6. Ofero al la vegeteranismo

Dum la idealoj de la sinofero kaj simpleco pli kaj pli realiĝis, kaj la religia konscio pli kaj pli viglis en mia ĉiutaga vivo, pligrandiĝis la pasio pri vegeteranismo kiel misio. Mi sciis kaj scias nur unu maniero fari misian laboron, nome, de la propra ekzemplo kaj per diskutoj kun scioserĉantoj.

Estis en Johanesburgo vegeterana restoracio estrita de germano kiu fidis je la akvoterapio de Kuhne. Mi mem vizitis la restoracion kaj helpis ĝin per venigo tie de britaj amikoj. Sed mi vidis, ke ĝi ne sukcesos, ĉar ĉiam ĝi havis monproblemojn. Mi helpis ĝin kiom laŭ mi ĝi meritis, elspezis iom da mono, sed ĝi devis esti finfine fermita.

Plej multaj teozofoj estas pli-malpli vegeteranoj. Aperis sur la sceno en tiu rondo, entreprenema sinjorino kun restoracio grandskala. Ŝi amis la arton, kaj estis malavarega sed nescia pri la kontado. Ŝia amika rondo estis sufiĉe granda. Ŝi komenciĝis malgrandskale, sed poste decidis pligrandigi la restoracion. Ŝi volis lui grandajn ĉambrojn kaj petis min helpi ŝin. Mi sciis nenion pri ŝiaj financoj kiam ŝi petis min, sed mi supozis, ke ŝia takso estas sufiĉe ĝusta. Kaj eblis por mi komplezi ŝin. Miaj klientoj deponis grandajn sumojn kun mi. Akirante konsenton de unu el tiuj klientoj, mi pruntedonis ĉ. mil pundojn de lia mono. Tiu ĉi kliento estis grandkora kaj fidema. Li origine venis al Sudafriko kiel kontraktlaboristo. Li diris: 'Ja donu la monon, se vi volas. Mi scias nenion pri tiaj ĉi aferoj. Mi konas nur vin.' Lia nomo estis Badri. Li poste rolis grave en la satjagraho, kaj ankaŭ enprizoniĝis. Mi do pruntedonis la monon supozante, ke sufiĉis lia konsento.

Post du aŭ tri monatoj, mi eksciis, ke la mono ne estos repagita. Mi apenaŭ povis elteni tian perdon. Estis tiom da aliaj celoj por tiu sumo. Tiu pruntedono estis neniam repagita. Sed kiel mi permesu, ke suferu Badri? Li konis nur min. Mi do repagis la sumon a li.

Kliento, amiko al kiu mi parolis pri la afero dolĉe riproĉis min pro mia stulteco.

'Bhai,' -- mi bonŝance ankoraŭ ne iĝis 'Mahatmo', eĉ ne Bapu (Patro); amikoj vokis min per la karesnomo Bhai (Frato) -- li diris, 'Vi ne faru tion. Ni dependas de vi pri tiom da aferoj. Vi ne regajnos tion ĉi monon. Mi scias, ke vi ne permesos, ke suferu Badri, kaj vi pagos lin el via poŝo. Sed se vi daŭre helpas reformistojn per la mono de viaj klientoj, la kompatinduloj ruiniĝos, kaj vi baldaŭ iĝos almozulo. Sed vi estas nia kuratoro kaj devas scii, ke se vi iĝus almozulo, haltos ĉio de nia publika laboro.'

La amiko, mi ĝojas diri, ankoraŭ vivas. Mi nenie renkontis homon pli puran ol li, nek en Sudafriko, nek ie aliloke. Se li suspektis iun kaj poste trovis, ke li eraris, li tuj pardonpetis lin kaj purigis sin.

Mi vidis, ke li prave admonis min. Ĉar kvankam mi repagis la monon al Badri, mi ne povus elteni pliajn similajn perdojn, kaj devus ŝuldiĝi -- io kion mi neniam faris en mia vivo, kaj ĉiam malamis. Mi konstatis, ke eĉ la reformista entuziasmo de homo ne igu lin transiri sian limon. Mi ankaŭ vidis, ke tiel pruntedonante la monon, mi malobeis la ĉefan instruon de la Bhagvadgito -- la homo egalanima agu sen deziro pri la frukto de la ago. Tiu ĉi eraro iĝis por mi gvidlumo de admono.

La sinofero ĉe la altaro de la vegeteranismo estis nek volonta nek atendita. Ĝi okazis pro neceso.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo