Ĉi tiu estis mia unua vojaĝo kun la edzino kaj la infanoj. Mi ofte rimarkis dum tiu ĉi rakontado, ke pro la infanedziĝoj en la hinduaj mezklasoj, la edzo estas alfabeta dum la edzino estas preskaŭ analfabeta. Granda distanco do apartigas ilin, kaj la edzo devas iĝi la instruisto de la edzino. Mi do devis pripensi la detalojn de la vestaĵoj kiujn adoptu la edzino kaj infanoj, ilian manĝaĵon, kaj ilian konvenan konduton. Kelkaj memoroj de tiuj tagoj estas sufiĉe amuzaj.
Hindua edzino konsideras sendemandan obeadon de la edzo sia plej alta religio. Hindua edzo konsideras sin sinjoro kaj majstro de la edzino, kiu do dancu laŭ lia melodio.
Mi opiniis, dum la tempo pri kio mi skribas, ke por aspekti civilizita, niaj vestaĵoj kaj konduto alproksimiĝu kiom eble plej al la eŭropa normo. Nur tiel, mi kredis, ni povus havi iom da influo, kaj sen influo ne eblus servi la komunumon.
Mi do decidis pri la stilo de la vestaĵoj de la edzino kaj infanoj. Kiel mi povas prezenti ilin kiel anojn de la komercista kasto de Kathiawad? Oni konsideris tiutempe la parsiojn kiel la plej civilizitajn baratanojn, kaj do, kiam ŝajnis netaŭga la eŭropa stilo, ni adoptis la parsian. Laŭe, la edzino vestis sin per parsia sario, kaj la knaboj per parsiaj mantelo kaj pantolono. Kompreneble neniu povus esti sen ŝuoj kaj ŝtrumpoj. Pasis longa tempo antaŭ ol la edzino kaj infanoj alkutimiĝis al ili. La ŝuoj dolorigis la piedojn kaj la ŝtrumpoj stinkis pro la ŝvito. La piedfingroj ofte doloris. Mi ĉiam havis pretajn kialojn kontraŭ iliaj protestoj. Sed mi havas la impreson, ke ili obeis min ne tiom pro miaj argumentoj kiom pro mia aŭtoritato. Ili konsentis pri tiuj ŝanĝoj en vestaĵo ĉar ne estis alternativo. Samspirite, kaj kun eĉ pli da malemo, ili ekuzis tranĉilojn kaj forkojn. Kiam mia enamiĝo pri tiuj signoj de civilizacio velkis, ili forlasis la tranĉilojn kaj forkojn. Sed post la longa alkutimiĝo al la nova stilo, estis eble same ĝene reveni al la antaŭa stato. Sed mi vidas hodiaŭ, ke ni ĉiuj sentas nin pli liberaj kaj neŝarĝitaj ĉar ni forĵetis tiujn briloraĵojn de la 'civilizacio'.
Sur la sama vaporŝipo kun ni estis kelkaj parencoj kaj konatuloj. Tiujn kaj aliajn ferdekajn pasaĝerojn mi ofte renkontis. Ĉar la ŝipo apartenis al mia kliento kaj amiko, mi sentis min hejme kaj povis libere vagi ĉie en la ŝipo.
Ĉar la vaporŝipo iris rekte al Natalo, sen halti ĉe la mezaj havenoj, nia vojaĝo daŭris nur dek ok tagoj. Sed kvazaŭ por averti nin pri la venonta ŝtormo surtera, terura ventego trafis nin kiam ni estis nur kvar tagojn for de Natalo. Decembro estas musona monato en la suda hemisfero, kaj ventegoj grandaj kaj malgrandaj sufiĉe oftas en la suda maro dum tiu sezono. La ventego kiu trafis nin estis tiom perforta kaj longa, ke panikis la pasaĝeroj. Estis solena bildo. Ĉiuj iĝis unuecaj fronte al la komuna danĝero. Ili forgesis siajn diferencojn kaj ekpensis pri la nura kaj sola Dio -- islamanoj, hinduoj, kristanoj kaj ĉiuj. Kelkaj ĵuris ĵurojn. Ankaŭ la kapitano kune preĝis kun la pasaĝeroj. Li provis konvinki ilin, ke kvankam la ŝtormo ne estas sendanĝera, li jam spertis multajn pli malbonajn, kaj klarigis al ili, ke bone konstruita ŝipo povas toleri preskaŭ ĉian veteron. Sed oni ne povis trankviligi ilin. Ĉiumomente aŭdeblis bruoj kaj kraŝoj kiu indikis breĉojn kaj likojn. La ŝipo tiom balanciĝis kaj ŝanceliĝis, ke ŝajnis ke ĝi renversiĝos iumomente. Neniu povus resti sur la ferdeko. 'Estu volo Via' estis ĉies krio. Laŭmemore ni estis en tia stato dum dudek kvar horoj. Finfine klariĝis la ĉielo, la suno aperis, kaj la kapitano diris, ke jam foriris la ŝtormo. Vizaĝoj heliĝis pro ĝojo, kaj kun la malapero de la danĝero, malaperis ankaŭ la nomo de la Dio de iliaj lipoj. Rekomenciĝis la manĝado, trinkado, kantado kaj vivoĝuado. La timo pri la morto foriris, kaj la tiumomenta etoso de sincera preĝado malaperis kaj denove falis la vualo de la iluzio [Noto 1]. Estis kompreneble la kutimaj preĝoj islamaj kaj hinduaj, sed ne videblis la soleneco de tiuj timigaj horoj.
Sed la ŝtormo unuigis min kun la pasaĝeroj. Mi ne multe timis la ŝtormon, ĉar mi jam spertis similajn. Mi estas bona maristo kaj ne suferas pro la marmalsano. Mi do povis sentime iri inter la pasaĝeroj, kuraĝigi ilin, kaj transdoni al ili horajn raportojn de la kapitano. Tiuj amikecoj, kiel ni vidos, multe helpis min poste.
La ŝipo ankris en la haveno de Durbano je la 18a aŭ 19a de decembro. Ankaŭ la Naderi alvenis samtage.
Sed la vera ŝtormo estis ankoraŭ venanta.