Dum Septembro kaj Oktobro de 2000, mi tralegis anglan tradukon de Vivo de Gandhi (1967), de Edmond Privat. La tradukon -- Life of Gandhi (New Books, Sidnejo, Aŭstralio, 1981) -- faris Dorothy Threfall. Mi vizitis kelkajn "oficialajn" retejojn pri Gandhi por kontroli ĉu aŭ ne troviĝas mencio almenaŭ bibliografia de la libro de Privat. Almenaŭ en 2000, tute ne!
Gandhi ekverkis la Aŭtobiografio-n en la guĝarata en Novembro 1925, kaj aperigis ĝin
feliotone en 166 partoj en la revuo Navajivan [nava-ĝiivan]. La anglaj tradukoj ekaperis jam unu monaton poste en Decembro 1925. Ili aperis en la revuo Young India. La tradukinto estis Mahadev Desai [mahaa-dev desaaj], la sekretario de Gandhi. Kelkaj ĉapitroj el la kvina parto estis tradukitaj de alia sekretario de Gandhi, Pyarelal Nayar [pjaare-laal naa-jar] dum la foresto de Desai.
Mi mem ekesperantigis la tekston en Januaro 2001 sed sukcesis labori nur sporade. Ĝis 2023, mi esperantigis la unuajn tri partojn de la Aŭtobiografio. Finfine, en 2024, mi finis la malnetaĵon de la traduko.
Jen tiuj kiujn mi devas danki por realigi tiun ĉi verkon:
- Potturu RANGANAYAKULU (Ranga). Mi renkontis la anglan tradukon de Vivo de Gandhi de Privat en la amikema hejmo de Ranga. Kiam mi unue proponis esperantigi la Aŭtobiografion li varme kuraĝigis min.
- Probal DASGUPTA. Kuraĝigis min ankaŭ mia mentoro Probal-da. Li daŭre donis valorajn konsilojn pri la tradukado.
- Jens LARSEN. Jens estis inter la unuaj "reagantoj" al la teksto. Multajn valorajn sugestojn li faris.
- Tridip SUHRUD. En 2024, mi ekuzis lian belan kaj kleran eldonon de la Aŭtobiografio kiel mian fonttekston. La ampleksaj notoj de tiu eldono multe riĉigis mian legadon, kaj do tradukon de la teksto.
- Chat GPT. Versio 3,5 rapide donis al mi esperantajn malnetaĵojn. Tiujn mi devis zorge relegi kaj redakti, sed foje la traduko estis jam sufiĉe bona -- utila ilo!
- Renato CORSETTI. Estis Renato kiu trovis provlegantojn de la malnetaĵo. La 1-an de Februaro 2025 li forpasis antaŭ ol legi ĉi tiun elkoran dankon mian.
- Michela LIPARI kaj Fernando PITA. Elstaraj provlegantoj de la teksto! Ili kaptis multajn erarojn, mistradukojn, kaj malglataĵojn. Ambaŭ legis la tekston kun granda komprenemo kaj simpatio. Se la teksto estas nun iom glate legebla tio estas danke al iliaj aglaj okuloj!
- Rekha ABEL kaj Rahel RAO. Dankon ankaŭ al la edzino kaj filino, kiuj subtenis la projekton plurmaniere.

Enhavoj