La haveno de Natalo estas Durbano, ankaŭ konata kiel Haveno Natalo. Abdulla Sheth estis tie por akcepti min. Kiam la ŝipo alvenis al la kajo kaj mi rigardis la homojn surŝipiĝantajn por renkonti siajn amikojn, mi rimarkis, ke oni ne altestimis la baratanojn. Mi ne povis ne rimarki ian snobecon en la konduto de tiuj kiuj konis Abdulla Sheth, kaj tio pikis min. Abdulla Sheth jam alkutimiĝis al tio. Tiuj kiuj rigardis min faris tion kun iom da kuriozeco. Mia vestaĵo estis malsimila al la aliaj. Mi vestis min per redingoto kaj imitaĵo de bengala turbano
Oni gastigis min en la loĝejaro de la firmao, kaj montris al mi mian ĉambron, apud tiu de Abdulla Sheth. Li ne komprenis min, kaj mi ne povis kompreni lin. Li legis la paperojn kiujn lia frato sendis al li pere de mi, kaj estis eĉ pli perpleksa. Li sentis, ke lia frato sendis al li blankan elefanton. Mia stilo de vestado kaj vivo frapis lin kiel altkosta, kiel tiu de la Eŭropanoj. Ne estis ĝuste tiam ia ajn laboro kiun oni povis doni al mi. Ilia proceso estis okazanta en Transvalo. Ne havis sencon sendi min tien tuj. Kaj kiomgrade li povas fidi je mia kapablo kaj honesteco? Li ne estos en Pretorio por kontroli mian laboron. La defendantoj estis en Pretorio, kaj tute eblus, ke ili netaŭge influos min. Kaj se oni ne povos doni al mi laboron rilate al tiu proceso, kian laboron oni donu al mi - ĉar ĉiun alian laboron multe pli bone farus liaj aktistoj! Se la aktistoj faris eraron oni povas puni ilin. Ĉu mi, se mi farus eraron? Tial, se oni ne povus doni al mi laboron rilate al tiu proceso, oni devus prizorgi min senkiale.
Abdulla Sheth estis preskaŭ analfabeta, sed posedis riĉan trezoron da sperto. Li posedis akran intelekton, kaj sciis tion. Pro praktiko, li kapablis paroli sufiĉe da angla por konversacii, kaj tio sufiĉis por trakti ĉion, ĉu interparoli kun bankestroj kaj eŭropaj komercistoj, ĉu klarigi sian proceson al sia advokato. La Baratanoj tre alte estimis lin. Lia firmao estis tiam la plej granda, aŭ ĉiuokaze, unu el la plej grandaj el la barataj firmaoj. Kun tiom da avantaĝoj, li havis unu malavantaĝon - li estis laŭnature suspektema.
Li fieris je Islamo kaj amis prelegi pri islama filozofio. Kvankam li ne scipovis la araban, lia scio pri la Nobla Korano kaj la islama literaturo ĝenerale estis sufiĉe bona. Ekzemplojn li havis multajn kaj ĉiam ĉemane. Kontakto kun li donis al mi sufiĉe da praktika scio pri Islamo. Kiam ni pliproksimiĝis, ni havis longajn diskutojn pri religiaj temoj.
Je la dua aŭ tria tago de mia alveno, li prenis min al la durbana kortumo. Tie, li enkondukis min al pluraj homoj, kaj sidigis min apud sia advokato. La juĝisto daŭre fiksrigardis min kaj fine demandis al mi demeti la turbanon. Tion mi rifuzis fari kaj lasis la kortumon.
Do ankaŭ ĉi tie estos por mi batalo.
Abdulla Sheth klarigis al mi kial kelkaj Baratanoj devis demeti siajn turbanojn. Tiuj vestitaj per islama kostumo rajtis surmeti siajn turbanojn, sed aliaj Baratanoj, enirante kortumon, laŭregule devis demeti siajn turbanojn.
Mi devas detaligi la situacion tie iomete por klarigi tiun ĉi fajnan distingon. Jam dum tiuj du-tri tagoj, mi povis vidi, ke oni dividis la Baratanojn en malsamajn grupojn. Unu estis tiu de islamaj komercistoj, kiuj nomis sin 'Araboj'. Alia estas de hinduaj, plia de parsiaj, aktistoj. La hinduaj aktistoj ne havis apartan identecon krom se ili kuniĝis kun la 'Araboj'. La parsiaj aktistoj nomis sin 'Persoj'. Tiuj tri klasoj havis iom da sociaj rilatoj unu kun la aliaj. Sed la plej granda klaso konsistis el tamilaj, teluguaj kaj nord-barataj kontraktitaj kaj liberigitaj laboristoj. La kontraktitaj laboristoj estis tiuj kiuj iris al Natalo per interkonsento labori dum kvin jaroj, kaj nomiĝis tie la 'girmitija-oj' de girmit, kiu estis korupta formo de la angla vorto 'agreement'. La aliaj tri klasoj havis nur komercajn rilatojn kun tiu ĉi klaso. La angloj nomis ilin 'kuli-oj' (laboristoj), kaj, ĉar la plimulto de Baratanoj apartenis al la laborista klaso, ĉiuj Baratanoj nomiĝis 'kulio-oj' aŭ 'sami-oj'. Sami estas tamila sufikso kiu troviĝas post multaj tamilaj nomoj, kaj estas nenio alia ol la sanskrita Svami kiu signifas estron. Kiam ajn, do, Baratano sentis ofendon ĉar oni nomis lin 'sami', kaj se li posedis sufiĉe da sprito, li provis redoni la komplimenton jene: 'Vi povas nomi min 'sami', sed vi forgesas, ke 'sami' signifas estron. Mi ne estas via estro!' Kelkaj angloj hontetis pro tio, aliaj koleris, sakris je la Baratano, kaj eĉ batis lin, ĉar 'sami' por ili estis vorto de malestimo. Interpreti ĝin kiel estron implicis insulton!
Tial mi nomiĝis 'kuli-advokato'. La komercistoj nomiĝis 'kuli-komercistoj'. La originala signifo de la vorto 'kuli-o' estis forgesita, kaj ĝi iĝis komuna etikedo por ĉiuj Baratanoj. La islama komercisto ofendiĝus pro tio, kaj dirus, 'Mi ne estas kuli-o, mi estas Arabo', kaj la anglo, se li estus ĝentila, pardonpetus lin.
La demando pri surmeto de turbano havis gravan signifon en tiu ĉi situacio. Devige demeti turbanon estus engluti insulton. Do, mi pensis, ke mi eble adiaŭu la baratan turbanon kaj komencu surmeti anglan ĉapelon, kiu savus min de la insulto kaj de la malplaĉa polemiko.
Sed Abdulla Sheth malaprobis la ideon. Li diris, 'Se vi faros ion tian, ĝi havos tre malbonan efikon. Vi kompromitos tiujn kiuj insistas vesti sin per barataj turbanoj. Kaj barata turbano sidas bone sur via kapo. Se vi surmetus anglan ĉapelon, vi aspektus kiel kelnero.'
Estis praktika saĝeco, patriotismo kaj iom da mallarĝeco en tiu ĉi konsilo. La saĝeco estis evidenta, kaj li ne insistus pri la barata turbano krom el la patriotismo; la malestima aludo al la kelnero montris ian mallarĝecon. Inter la kontraktitaj Baratanoj estis tri klasoj - hinduoj, islamanoj kaj kristanoj. Tiu lastaj estis infanoj de kontraktitaj laboristoj kiuj konvertiĝis al Kristanismo. Eĉ en 1893 ili estis multnombraj. Ili vestis sin angla-kostume, kaj plimulto el ili gajnis panon per laboro kiel kelneroj en hoteloj. La kritiko de Abdulla Sheth pri la angla ĉapelo aludis al tiu ĉi klaso. Estis konsiderata malnoble labori kiel kelnero en hotelo. Tiu kredo persistas eĉ hodiaŭ inter multaj.
Plejparte plaĉis al mi la konsilo de Abdulla Sheth. Mi skribis al la gazetaro pri la afero kaj defendis la surmeton de la turbano en la kortumo. Oni multe diskutis la demandon en la gazetaro, kiu priskribis min 'nebonvena vizitanto'. Tiel la incidento donis al mi neatenditan reklamon en Sud-Afriko ene de kelkaj tagoj de mia alveno tie. Kelkaj apogis min, dum aliaj severe kritikis mian aŭdacon.
Mia turbano restis ĉe mi preskaŭ ĝis la fino de mia restado en Sud-Afriko. Kiam kaj kial mi ĉesis surmeti ian ajn kapvestaĵon en Sud-Afriko, ni vidos poste.