Notoj al parto 4

Noto: Sube, en la [rektaj krampoj], inter la vokaloj, la majuskla formo indikas longan tempodaŭron: la dio nomiĝas [rAmo]. Inter la konsonantoj, la majuskla formo indikas aspiracion, t.e., forta kunspira prononco. Ni sekvas la transskriban sistemon ITRANS (anglalingva klarigo).

Perditaj amopenoj?

Noto 1: La hindia titolo estas 'Ĉu ĉio detruiĝis?' -- किया कराया चौपट? [kiyA karAyA chaupaT?] -- t.e. ĉu ĉio kion ni faris nun detruiĝis? La angligo ŝekspirumas per Love's Labour Lost?

Aŭtokratoj el Azio

Noto 1: La angligo tekstas: 'La baratanoj trovis sin inter la diablo kaj la profunda maro' (between the devil and the deep sea); la hindiigo proverbas per: 'la situacio de la baratanoj similis al tiu de la areknukso en tranĉilo' (सरोते के बीच सुपारी की तरह [sarote ke bIch supArI kI tarah]).

Rezulto de la introspekto

Noto 1: La angligo tekstas: 'Mi do sentis kiel Tritonon inter fiŝetoj' (And so I felt like a Triton among the minnows. Komparu la ŝekspiran Koriolanon: 'Hear you this Triton of the minnows? Mark you His absolute "shall"?' (III.1.89-90). La hindiigo citas sanskritan proverbon kaj piednotas jene: 'En senarba loko, eĉ la ricino estas arbo.'

Eksperimentoj pri tera kaj akva terapioj

Noto 1: La plena verkaro piednote informas nin, ke tiu ĉi ĉapitro aperis en la revuo Navajivan je 1927.6.26, kiam Gandhi suferis pro alta sangopremo.

Averto

Noto 1: Ĉi tiu suka proverbo aperas en la hindia tradukaĵo de la aŭtobiografio. La angla tradukaĵo donas pli palan version: "Kiel homo manĝas, tiel li iĝas" (As a man eats, so shall he become).


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo