Glosaro

Noto: Sube, en la [rektaj krampoj], inter la vokaloj, la majuskla formo indikas longan tempodaŭron: la dio nomiĝas [rAmo]. Inter la konsonantoj, la majuskla formo indikas aspiracion, t.e., forta kunspira prononco. Ni sekvas la transskriban sistemon ITRANS (anglalingva klarigo).

Mallongigoj

CWMG. Collected Works of Mahatma Gandhi (La plena verkaro de Mahatmo Gandhi). GandhiServe Foundation. http://www.gandhiserve.org/e/cwmg/cwmg.htm. La aŭtobiografio estas en volumo 44 (Jan 16, 1929 - Feb 3, 1929) -- formato PDF -- de tiu plena verkaro.

HAV. Hindia-angla vortaro. Parikh, Sangeeta S.; Plukker, Dick F.; Veldhuyzen van Zanten, Rob F.; Wagenaar, Henk W. 2002 (repr. 2004). Hindi-English Dictionary, Novdelhio: Allied. ISBN: 81-7764-357-6.

V. Vikipedio: La libera enciklopedio: http://eo.wikipedia.org

Advaita [sanskrite: advejta]. La malduismo.

Ahimsa [ahi.nsA]. Neperforteco.

Bidi [bIdI]. 'Bidio' (V). Sentabaka cigaredeto farita el la folioj de la planto tendu (Diospyros melanoxylon). Popularega en la sudazia kamparo.

La brahmaĉarjo. 'La unua el la kvar stadioj de vira vivo kiel preskribita de la hinduaj skriboj. Ĝi etendiĝas ĝis la 25-jariĝo dum kiu oni devas esti sktrikte fraŭleca, dediĉita al la plenumado de sia edukado sub la gvido de instruisto' (HAV). La piednoto en la plena verkaro, CWMG (vidu ĉi tiun noton) diras: 'Laŭlitere, 'konduto kiu kondukas onin al la Dio'; tial, memregado, aparte seksuma'.

Darŝano. 'Vido; ekvido; apero (vorto uzata por esprimi senton de respekto); filozofio. Ekvido de ege respektata homo aŭ sankta loko' (HAV).

Gio. 'Klarigita butero' (HAV). 'Gio' (V).

Hakimo. Kuracisto de la greko-araba junana medicinsistemo. (Komparu 'Vajdjo')

Khadio. 'Manteksita ŝtofo kiu konsistas el manfaritaj fadenoj' (HAV). Dum la sendpendiga movado, Gandhi faris tutan socian movadon el la khadio. La movado celis bojkoti fremdlandajn varojn kaj antaŭenigi baratajn varojn.

La mokŝo. 'Savo, liberiĝo, fina liberiĝo' (HAV). La piednoto en la CWMG tekstas: 'Laŭlitere, 'liberiĝo'; liberiĝo de la fenomena ciklo de naskiĝo kaj morto.'

Pajso. 'Kupra monero kiu antaŭe egalis al 1/64 parto de rupio; [nun] 1/100 de rupio' (HAV). Uzata en pluraj landoj, ankaŭ kiel sinonimo por 'mono'.

Pandito. 'Bramano (laŭ kasto); klerulo; iu kiu bone scias la sanktajn skribojn kaj religiajn ritojn; erudiciulo' (HAV).

Purio. Fritegitaj platpanaj diskoj ofte manĝataj en suda Azio. 'Purio' (V)

Sahibo (aŭ Sahabo). 'Mastro; blankulo; eŭropano; estro; titolo de respekto' (HAV). Uzata tra la okcidentazio kaj sudazio.

La satjagraho. 'Insisto pri la vero -- pasiva rezistado farita por subteni la veron (ilo popularigita de Mahatmo Gandhi dum la sendependiĝa movado); neperforta rezisto' (HAV).

Svamio. 'Titolo uzata kun la nomoj de sanktuloj kaj asketoj' (HAV). Majstro; spirita gvidanto.

Tola. [tolA]. s. Pezo (=10 gramoj) uzata nur por pesi oron kaj arĝenton.

Vajdjo. Kuracisto de la ajurveda medicinsistemo. (Komparu 'Hakimo')


Enhavoj | Hejmo