10. Sankta rememoro kaj pentofaro

Pro diversaj okazaĵoj en mia vivo, mi konis intime homojn de multaj kredoj kaj multaj komunumoj. Mia sperto kun ĉiuj el ili pravigas mian deklaron, ke mi neniam distingis inter parencoj kaj nekonatuloj, mialandanoj kaj fremduloj, blankuloj kaj neblankuloj, hinduoj kaj baratanoj de aliaj religioj, ĉu islamanoj, parsioj, kristanoj aŭ judoj. Mi povas diri, ke mia koro ne kapablas fari tiajn ĉi distingojn. Mi ne pretendas, ke ĝi estas aparta virto, ĉar ĝi ja enestas mian naturon kaj ne estas rezulto de ia peno. Kontraste, kaze de ahimso, la brahmaĉarjo, aparigraha (neposedemo) kaj aliaj krucaj virtoj, mi plene konscias pri daŭra strebado por kultivi ilin.

Kiam mi laboris en Durbano, miaj sekretarioj de la oficejo ofte loĝis kun mi. Inter ili estis hinduoj kaj kristanoj, aŭ se oni priskribas ilin laŭregione, guĝaratanojn kaj tamilojn. Mi konsideris ilin parencoj. Mi traktis ilin kiel familianojn kaj kverelis kun mia edzino se ŝi malhelpis tiujn rilatojn. Unu el la sekretarioj estis kristano, el kasto de netuŝebluloj.

La konstruaĵo de la domo estis okcidentstila kaj la ĉambroj kompreneble ne posedis kloakojn. En ĉiu ĉambro do estis noktovazo. Mia edzino kaj mi purigis ilin, ne iu servisto aŭ purigisto. La sekretarioj kiuj jam sentis sin enhejme kompreneble purigis siajn proprajn noktovazojn, sed la kristana sekretario estis novulo, kaj estis nia devo purigi lian litĉambron. Mia edzino traktis la noktovazojn de la aliaj, sed purigi tiun uzitan de netuŝeblulo ŝajnis al ŝi preter la limoj. Ni kverelis. Ŝi ne povis toleri, ke mi purigu ĝin, kaj ŝi mem ne volis fari tion. Eĉ hodiaŭ mi klare memoras la bildon de ŝia plendanta vizaĝo, okuloj ruĝaj pro la kolero, kaj perlogutoj fluantaj sur la vangoj dum ŝi malgrimpis la ŝtuparon, kun la noktovazo en la mano. Sed mi estis kruele afabla edzo. Mi konsideris min kiel ŝian instruiston, kaj do ĝenis ŝin pro blinda amo.

Mi tute ne kontentiĝis, ke ŝi nur portu la noktovazon. Mi volis, ke ŝi faru tion tute volonte, ridetante. Mi do diris, laŭte: 'Mi ne toleros tiun ĉi stultaĵon en mia hejmo.'

La vortoj trasagis ŝin.

Ŝi kriegis: 'Do bone, vi restu en via hejmo, lasu min foriri.' Mi koleregis, kaj mia kompato elsekiĝis. Mi kaptis ŝian manon, kaj kuntrenis tiun kompatindulinon al la pordego. Ĝi estis tuj kontraŭ la ŝtuparo, kaj mi malfermis la pordegon intencante elpuŝi ŝin. Plorante, ŝi kriis: 'Ĉu vi ne hontas? Ĉu vi scias kion vi faras? Kien mi iru? Mi havas nek miajn gepatrojn nek parencojn ĉi tie. Ĉar mi estas via edzino, ĉu vi pensas, ke mi devas suferi viajn batojn kaj piedbatojn? Pro la ĉielo, memregu, kaj fermu la pordegon. Ni ne kondutu tiel!'

Mi klopodis agi normale, sed mi vere hontegis, kaj fermis la pordegon. Se mia edzino ne povis lasi min, ankaŭ mi ne povis lasi ŝin. Ni havis multajn kvereletojn, sed la fino ĉiam estis paco inter ni. La edzino, kun ŝia senfina kapablo elteni, ĉiam venkis.

Mi hodiaŭ povas rakonti tiun ĉi aferon iom senemocie ĉar ĝi apartenas al periodo el kiu mi bonŝance eliris. Mi ne plu estas blinda, amanta edzo, mi ne plu estas instruisto de la edzino. Kasturba povas, se ŝi volas, konduti tiom malplaĉe al mi kiom mi faris antaŭe. Ni estas malnovaj geamikoj, kaj unu ne vidas la alian amorcele. Ŝi estis mia fidela flegistino tra miaj malsanoj, servante min sen espero gajni ion ajn.

Tiu afero okazis en 1898, kiam mi tute ne pensis pri la brahmaĉarjo. Estis tempo kiam mi pensis, ke edzino estis celo de la edza amoro kaj ke ŝi naskiĝis por servi la edzon, kaj mi ne vidis ŝin kiel helpantinon, kamaradon, kaj partneron en ĝojoj kaj malĝojoj de edzo.

En la jaro 1900 tiuj ĉi ideoj ŝanĝiĝis radikale, kaj konkretiĝis en 1906. Sed pri tio mi parolos en la ĝusta loko. Sufiĉas diri, ke kun la malrapida malapero de la seksuma apetito, mia hejma vivo iĝis kaj daŭre iĝas pli kaj pli paca, dolĉa kaj feliĉa.

Neniu konkludu de tiu ĉi rakonto pri sankta rememoro, ke ni estas iel ajn paro ideala, aŭ ke troviĝas inter ni kompleta unueco de idealoj. Kasturba mem eble ne scias ĉu ŝi havas ajnajn idealojn sendepende de mi. Tute eblas, ke multaj el miaj agoj ne havas ŝian aprobon. Ni neniam diskutas ilin. Mi ne vidas utilon en tiu diskutado ĉar ŝi estis edukita nek de la gepatroj nek de mi, kiam mi devintus tion fari. Sed ŝi posedas sufiĉe abunde bonan trajton, trajto kiun posedas iugrade plej multe da hinduaj edzinoj: vole-nevole, konscie-senkonscie, ŝi sentas sin benita sekvi miajn paŝojn, kaj neniam malhelpis mian klopodon al vivo de memregado. Tial, kvankam troviĝas granda distanco inter ni intelekte, mi tamen sentas, ke en nia vivo estas kontento, feliĉo kaj progreso.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo