Noto: Sube, en la [rektaj krampoj], inter la vokaloj, la majuskla formo indikas longan tempodaŭron: la dio nomiĝas [rAmo]. Inter la konsonantoj, la majuskla formo indikas aspiracion, t.e., forta kunspira prononco. Ni sekvas la transskriban sistemon ITRANS (anglalingva klarigo).
En pluraj religioj de la hinda duonkontinento (budhismo, hinduismo, ĝajnismo kaj siĥismo), darshan estas aŭspicia vido de diaĵo aŭ sankta persono. Oni ankaŭ povas ricevi darshan, aŭ ekvidon, de diaĵo en templo, aŭ de granda sanktulo aŭ guruo.
Antaŭen | Posten