La triumfo de rezono

Recenzo de La Cxashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle. Tradukita el la angla de William Auld. Jekaterinburg: Sezonoj 1998. 176 pagxoj. (Serio Mondliteraturo no. 6). Aperis en Monato, Oct 2000

Post la alkutimigxo de la esperantigo-sono de doktoro Vatsono -- se ne paroli pri Sxerloko Holmso -- la ceteraj pasxoj por la leganto en la translingvigxo al Esperanto de tiu cxi romano estas ja facilaj. La noteto de la tradukinto pri la uzo de cxas-hundo (anstataux nur hundo) por redoni la anglan originalan hound estas fakte nur problemeto.

Tiu hundo fifama estas la paradokse fona centro de la rakonto. Gxi restas mistero ekde la titolo, tra gxia unua lauxlegenda apero -- "monstra nigra besto forme simila al cxashundo tamen pli granda ol iu ajn hundo" -- gxis gxia finfina, "reala" surscenigxo -- "fajro flamis el gxia malfermita busxo, gxiaj okuloj ardis je subbrula rigardego, gxiaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturigxis en flagra flamo".

Tamen, bonvolu reteni vian manon! Ne temas pri horora fantazio de Stephen King! Doyle [dojl] ja verkis romanon kiu drame kontrauxstarigas supersticxon kaj rezonon. Kaj la supersticxo ja fortas. Ecx doktoro Mortimero, tiu bondeziranta amiko de kavaliro Karlo Baskervilo, kredas ke "trovigxas regno, en kiu la plej klarvida kaj plej sperta el detektivoj ne povas helpi". Post la teruriga morto de kavaliro Karlo, Mortimero petas Holmson savi la heredinton kavaliro Henriko Baskervilo (jxus reveninta el Usono) je la sama sorto.

"Mi gxis nun limigis miajn esplorojn al tiu cxi mondo" respondas Holmso, britoseke, kaj sendas Vatsonon kaj Mortimeron kun la juna heredinto al la Baskervila Halo en la Darta Erikejo. Sed antaux ol okazis tio, ni jam estas ricevintaj plurajn pruvojn pri la cximonda komprenebleco de la mondo. Jen la bonekonata plezuro de la holmsa deduktado. Li deklaris al Vatsono:

"Vi trovigxis cxe via klubo la tutan tagon, mi rimarkas."

"Mia kara Holmso!"....

Li ridis pro mia konfuzita mieno.

"En vi estas agrabla fresxeco, Vatsono?. Sinjoro eliras en tago pluvetema kaj koteca. Vespere li revenas senmakula kun la katizo ankoraux sur siaj cxapelo kaj botoj. Sekve dum la tuta tago li estis senmova. Li ne estas homo kun intimaj amikoj. Kie do li estis? Cxu ne estas evidente?"

Holmso deklaras ke "la mondo plenas je evidentajxoj, kiujn neniu ial ajn observas." Sed por akiri la kapablon legi tiujn evidentajxojn necesas la kono de multaj ekzotajxoj. Holmso deklaras: "Tiu estus mallerta spertulo, kiu ne scius dati dokumenton en limo de pli-malpli unu jardeko." Kaj aliloke, "Ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo cxe neceso devas distingi unu de la aliaj."

Tian konobazon Vatsono certe ne posedas, sed tamen provas piedpauxsi la Majstron. Efektive, la dua drameca centro de tiu cxi romano konsistas el tiu kontrasto inter Holmso kaj Vatsono. La detektivo konstante invitas la doktoron, "Vi konas miajn metodojn. Utiligu ilin!" La stumblanta Vatsono ja faras tion, sed en tiu cxi aventuro, pli klare ol aliloke, registrigxas la malestima (tamen afabla) sentoj de Holmso al sia kronikisto: "Kiam mi diris, ke vi stimulas min, mi intencis diri, se paroli malkasxe, ke per rimarkado de viaj eraroj me estis de tempo al tempo gvidata al la vero."

Tiu observo neniel malesperigas nian bonkorulon, kaj li zorge verkas raportojn por Holmso el la malbonvenemega erikejo. Jen lia vidajxo de tiu "melankolia montetaro": "Pluvskualoj drivis trans ties rugxbrunan facon, kaj la pezaj ardezkoloraj nuboj pendis malalte super la pejzagxo, trenigxantaj grizgirlande suben sur la flankoj de la fantaziecaj montetoj."

Tian melankolion spegulas la Halo mem: la mangxocxambro estis "loko ombra kaj sombra.... Nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili... la vocxo sordinigxis kaj la spirito senentuziasmigxis."

Ne surprize do ke logxas murdintoj kaj bagnuloj meze de tiu cxi gxenerala malheleco. Ecx diablaj kreajxoj ne sxajnas neeblaj. Malkovrante la veron, la historio galopas de krizo al krizo, la disigxitaj pecoj de la puzlo ekkoheras, kaj post fina, fantasta klimakso, la rezono triumfas: jen la justico, kaj jen la poezia justeco!

Kaj dum tiu cxi korrapidiga tralegado, mi ankaux lernis multajn vortojn: ampelopso, kverkaroj nanaj kaj abiaroj, cxevronoj -- cxiuj tiuj cxi cxe unu pagxo. Vere vortareniga romano!

Interesis min ankaux eltrovi auldajn solvojn indiki en Esperanto la anglajn distingojn en la parolo de homoj de la altaj kaj malaltaj socioklasoj. Tiuj dialektoj ja estis akre malsimilaj en 1902 kiam aperis la angla originalo. Ekzemple, fiakristo uzas la vorton "gent" -- mallongigxo de "gentleman" -- kiu (laux mia lingvoscio) estis uzata pli ofte de britoj de malaltaj socioklasoj. En la aulda tradukajxo "gent" kaj "gentleman" ambaux igxas "sinjoro", tiel nespegulante tiun lingvan socioklasan markilon. Simile doni "ricxulon" por "toff" ne vere kaptas laux mi la semantikan kampon de la originalo.

Samteme, mi supozas ke estas ankaux malfacile redoni la usonan anglan de sinjoro Henriko en Esperanton. "Well, now, that's real kind of you, Dr Watson", diras la heredinto; Brito dirus "really kind" ne "real kind". Auxld verdigas gxin jene: "Nu, vidu, tio estas vere afabla viaflanke, doktoro Vatsono". Cxu la vortordo aux io ajn cxi tie donas la unsonecon de la originalo? Mi ne certas.

Sed formetu tiajn (eblajn) malglitajxojn -- la romano restas spirhaltiga krimaventuro malgraux tio ke en gxi ne trovigxas mafio, la malvarma milito, aux komputiloj!

A Giridhar RAO

1