16. Ŝanĝoj

Neniu kredu, ke miaj eksperimentoj en dancado, ktp, estis pruvoj pri mia tiutempa diboĉado. Legantoj sendube rimarkas, ke troviĝas ia metodo en tio. Eĉ dum tiu periodo de obsedo, mi estis iugrade konscia. Mi sciis pri ĉiu elspezo mia. Mi decidis ne elspezi pli ol 15 pundojn ĉiumonate. Krom veturkostoj, mi ankaŭ kontrolis mian elspezon por la afranko, kaj preparis bilancresumon antaŭ ol dormi. Tiu ĉi kutimo restis ĉe mi ĝis la fino. Kaj mi scias, ke pro tiu alkutimiĝo, mi sukcese traktis la centmilojn da rupioj kiuj jam pasis tra miaj manoj dum mia laborvivo. Kaj laŭ mia takso, dum la multaj movadoj pri kiuj mi respondecis, mi neniam pruntprenis monon, male, en ĉiu afero sukcesis ŝpari iom. Se ĉiu junulo same zorge preparas spezresumojn, ankaŭ li profitos per tio, same kiel estontece spertis mi kaj la popolo.

Mi havis iom da rego pri mia vivmaniero, tial mi povis decidi kiom mi devas elspezi. Mi nun decidis duonigi mian elspezadon. Kontrolante la bilancon, mi trovis, ke sufiĉe grandis la elspezo pro veturado. Plue, loĝi kun familio, kompreneble kostis iom. Foje mi devis kunpreni la familianojn por manĝi eksterdome -- tio ja estas la kutimo. Se mi iros kun ili al vespermanĝo, mi do havis la elspezon de veturado, ktp. Se iu virino kunestis, estis devige pagi por ŝi. Se mi iris eksterdomen, mi ne sukcesis atingi la domon por manĝi. Krom la jam pagita manĝaĵo ĉedome, mi ankaŭ devis elspezi por manĝi eksterdome. Mi vidis, ke oni povas eskapi tiajn elspezojn. Mi ankaŭ komprenis la neceson eviti elspezadon pro senutila singardemo.

Ĝis nun, mi loĝis kun familioj; mi nun decidis lui propran ĉambron. Mi ankaŭ decidis ŝanĝi kvartalojn laŭbezone kaj por atingi pli da sperto. Mi preferis tiajn loĝejojn kiajn estis atingeblaj en malpli ol duonhoro de mia laborejo, kaj mi povas tiamaniere ŝpari la veturkostojn. Antaŭe, mi devis elspezi por veturadi, kaj krome trovi tempon por la promenado. Nun, mi kombinis la promenadon kun la iradon al la laborejo, kaj tiel facile marŝis ok-dek mejlojn ĉiutage. Ĉefe pro tiu ĉi kutimo, mi preskaŭ neniam malsaniĝis en Britujo. La korpo fortiĝis. Lasante la familion, mi luis du ĉambrojn. Unu kiel litĉambro, kaj la dua kiel salono. Jen la dua etapo de la ŝanĝoj. Restis la tria.

Tiel mi ŝparis duonon de mia elspezado. Sed kion fari pri la tempo? Mi sciis, ke oni ne bezonas multe da studado por la advokata ekzameno; tial mi ne zorgis tro pri tio. Sed mia neperfekta angla ja ĝenis min. La vortoj de sinjoro Leli -- "Iĝu licenciulo, renkontu min poste" -- pikis min. Mi pensis, ke krom iĝi advokato, mi devas ankaŭ studi ion pli. Mi demandis pri la studado ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo. Mi renkontis multajn amikojn. Mi vidis, ke iri tie ege grandigus la elspezadon, kaj plilongigos la studadon. Mi ne povis loĝi pli ol tri jaroj. Iu amiko diris, "Se vi ja volas fari malfacilan ekzamenon, sukcesu en la abiturientan ekzamenon londonan. Vi devos labori multe por tio, kaj ankaŭ pligrandiĝos la ĝenerala scio. Ĝi kostas nenion." Al mi plaĉis tiu ĉi sugesto. Sed vidante la studobjektojn, mi ekhezitis. La latina kaj unu alia lingvo estis devigataj. Kiel lerni la latinan? Sed la amiko konsilis: "Ege utilus la latinan por advokato. Por la latinkonanto, faciliĝus la leĝlibroj, kaj en la ekzameno pri 'Roma Leĝo' unu demando estas tute en la latina. Plie, koni la latinan grandigos la regon sur la angla." Mi estis influita de tiuj ĉi argumentoj. Mi pensis, ke ĉu aŭ ne ĝi malfacilas, mi ja devas lerni ĝin. Mi devas kompletigi la eklernon de la franca. Tial mi decidis, ke la dua lingvo estu la franca. Privataj klasoj okazis por la abiturienta ekzameno. Mi aliĝis al unu. La ekzameno okazis ĉiu sesa monato. Mi havis apenaŭ ses monatoj. Tiu ĉi laboro estis preter mia kapablo. La rezulto estis, ke anstataŭ iĝi civiliza, mi iĝis ege laborema studento. Mi preparis horaron. Kaj uzis ĉiun minuton. Sed mia intelegento aŭ memoro ne estis tia, ke mi povis studi la latinan kaj la francan, krom la aliaj studobjektoj. Mi faris la ekzamenon. Malsukcesis en la latina. Ja sentis doloron, sed ne malkuraĝiĝis. Mi ekŝatis la latinan. Mi pensis, ke pro mia duafoja faro de la ekzameno, pliboniĝos mia franca, kaj mi prenos novan studobjekton en la scienco. Manke de eksperimentoj, mi tute ne ŝatis ĥemion. Tamen, mi nun vidas, ke mi ja devis havi multe da intereso en ĝi. Mi jam lernis ĝin en Barato, tial por la arbiturienta ekzameno, unua foje, mi preferis ĥemion. Ĉifoje, mi elektis la studobjekton 'Lumo kaj Varmo'. Tiu ĉi estis konsiderata facila. Ankaŭ mi trovis ĝin facila.

Samtempe kun la preparo refari la ekzamenon, mi klopodis plisimpligi mian vivstilon. Mi sentis, ke mi ankoraŭ ne laŭigis mian vivstilon kun la malriĉeco de mia familio. Ŝancelis mian koron pensoj pri la monmanko kaj malavaro de la frato. Tiuj kiuj elspezis 15 pundojn aŭ ok pundojn efektive ricevis stipendiojn. Mi vidis, ke troviĝas homoj kies vivstilo estis eĉ pli simpla ol la mia. Mi konatiĝis kelkaj el tiuj malriĉaj studentoj. Iu studento loĝis en ĉambraĉo kontraŭ du ŝilingoj ĉiusemajne, kaj vivis per du pencoj da kakao kaj pano. Mi ne kapablis konkurenci kun li, sed mi ja sentis, ke mi povas loĝi en unu ĉambro anstataŭ du, kaj kuiri duonon de mia manĝaĵo. Tiel mi povas vivi per kvar aŭ kvin pundoj. Mi jam tralegis librojn pri simpla vivstilo. Mi lasis la du ĉambrojn, kaj luis unu ĉambron kontraŭ ok ŝilingoj ĉiusemajne. Mi aĉetis kuirfornon kaj ekpreparis la matenmanĝon propramane. Tiu ĉi okupis maksimume 20 minutoj. Kiom longe daŭros la preparo de avenkaĉo kaj por boligi akvon por la kakao? Mi tagmanĝis eksterdome, kaj denove, vespermanĝis ĉehejme per kakao kaj pano. Tiel mi lernis manĝadi per elspezo de unu ĝis unu kaj kvarono da ŝilingo. Tiu ĉi estis mia plej studada tempo. Pro la simpligo de la vivo, mi ŝparis pli da tempo. Mi faris la ekzamenon la duan fojon, kaj sukcesis.

Sed, la leganto ne pensu, ke pro la simpligo malvigliĝis mia vivo. Male, pro tiuj ĉi ŝanĝoj, ekvilibriiĝis la stato ena kaj ekstera, taŭgiĝis la vivstilo kun la familia situacio, la vivo pliriĉiĝis, kaj mi tute ektrankviliĝis.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo