17. Dietaj eksperimentoj

Ju pli mi eniris la profundon de la vivo, des pli mi sentis la bezonon kongruigi miajn enajn kaj eksterajn vivojn. Kun la sama rapideco kun kiu mi faris ŝanĝojn en mia vivstilo kaj elspezado, mi ekŝanĝis miajn dietajn kutimojn; eĉ pli rapide, efektive. Mi vidis, ke verkistoj de anglaj libroj pri la vegetarismo jam profundpensis la aferon. Ili traktis vegetarismon de religiaj, sciencaj, ĉiutagaj kaj sanaj vidpunktoj. Etike, ili konkludis, ke la povo kiun homoj posedas super la bestoj ne estas por mortigi kaj manĝi ilin, sed por protekti ilin; aŭ same kiel homoj uzas unu la aliajn, sed ne manĝas unu la aliajn, same la bestoj devas esti uzataj, ne manĝataj. Kaj ili vidis, ke la nutraĵo ne ekzistas por ĝui, sed ja por vivi. Tial, multaj el ili konsilis kaj efektivigis la forlason de ne nur viando sed ankaŭ ovoj kaj lakto. El scienca vidpunkto, kaj vidante la homan korpon, multaj konkludis, ke homoj eĉ ne bezonas kuiri sian nutraĵon; ili ja estis kreitaj por vivi per maturaj fruktoj surarbaj. Nur la patrinan lakton oni devas trinki. Kaj post la ekdentiĝo, oni manĝu nur mordeblaĵojn. De la sana vidpunkto ili konsilis eviton de spicoj kaj de la ĉiutaga kaj ekonomia vidpunktoj, ili diris, ke nur la vegetara dieto estas la plej malmultekosta dieto. Mi estis influita de tiuj ĉi kvar vidpunktoj, kaj mi aniĝis al vegetara manĝejo kie mi renkontis homojn kiuj kredis je tiuj ĉi kvar starpunktoj. Ili havis klubon, kaj eĉ eldonis semajnan revuon. Mi abonis la revuon, kaj aliĝis al la klubo. Post mallonga tempo mi iĝis komitatano. Ĉi tie mi renkontis homojn kiuj estis konsiderataj la kolonoj de vegetarismo. Mi iĝis okupita en eksperimentoj.

Mi ĉesis manĝi kaj uzi dolĉaĵojn kaj spicojn kiujn mi akiris elhejme, kaj iris mia menso alidirekten. Tial mi malgrandigis la amon al la spicoj, kaj la legomplado en Richmond, kiun mi konsideris sengusta se ĝi ne enhavis spicojn, nun plaĉis al mi se ĝi nur estis boligita. Pro multaj tiaj spertoj mi lernis, ke la vera loko de la gusto ne estas la lango, sed la menso.

Mi ja havis ekonomiajn kialojn, kompreneble. Tiam unu skolo kredis, ke la teo kaj la kafo estas malbonaj, kaj apogis kakaon. Mi jam komprenis, ke konsumindas nur tiuj manĝaĵoj kiuj utilas al la korpo. Ĉefe pro tio, mi forlasis teon kaj kafon, kaj trinkis nur kakaon.

La manĝejo havis du sekciojn. En unu oni pagis por ĉiu manĝaĵo. Foje oni elspezis eĉ unu aŭ du ŝilingojn tie. Bonstatuloj iris tien. En la alia sekcio, kontraŭ ses pencoj oni donis tri pladojn kaj unu panpecon. Dum mia malspezema periodo mi oftadis la sespencan sekcion.

Kune kun tiuj ĉi eksperimentoj, ankaŭ okazis multaj subeksperimentoj. Foje mi forlasis nutraĵon kun amelo, foje vivtenis min nur per pano kaj fruktoj, kaj foje nur ĝuis fromaĝon, lakton, kaj ovojn.

Priskribindas tiu lasta eksperimento. Ĝi eĉ ne daŭris 15 tagojn. Apogantoj de senamela nutraĵo laŭdegis ovojn, kaj pruvis, ke ovoj ne estas viando. Ja evidentas, ke manĝi ovojn ne dolorigas ion vivantan. Sub la fiinfluo de tiu ĉi argumento, mi manĝis ovojn malgraŭ la voto al la patrino, sed tiu mia devojiĝo estis pormomenta. Mi ne rajtis reinterpreti la voton. Nur validas la senco de la votiginto. La patrino kiu votigis min ne manĝi viandon simple ne kapablis pensi pri manĝado de ovoj -- tion mi ja sciis. Tial tuj post kiam mi ekkomprenis la veron pri la voto, mi forlasis kaj la ovojn, kaj la eksperimenton.

Jen profunda sekreto kiu rimarkindas. En Britujo mi legis tri interpretojn pri la viandmanĝado. Laŭ unu la viando signifas la karnon de bestoj kaj birdoj. Tial tiuj ĉi interpretintoj forlasis ĝin, sed manĝis fiŝojn; kaj kompreneble ovojn. Laŭ la dua interpreto, oni forlasu tion kion la meza homo konsiderus estaĵo. Laŭ tio ĉi forlasindas fiŝoj sed manĝeblas ovoj. Laŭ la tria interpreto forlasindas ne nur ĉio kio estas konsiderata estaĵo, sed ankaŭ la produktoj kiuj devenas de ili. Laŭ tiu ĉi interpreto oni devis forlasi ovojn kaj eĉ lakton. Se mi konsentus pri la unua interpreto, mi povus manĝi eĉ fiŝon. Sed mi jam komprenis, ke por mi estas deviga nur la interpreto de la patrino. Tial, se mi volus plenumi la voton kiun mi faris antaŭ ŝi, mi simple ne devas manĝi ovojn. Tial mi forlasis la ovojn. Sed tio iĝis ege malfacila por mi, ĉar kontrolante detale ĉe la vegetara manĝejo, mi trovis, ke multaj aĵoj tie enhavis ovojn. Mi do devis kontroli ĉe la servistoj ĝis mi mem sciis pri la pladoj; ĉar ovoj ja estas uzataj en multaj pudingoj kaj kukoj. Tiel, unuflanke mi ja trovis min libera, ĉar mi povis manĝi nur kelkajn kaj tute simplajn aĵojn. Aliflanke, mi iom malfeliĉis ĉar mi devis forlasi multajn aĵojn kies gusto al mi ja plaĉis. Sed ja pormomenta estis tiu malfeliĉo. Mi amis la puran, profundan kaj ĉiaman guston de votplenumo pli ol tiu pormomenta gusto. 

Sed ankoraŭ atendis min la vera testo, kaj tio pro iu alia voto. Sed kiu defius la diprotektaton?

Antaŭ ol ke mi fermu tiun ĉi ĉapitron, necesas diri ion pri la signifo de voto. Mia voto estis kontrakto kun la patrino. Multegaj kvereloj en la mondo okazas ĝuste pro la signifo de kontrakto. Eĉ se la vortoj de la kontrakto estas tute klaraj, la lingvokleruloj faros montegon el ŝtonetoj. Ne troviĝas ĉikuntekste diferenco inter la 'deculoj' kaj la 'maldeculoj'. La egoismo blindigas ĉiujn. De la reĝo ĝis la ordinarulo, ĉiuj interpretas kontraktojn laŭ siaj propraj interesoj, kaj trompas la mondon, sin mem, kaj la dion. Tia interpretado kia utilas al la propra intereso estas nomata la 'dusignifa mezvorto' en la leĝvortaroj. La ora regulo estus akcepti la interpreton de la opozicio; tio kion ni kredas estas falsa aŭ nekompleta. Same, alia ora regulo estas, ke se troviĝas du signifoj, oni konsideru vero la interpreton de la malpli forta partio. Ĝuste pro la forlaso de tiuj ĉi du oraj reguloj okazas kvereloj kaj nejusteco. Kaj la radiko de tiu ĉi nejusteco estas la malvero. Tiu kiu nepre prenas la vojon de la vero, tiu tutnature trovas la orajn regulojn. Tiu ne bezonas esplori la leĝaron. La signifo de la vorto 'viando' kiun kredis la patrino, kaj kiun mi mem tiam komprenis, ĝuste tiu signifo estis la vero por mi. Ne tiu signifo kiun mi lernis kaj komprenis pro mia plia sperto aŭ mia studado.

Ĝis tiam, miaj eksperimentoj estis de la financa aŭ sana vidupunktoj. En Britujo ili ankoraŭ ne prenis religian formon. Miaj malfacilaj religiaj eksperimentoj okazis en sud-Afriko, kiujn ni devas ekzameni poste. Sed oni povas diri, ke ilia semo estis semita en Britujo.

Tiu kiu akceptas novan religion montras pli grandan entuziasmon pri la disvastigo de la religio, ol la denaskaj religianoj. En Britujo, la vegetarismo ja estis nova religio, kaj ankaŭ por mi oni konsideru ĝin tiel, ĉar intelekte, mi jam iĝis apoganto de viandmanĝado antaŭ mia veno al Britujo. Mi akceptis vegetarismon plenkonscie nur en Britujo. Tial ankaŭ mia stato similis al religia novulo, kaj mi trovis en mi la pasion de nova religiano. Mi do decidis starigi  en mia kvartalo klubon pri vegetarismo. La kvartalo nomiĝis Bayswater [bejzŭater]. En ĝi loĝis Kavaliro Edwin [edŭin] Arnold. Mi petis lin iĝi la vicprezidanto, kaj li konsentis. D-ro Oldfield [oldfild] iĝis la prezidanto. Mi iĝis la sekretario. Por kelke da tempo, la afero bone progresis; sed post kelkaj semajnoj finiĝis la klubo, ĉar laŭ mia kutimo mi foriris de tiu kvartalo. Sed pro tiu ĉi malgranda kaj modesta afero, mi gajnis sperton pri la starigo kaj funkciigo de institucioj.

Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo