiko ja evitis kaj katastrofajn malsategojn de la antaua tipo, kaj grandskalan malpacon. Kaj la kialoj por malpacigo ja estis multaj: Barato estas hejmo por 15% de la monda popolo; kaj kvarono de la popolo de la evoluighintaj landoj. Kiel dirite, 65% da baratanoj loghas en la kampara sektoro kie malricheco ja vastas: 53% de la landanoj havas malpli ol unu dolaron elspezi chiutage.

Nejusta ter-distribuado. La enlanda kampara perforto kiu ja okazis dum la lastaj 50 jaroj en sendependa Barato kompreneble havas komplikajn radikojn en historio kaj kulturo, sed tamen, tiu perforto ankau montras la facilecon de perforta konflikto en neevoluighaj regionoj. La "dekjaron de hhaoso" de 1967 ghis 1977 en Okcidenta Bengalo kauzis la serioza neegaleco de ter-distribuo. Preskau duono de la popolo au tute ne posedis teron, au havis malpli ol kvaronon da hektaro. La terposendatoj estis malpli ol 7% de la popolo. Plue, amasoj da rifughintoj eniris la shtaton dum la milito en Orienta Pakistano. Tio kauzis gravajn nutrajh-mankojn en la shtato. La tragika perforto dum tiu periodo devigis la komunistan shtat-registaron shanghi la politikojn pri ter-distribuado, kaj tiuj shanghoj alportis multajn homojn el la tiel nomata "Naxalite movado" en la chef-fluon de civila socio.

La procezo de justa ter-distribuado tute ne finighis: malpli ol unu procento de la kultivebla tero de la lando estis juste distribuita. Kaj la maljusta ter-distribuado estas nur unu el la multaj punktoj en la tiel nomata "nefinita tagordo" de la evoluigha procezo. Mi listos aliajn erojn de tiu "nefinita tagorodo" poste, sed la emfazinda punkto chi tie estas ke en la nuntempa tutmondigho videblas nenia eblo adresi tiujn sociajn bezonojn.

La nuna tutmondigho. La nuna tutmondigho komencis en 1991 dum financa krizo en la lando. Nova registaro stabiligis la ekonomion, faciligis investon en la lando, forigis multajn komercajn barojn, kaj reformis la impost-sistemon. Pro tiu liberaligho de la ekonomio, rekta eksterlanda investado en la lando pli ol dekoblighis inter 1991 kaj 1996. Plue, en la agrikultura sektoro, tiu chi ekonomia malfermo kombinis kun serio da bonaj musonoj kauzante rapidan agrikulturan kreskon de -2.3% en 1991 ghis 4.9% en 1995.

Sed tiu chi monbeno evidente okazis nur che la relative richaj bienistoj. La sorto de la malrichularo ne plibonighis. Por la richaj terkultivistoj, tutmondigho signifas, ekzemple, ke ili havas aliron al novaj hibridaj semoj. Char tiuj chi hibridoj kostas multe pli ol la tradiciaj, malpli-donantaj varioj, nur la richaj agrikulturistoj povas ilin acheti.

Plue, neniu el la privataj firmaoj "malshparas" la monon por plibonigi la tiel nomatajn "orfajn plantojn" -- grenojn kiel la sorgon, kaj legumenojn kiel la kikeron. Tutmondigho -- la malfermado de la merkato -- ne signifas plibonighon en la vivo de la marghenigitaj farmistoj kiuj kreskigas tiujn plantojn.

La dangheroj. Ankau ekzistas aliaj -- pli gheneralaj -- dangheroj por agrikulturo en la nuna formo de tutmondigho. Mi rapide tushas sur nur du, nome, intelektaj posedajhaj rajtoj, kaj bioteknologiaj konsideroj.

Intelektaj Posedajhaj Rajtoj en agrikulturo, laucele protektas kaj la rajtojn de firmaoj kiuj plibonigas plantojn, kaj la rajtojn de terkultivistoj kiuj posedas plant-variojn kun bonaj trajtoj. Praktike, tamen, ekzistas preskau nenia konstato en kampara Barato pri la rajtoj de farmistoj. Intertempe, privataj firmaoj patentas plant-variojn, kiel okazis lastatempe kiam esploradistoj en Australio petis patenton por varioj de kikero. Ili pretendis ke kvankam ili akiris tiujn variojn el la genbanko de ICRISAT, ili plibonigis la semojn kaj do rajtas patenti ilin. Nur la alarmo sonigita de iu neregistara organizajho vekis la institutojn de la CGIAR kaj la Nutrajhan kaj Agrikulturan Organizajhon (angla akronimo: FAO) de la Unuighintaj Nacioj kiuj tuj metis moratorion pri la patentadoj de tiuj chi plantoj, difinante ilin "internaciaj publikaj varoj".

Bioteknologiaj firmaoj prezentas alian aspekton de la dangheroj de la nuna tutmondigho. Tiuj chi firmaoj investas multe en la testado kaj enkonduko de novaj hibridoj kiuj kaj kostas multe kaj kies ekologiaj konsekvencoj estas nesufiche konataj. Plue, tiuj chi firmaoj protektas sian investadon en manieroj kiuj estas etike nedefendeblaj. La usona bioteknologia firmao, Monsanto, ekzemple, lastatempe trovis sin en la centro de politika shtormo pro sia provo enkonduki riz-semojn enhavantaj la tiel nomatan "Terminator" geno; tio estas, tiu alt-donanta riz-hibrido enhavas genon kiu certigas ke la semoj de la posta rikolto ne ghermos se ili estas semitaj: la farmisto do devas acheti semojn denove de la firmao.

Nu, denove, neregistara organizajho sonigis la alarmon, kaj la serioze embarasita Monsanto haste deklaris ke la firmao nur testas la eblecojn de la Terminator geno, kaj fakte ne planos uzi ghin.

Ambaukaze, do, neregistaraj organizajhoj ludis gravan rolon. Unuflanke tiu emfazas la rolon de libera amaskomunikilo, kaj do demokratia socio (punkto kiun emfazas la ekonomisto Amartya Sen). Sed aliflanke, tiu fenomeno montras la maltrankviligan abdikon de la shtato de sia devo protekti la plej vundeblajn sektorojn de la popolo.

La koro de la problemo. Kaj tiu portas nin en la koron de la problemo pri tutmondigho. La shtato havas gravan rolon en tutmondighanta mondo – defendeble ech pli gravan rolon ol la antaua tempo kiam ekzemple Barato estis ekonomie barata! Sed la nuntempa ekonomia klimato ne kuraghigis onin esperi ke tiu konstato estos ghenerale akceptata. Plue, la politika nestabileco de koaliciaj registaroj, kaj multege-kostaj deflankigajhoj kiel ekzemple la lastatempa "preskau-milito" kun najbarlando Paksitano, igas la taskon de la shtato en la evoluigha procezo ech pli malfacila.

Intertempe, unu el tri baratanoj ne havas aliron al sendanghera akvo; preskau unu el du analfabetoj en la mondo estas baratano; la plej granda nombro de la absolutaj malrichuloj loghas en Barato; la lando havas pli da registritaj labor-serchantoj ol la tutan senlaborularon de la 24 landoj de la OECD; kaj 44 milionoj da infanoj laboras en Barato.

La listo de tiu chi "nefinita tagordo" dauras. Dume, kiel diras la 1999a Homa Evoluigha Raporto de la UNDP: "Kiam esplor-prioritatoj estas difinitaj, regas la monon, ne bezonon – kosmetikaj drogoj kaj malrapide maturantaj tomatoj aperas alte en la antaurajta listo ol malseko-rezistantaj plantoj au vakcino kontrau malario."

Krom se demokratiaj registaroj kaj plenumas siajn rolojn kaj devigas privatajn firmaojn partopreni aktive kaj pozitive en la procezo de socia evoluighado, tutmondigho havos nur katastrofajn, perfortigajn konsekvencojn, neniel plenumante la UNDP-an celon de "Tutmondigho kun Homa Vizagho".

Bibliografio

De Soysa, Indra, and Gleditsch, Nils Petter. To Cultivate Peace: Agriculture in a World of Conflict. Oslo, Norway: International Peace Research Institute 1999.

Dreze, Jean and Sen, Amartya. 1991. Hunger and Public Action. Oxford University Press.

International Fund for Agricultural Research (IFAR). Agriculture in India: The Role of International Agricultural Research Centers. IFAR Country Report # 14. Arlington, USA: IFAR 1994.

Sainath, P. Everybody Loves a Good Drought: Stories from India’s Poorest Districts. New Delhi, India: Penguin 1996.

World Bank. India: Five Years of Stabilization and Reform and the Challenges Ahead. Washington, USA: World Bank 1996.

1