Notoj al parto 2

Kristanaj Kontaktoj

Noto 1: Ekde tiu ĉi ĉapitro mi ŝanĝas mian fontoteskton al la angligo de Mahadev Desai. Malgraŭ kelkaj el miaj hezitoj pri ĝi, ĝi ja estas posta versio, plene aprobita de Gandhi. La PDF-dosiero de la fontoteksto estas volumo 44 (Jan 16, 1929 - Feb 3, 1929) el la CWMG (1999) (Plena Verkaro de Mahatmo Gandhi, 1999).

Inter la avantaĝoj de tiu ĉi angligo estas redakciaj notoj kiuj komparas la angligon kun la guĝarata originalo. Mi do daŭre komentarios pri la angligo. Kaj ĉiuj komentoj pri la guĝarata do referencas la plenan verkaron CWMG.

Homo planas, Dio decidas

Noto 1: La titolo en kaj la guĝarata kaj la hindia demandas 'Kiu scias la morgaŭon?' Kaj ambaŭ komenciĝas per verso. Jen mia esperantigo de la hindia:

Pri la estonta momento nenian ideon ni havas
Ho menso, komprenu! Pri la morgaŭ kiu scias?

Noto 2: La guĝarata havas la vorton 'farenĉiz' kaj diras parenteze, 'multaj anglaj vortoj iĝis tiel koruptitaj kaj estis aktualaj inter la baratanoj. Se iu uzus la vorton mataadhikaar neniu komprenus ĝin.' La hindia uzas ĝuste la vorton mataadhikaar!

Kolorbarema advokataro

La guĝarata titolo estas 'Nigra kolumo'; la hindia pli eksplicite titolas la ĉapitron 'Rasa diskriminacio'. La angla Colour Bar ludas kun la vorto bar kiu krom la ordinara senco de 'barilo' ankaŭ posedas la sencon 'advokataro'. Do, jen nia 'Kolorbarema advokataro.'

19. Barata Kongreso de Natalo

Noto 1: La hindia diras, 'La dio stiris mian veturilon.' Alivorte, la dio gividis lin.

Noto 2: Kaj la angla kaj la hindia nomas la maŝinon cyclostyle. La unua eldono (1969) de la dudirekta vortaro de Wells inkluzivas tiun vorton en la angla sekcio kaj donas la ekvivalenton 'hektografi'. Cyclostyle malaperis en la dua eldono (2010). Tamen ŝajnas, ke malsimilas la procezoj 'hektografi' kaj cyclostyle. Mi do elektis la pli ĝeneralan 'mimeografi'.

Noto 3: La hindia diras, 'La zorge faritaj kontoj de iu ajn organizaĵo estas ĝia 'nazo'.'... alivorte, ĝia prestiĝfonto. La hindia idiotismo, 'tranĉi la nazon' signifas 'humiligi iun.'

23. Kiel domhavanto

Noto 1: Jen denove lia amiko Sheikh Mehtab kiun ni renkontis (same sennome) en la unua parto. Estis li kiu persvadis Gandhi manĝi la viandon, kaj fumi; kaj 'tiu ĉi amikeco estis unu el la kaŭzoj de la malpaco inter ni geedzoj.'

Noto 2: Tiu ĉi esprimo estas el la hindia tradukaĵo. La angla uzas la biblian esprimon: Mi atendis 'el kardoj figojn.' (Mateo 6.17). Jen eble la influo de Mirabehn, la britino kiu prizorgis la lingvaĵon de la unua anglalingva eldono de la aŭtobiografio.

26. Du pasioj

Noto 1: Kaj la guĝarata kaj la hindia havas la titolon 'Lojaleco kaj flegado'.

Noto 2: Tra la tuta ĉapitro, anstataŭ 'nacia himno' de la angla tradukaĵo, la guĝarata kaj hindia donas la titolon de la himno 'Dio protektu la Reĝon'. En la 1920-aj jaroj, kiam ekaperis felietone la aŭtobiografio, ja estis reĝo sur la brita trono, sed en la 1890-aj jaroj de sia vizito, Gandhi kompreneble aludas al la Reĝino Viktorino -- tial la vortoj 'ŝiajn malamikojn' cititaj en la ĉapitro.

27. La mumbaja kunveno

Noto 1: Khadi [khaadi] estas manfarita ŝtofo el kotono, silko aŭ lano. Dum la sendpendiga movado, Gandhi faris tutan socian movadon el khadi. La movado celis bojkoti fremdlandajn varojn kaj antaŭenigi baratajn varojn.

Noto 2: Tiu ĉi esperantigo pri la propra dharmo estis el la .

28. Puneo kaj Ĉenajo

Noto 1: Lokmanya [lokmaanja] en pluraj sanskritidaj barataj lingvoj signifas "akceptitan de la popolo" (kiel gvidanto).


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo