Necesas en tiu ĉi ĉapitro klarigi al la leganto kiel mi verkas tiun ĉi rakonton semajnon post semajno.
Kiam mi ekverkis ĝin, mi ne havis klaran planon. Mi ne posedas taglibron aŭ dokumentojn sur kiuj mi povas bazi la rakonton de miaj eksperimentoj. Mi verkas simple laŭ la tiumomenta Spirito. Mi ne pretendas, ke ĉiu konscia penso kaj agado mia estis direktita de la Spirito. Sed ekzamenante la plej grandajn paŝojn en mia vivo, kaj ankaŭ tiujn kiujn oni konsiderus la plej malgrandajn, ne estus erare diri, ke ĉiuj el tiuj estis direktitaj de la Spirito.
Mi ne vidis Lin, nek konas Lin. Mi alpropriĝis la mondan fidon je Dio, kaj, ĉar mia fido estas neforviŝebla, mi konsideras tiun fidon egala al sperto. Tamen, oni povas diri, ke priskribi fidon kvazaŭ sperto estus tordi la veron, eble estus pli prave diri, ke mi ne havas vorton por karakterizi mian fidon je Dio.
Estas eble nun pli facile kompreni kial mi kredas, ke mi verkas tiun ĉi rakonton laŭ la inspiro de la Spirito. Kiam mi komencis la antaŭan ĉapitron, mi donis al ĝi la titolon de tiu ĉi ĉapitro, sed dum mi verkis ĝin, mi konstatis, ke antaŭ ol rakonti pri miaj spertoj kun eŭropanoj, mi devas verki ion antaŭvortan. Tion mi faris, kaj ŝanĝis la titolon.
Nun, denove, dum mi komencas verki tiun ĉi ĉapitron, mi alfrontas novan problemon. Kiujn aferojn mencii, kaj kiujn ellasi, rilate al la britaj amikoj pri kiuj mi skribos estas serioza problemo. Se aferoj kiuj estas rilataj estas ellasitaj, la vero malheliĝus. Kaj estas malfacile tuj decidi kio estas rilata, kiam mi eĉ ne certas pri la graveco de tiu ĉi rakonto.
Mi komprenas pli klare nun tion kion mi legis antaŭ longe pri la netaŭgeco de aŭtobiografio kiel historio. Mi scias, ke mi ne surpaperigas en tiu ĉi rakonto ĉion kion mi memoras. Kiu povas diri kiom mi devas doni kaj kiom ellasi cele al la vero? Kaj kio estus la valoro en kortumo de nesufiĉa unuflanka evidentaĵo kiun mi liveras pri kelkaj eventoj en mia vivo? Se iu enmiksiĝema ulo pridemandus min pri la ĉapitroj jam verkitaj, li eble povus ĵeti pli da lumo pri ili, kaj se temus pri pridemandado de malamikema kritikisto, li eble eĉ flatus sin, ke li elmontris 'la malplenecon de miaj pretendoj'.
Tial mi demandas al mi, ĉi-momente, ĉu ne estus pli bone ĉesi verki tiujn ĉi ĉapitrojn. Sed ĝis tiam kiam ne estas malpermeso de la ena voĉo, mi devas daŭre verki. Mi devas sekvi la saĝan aforismon, ke nenio komenciĝinta estu forlasita krom se ĝi estas pruvita morale malĝusta.
Mi ne verkas aŭtobiografion por plaĉi kritikistojn. Verki ĝin mem estas unu el la eksperimentoj kun la vero. Certe, unu el ĝiaj celoj estas doni iom da konsolo kaj pensinstigoj al miaj kunlaborantoj. Efektive, mi ekverkis ĝin ĝuste pro ilia peto. Ĝi eble ne estus verkita se ne okazis la persistaj sugestoj de Jariamdas kaj Swami Anand. Tial, se mi eraris en verkado de aŭtobiografio, mi devas dividi la kulpon ankaŭ ili.
Sed mi revenu al la temo indikita en la titolo. Same kiel mi havis baratanojn loĝantajn kun mi kiel anojn de mia familio, mi ankaŭ havis britajn amikojn loĝantajn kun mi en Durbano. Ne ĉiuj kiuj loĝis kun mi ŝatis tion. Sed mi persistis havi ilin. Nek mi estis saĝa ĉiufoje. Mi havis kelkajn amarajn spertojn, sed tiuj inkluzivis kaj baratanojn kaj eŭropanojn. Kaj mi ne bedaŭras la spertojn. Malgraŭ ili kaj malgraŭ la neoportuneco kaj zorgo kiun mi ofte kaŭzis al amikoj, mi ne ŝanĝis mian konduton kaj amikoj afable toleris min. Kiam ajn miaj rilatoj kun fremduloj dolorigis miajn amikojn, mi ne hezitis riproĉi ilin. Mi kredas, ke kredantoj, kiuj devas vidi en la aliaj la saman Dion kiun ili vidas en si mem, devus havi la kapablon loĝi inter ĉiuj kun sufiĉe da senpasieco. Kaj la kapablo vivi tiel povas esti kultivata, ne per malakcepto de nepetataj ŝancoj de tiaj kontaktoj, sed per bonvenigo de ili en spirito de servo tamen restanta neinfluita de ili.
Do kvankam mia domo estis plena, kiam komenciĝis la Bura Milito mi akceptis du anglojn kiuj venis el Johanesburgo. Ambaŭ estis teozofoj, unu el ili estis s-ro Kitchin, kiun ni ekkonos pli bone poste. Tiuj ĉi amikoj kaŭzis amarajn larmojn al mia edzino. Bedaŭrinde, ŝi havis multajn tiajn malfacilaĵojn pro mi. Estis la unua fojo, ke britaj amikoj loĝis ĉe mi tiel intime kiel membroj de mia familio. Mi jam estis loĝinta en britaj domoj dum mia tempo en Anglujo, sed tie mi konformiĝis al ilia vivmaniero, kaj tio estis pli malpli kiel loĝado en pensiono. Ĉi tie estis sufiĉe mala. La britaj amikoj iĝis membroj de la familio. Ili adoptis la baratan stilon en pluraj aferoj. Kvankam la akcesoraĵoj en la domo estis laŭ la okcidenta maniero, la ena vivo estis plejparte barata. Mi ja memoras, ke mi spertis iom da malfacilaĵo havi ilin kiel membrojn de la familio, sed mi certe povas diri, ke ili havis nenian malfacilaĵon esti tute hejme ĉe mi. En Johanesburgo tiuj ĉi kontaktoj evoluis pli profunde ol en Durbano.