8. Survoje al Pretorio

Mi baldaŭ havis kontakton kun la kristanaj Baratanoj loĝantaj en Durbano. La interpretisto en la kortumo, s-ro Paul, estis romkatoliko. Mi konatiĝis kun li, kaj ankaŭ kun la forpasinta s-ro Subhan Godfrey, tiam instruisto ĉe la Protestanta Misio, kaj patro de s-ro James Godfrey, kiu, kiel membro de la Sud-Afrika Delegacio, vizitis Baraton en 1924. Simile, mi renkontis la forpasintan Parsi Rustomji kaj la forpasintan Adamji Miyakhan ĉikraŭ la sama tempo. Ĉiuj tiuj amikoj, kiuj ĝis tiam neniam renkontis unu la aliajn krom laborcele, finfine iĝis intimaj konatuloj, kiel ni vidos poste.

Dum mi tiel pligrandigis mian rondon de konatuloj, la firmao ricevis leteron de siaj advokatoj dirante, ke oni ekpreparu aferojn por la proceso, kaj Abdulla Sheth iru mem al Pretorio aŭ sendu reprezentanton.

Abdulla Sheth donis al mi la leteron kaj demandis ĉu mi iros al Pretorio. 'Mi povas diri nur post kiam vi klarigos la proceson al mi,' mi diris. 'Ĉimomente mi tute ne scias kion mi faru tie.' Li do petis siajn aktistojn klarigi al mi la proceson.

Dum mi komencis studi la proceson, mi sentis, ke mi devas komenci de la ABC de la afero. Dum la kelkaj tagoj kiujn mi restis en Zanzibar, mi iris al la kortumo por vidi la laboron tie. Parsia advokato estis ekzamenanta atestanton kaj faranta al li demandojn pri kreditaj kaj debetaj enskriboj en kontregistroj. Mi tute ne komprenis pri kio temis. La librotenadon mi lernis nek en la lernejo nek en Anglujo. Kaj la proceso pro kio mi venis al Sud-Afriko estis plejparte pri librotenado. Nur iu kiu scias la librotenadon povus kompreni kaj klarigi ĝin. La aktisto daŭre parolis pri io kio estis debetita kaj tio kio estis kreditita, kaj mi iĝis pli kaj pli konfuzita. Mi ne sciis la signifon de P-noto. Mi ne sukcesis trovi la vorton en la vortaro. Mi malkaŝis mian nescion al la aktisto, kaj lernis, ke P-noto estas ŝuldatesto ('promissory note' en la angla). Mi aĉetis libron pri librotenado kaj studis ĝin. Tio donis al mi iom da memfido. Mi komprenis la proceson. Mi vidis, ke Abdulla Sheth, kiu ne sciis la librotenadon, jam posedis tiom da praktika scio, ke li povis rapide solvi la kompleksecojn de la librotenado. Mi diris al li, ke mi pretiĝis iri al Pretorio.

'Kie vi loĝos?' demandis Abdulla Sheth.

'Kie ajn vi volas,' diris mi.

'Do, mi skribos al nia advokato. Li aranĝos vian loĝadon. Mi ankaŭ skribos al miaj amikoj de la memona sekto tie, sed mi konsilus vin ne loĝi kun ili. La alia partio havas grandan influon en Pretorio. Se iuj el ili sukcesus legi nian privatan korespondadon, tio povas fari multan malutilon al ni. Ju pli vi avertos konatecon kun ili des pli bone por ni.'

'Mi loĝos tie kie loĝigos min via advokato, aŭ mi trovos sendependan loĝejon. Bonvolu ne zorgi pri tio. Neniu scius ion ajn kiu estas konfidenca inter ni. Sed mi ja planas konatiĝi kun la alia partio. Mi ŝatus esti ilia amiko. Mi provos, se eble, decidi la proceson ekster la kortumo. Ĉiodirite, Tyeb Sheth estas via parenco.'

Sheth Tyeb Haji Khan Muhammad estis proksima parenco de Abdulla Sheth.

Mi povis vidi, ke mencio pri ebla decido iom surprizis Abdulla Sheth. Sed mi jam estis ses-sep tagojn en Durbano, kaj ni nun konis kaj komprenis unu la alian. Mi ne plu estis 'blanka elefanto'. Li do diris:

'J...es, mi komprenas. Nenio estus pli bona ol decido ekster la kortumo. Sed ni ĉiuj estas parencoj kaj konas unu la aliajn tre bone. Tyeb Sheth ne estas homo kiu facile konsentus al decido. Se ni estos eĉ iom senzorgaj, li sukcesos akiri ĉion de ni, kaj detruos nin. Bonvolu do pensi profunde antaŭ ol fari ion ajn.'

'Ne zorgu pri tio,' mi diris. 'Mi ne bezonas paroli al Tyeb Sheth, aŭ se temas pri tio, al iu ajn alia, pri la proceso. Mi nur sugestos, ke li kundecidu kun vi, kaj tiel evitu multe da nenecesa procesado.'

Je la sepa aŭ oka tago post mia alveno, mi lasis Durbanon. Oni aĉetis unua-klasan bileton por mi. Tie, por dormi en la trajno, oni devis aĉeti plian bileton de kvin ŝilingoj. Abdullah Seth konsilis min aĉeti ĝin, sed obstine, arogante, kaj provante ŝpari kvin ŝilingojn, mi rifuzis aĉeti la bileton por la litaĵo.

Abdullah Sheth avertis min, 'Vidu, tiu ĉi estas alia lando, ne Barato. Dank' al Dio ni havas sufiĉon. Bonvolu ne heziti akiri la necesaĵojn.'

Mi dankis lin, kaj diris, ke li restu senzorga.

Ĉirkaŭ la naŭa, la trajno atingis la ĉefurbon de Natalo, Maritzburgo. Ĉi tie oni donas la litaĵon. Iu funkciulo de la fervojo venis kaj demandis, 'Ĉu vi bezonas litaĵon?'

Mi diris, 'Mi havas mian propran.'

Li foriris. Dume venis pasaĝero. Li rigardis min. Trovante, ke mi havas alian koloron kompare kun li, li ĝeniĝis, eliris, kaj revenis kun unu-du stabanoj. Neniu diris ion ajn al mi. Finfine, alia stabano venis. Li diris, 'Venu ĉi tie. Vi devas iri al la lasta vagono.'

'Sed, mi posedas bileton por la unua klaso,' mi diris.

'Tio ne gravas,' li diris. 'Mi diras al vi, ke vi devas iri al la lasta vagono.'

'Mi diras, ke mi estas sidigita en tiu ĉi vagono en Durbano kaj mi intencas iri nur en tiu ĉi.'

La stabano diris, 'Tio ne povas okazi. Vi devas elvagoniĝi, kaj se vi ne faros tion, policano vin elvagonigos.'

Mi diris, 'Policano min elvagonigu, mi mem ne elvagoniĝos.'

Policano venis. Li kaptis mian manon kaj, puŝante, min elvagonigis. Mia pakaĵo estis elvagonigita. Mi rifuzis iri al alia vagono. La trajno ekforiris. Mi sidis en la atendoĉambro. Mi havis kun mi la mansaketon. Mi ne tuŝis la ceteran pakaĵon. La fervoja stabo metis ĝin ie. Estis vintro, kaj la vintro en la altaj provincoj de Sud-Afriko estas akrega. Maritzburgo estas en tiu ĉi provinco. Pro tio mi ege malvarmiĝis. Mia palto estis en mia pakaĵo. Sed mi ne kuraĝis demandi pri mia pakaĵo. Se mi estos denove humiligita? Mi tremadis pro la malvarmo. Ne troviĝis lampo en la ĉambro. Ĉirkaŭ la meznokto venis pasaĝero. Ŝajne li volis diri ion al mi, sed mi ne estis en konversacia mensostato.

Mi ekpensis pri mia devo: Ĉu mi batalu por miaj rajtoj aŭ ĉu mi revenu al Barato, aŭ ĉu mi atingu Pretorion tolerante la humiligojn, kaj finante la proceson, revenu Baraten. Estus malkuraĝe forkuri al Barato, neplenumante mian devon. La sufero kion mi eltenis estis supraĵa - nur simptomo de profunda malsano de kolordiskriminacio. Mi devas provi, se eble, elradikigi la malsanon kaj suferi malfacilaĵojn dume. Kompenson por mistraktoj mi petu nur tiomgrade kio estas necesa por elimini la kolordiskriminacion.

Mi do decidis preni la plej fruan trajnon eblan al Pretorio.

Frumatene, mi sendis longan telegramon al la Ĝenerala Administranto de la trajnsistemo. Mi ankaŭ informis Abdulla Sheth. Li tuj renkontis la Ĝeneralan Administranton. Tiu lasta defendis la konduton de siaj funkciuloj, sed sciigis, ke li jam instrukciis la Stacidomestron, ke mi povu atingi senbare mian celon. Abdulla Sheth ankaŭ sendis telegramojn al la barataj komercistoj en Martizburgo kaj al amikoj en aliaj lokoj, kaj petis ilin renkonti min kaj prizorgi min. La komercistoj venis al la stacidomo kaj provis trankviligi min per rakontoj pri siaj malfacilaĵoj kaj diris al mi, ke tio kio okazis al mi tute ne estas nekutima. Ili ankaŭ diris, ke baratanoj veturantaj per la unua aŭ dua klaso, devas atendi malfacilaĵojn de la funkciuloj kaj aliaj blankaj pasaĝeroj. Pasis la tago aŭskultante tiajn ĉi rakontojn. Venis la vespera trajno. Oni rezervis sidlokon por mi. Mi nun aĉetis en Martizburgo la bileton por la litaĵoj kiun mi rifuzis aĉeti en Durbano.

La trajno prenis min al Charlestown.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo