2. La ŝtormo

Ni jam vidis, ke la du ŝipoj ankris en la haveno de Durbano je aŭ ĉirkaŭ la 18a de decembro. Neniu pasaĝero estas permesita surteriĝi en iu ajn el la sudafrikaj havenoj sen kompleta medicina ekzameno. Se la ŝipo havas pasaĝeron kiu suferas pro iu kontaĝa malsano, ĝi devas esti en kvaranteno. Ĉar okazis pesto en Mumbajo kiam ni lasis ĝin, ni timis, ke estos mallonga kvaranteno por ni. Antaŭ la ekzameno, la ŝipo hisas flavan flagon, kiun oni malhisas nur post la kuracisto atestas, ke la ŝipo ests sana. Parencoj kaj amikoj de la pasaĝeroj estas permesataj ensipiĝi nur post oni malhisas la flavan flagon.

Tial nia ŝipo hisis la flavan flagon kiam la kuracisto venis kaj ekzamenis nin. Li ordonis kvin tagojn da kvaranteno, ĉar laŭ lia opinio, pesto-mikroboj bezonis maksimume dudek tri tagojn por evoluiĝi. Oni ordonis do meti nian ŝipon en kvaranteno ĝis la dudek tria tago de nia foriro de Mumbajo. Sed malantaŭ tiu ĉi kvarantena ordono estis pli ol sanaj kialoj.

La blankulaj loĝantoj de Durbano agitis resendi nin al Barato, kaj la agitado estis unu el la kialoj de la ordono. La firmao Dada Abdulla regule informis nin pri la ĉiutagaj okazaĵoj en la urbo. La blankuloj aranĝis grandegajn kunvenojn ĉiutage. Kontraŭ la firmao Dada Abdulla, ili faris ĉiajn minacojn kaj ankaŭ proponis persvadaĵojn. Ili estis pretaj kompensi la firmaon se ambaŭ ŝipoj estis resenditaj. Sed la firmao Dada Abdulla ne timis pro la minacoj. Sheth Abdul Karim Haji Adam estis tiam la administra partnero de la firmao. Li firme decidis je iu ajn kosto alligi la ŝipon al la varfo kaj elŝipigi la pasaĝerojn. Ĉiutage li sendis al mi detalajn leterojn. Bonŝance la bedaŭrata s-ro Mansukhlal Naazar estis tiam en Durbano, veninte tie por renkonti min. Li estis kapabla kaj sentima kaj gvidis la baratan komunumon. Ilia advokato s-ro Laughton estis homo egale sentima. Li kondamnis la konduton de la blankuloj kaj konsilis al la komunumo, ne nur kiel ilia dungita advokato, sed ankaŭ kiel ilia vera amiko.

Tiel Durbano iĝis ejo de neegala duelo. Unuflanke estis manpleno da malriĉaj baratanoj kaj kelkaj el iliaj britaj amikoj, kaj aliflanke staris la blankuloj, fortaj pro armiloj, nombroj, edukado kaj riĉeco. Ilin ankaŭ apogis la Ŝtato, ĉar la natala registaro malkaŝe helpis ilin. S-ro Harry Escombe, kiu estis unu el la plej influaj membroj de la ministraro, malkaŝe partoprenis iliajn kunvenojn.

La vera celo de la kvaranteno do estis devigi la pasaĝerojn reveni al Barato, minacante ilin aŭ la agenton. Ĉar nun oni ekminacis ankaŭ nin: 'Se vi ne revenos, vi certe estos puŝitaj en la maron. Sed se vi konsentas reveni, vi povas regajni eĉ via vojaĝkosto.' Mi konstante kuraĝigis miajn kunpasaĝerojn. Mi ankaŭ sendis mesaĝojn al la pasaĝeroj de la S. S. Naderi. Ĉiuj restis kvietaj kaj kuraĝaj.

Ni aranĝis ĉiajn ludojn sur la ŝipo por amuzi la pasaĝerojn. Je kristnaska tago, la kapitano invitis al vespermanĝo la pasaĝerojn de la unua klaso. Ĉefe inter ili estis mia familio kaj mi. En la paroladoj post la vespermanĝo, mi parolis pri la okcidenta civilizacio. Mi sciis, ke tiu ĉi ne estas la okazo por serioza parolado. Sed la mia ne povus esti alia. Mi partonprenis la festadon, sed mia koro estis en la batalo kiu tiam okazis en Durbano. Ĉar mi estis la vera celo. Estis du akuzaĵoj kontraŭ mi:

1. ke dum mi estis en Barato, mi faris nemerititan kondamnon de la natalaj blankuloj;
2. ke por inundi Natalon per baratanoj, mi venis kun du ŝipoj da pasaĝeroj por loĝigi ilin tie.

Mi estis konscia pri mia respondeco. Mi sciis, ke la firmao Dada Abdulla surprenas gravajn riskojn por mi. La vivoj de la pasaĝeroj estis en danĝero, kaj prenante mian familion kun mi, mi same metis ilin en danĝero.

Sed mi estis absolute senkulpa. Mi instigis neniun iri al Natalo. Mi eĉ ne konis la pasaĝerojn kiam ili enŝipiĝis. Kaj krom kelkaj parencoj, mi ne sciis la nomon kaj adreson de eĉ unu el la centoj da pasaĝeroj surŝipaj. Nek mi diris en Barato ion ajn pri la blankuloj en Natalo kion mi ne jam diris en Natalo mem. Kaj mi posedis sufiĉe da pruvoj pri ĉio kion mi diris.

Mi do bedaŭris la civilizacion de kiu la natalaj blankuloj estis la fruktoj, kaj kiun ili reprezentis kaj antaŭenigis. Mi multe meditis pri tiu civilizacio, kaj tial mi prezentis miajn opiniojn en tiu parolado al tiu eta kunveno. La kapitano kaj aliaj amikoj pacience aŭdis min, kaj ricevis mian paroladon en la sama spirito en kiu ĝi estis farita. Mi ne scias ĉu ĝi havis efikon sur iliaj vivoj, sed poste mi babilis longe kun la kapitano kaj aliaj oficiroj pri la civilizacio de la Okcidento. En mia parolado, mi karakterizis la okcidentan civilizacion kiel pleparte bazitan sur la forto, malsame al la orienta. La demandantoj enfokusiĝis pri mia religia fido, kaj unu el ili -- la kapitano laŭ mia memoro -- diris al mi:

'Supozu, ke la blankuloj realigus siajn minacojn. Kiel vi subtenus vian principon de neperforto?' Al tio mi respondis: 'Mi esperas, ke la Dio donu al mi la kuraĝon kaj la saĝon pardoni ilin kaj deteni min de proceso kontraŭ ili. Mi ne koleras kontraŭ ili. Mi nur bedaŭras ilian nescion kaj mallarĝan pensmanieron. Mi scias, ke ili sincere kredas, ke ili prave faras tion kion ili hodiaŭ faras. Mi do havas nenian kialon koleri kontraŭ ili.'

La demandinto ridetis, eble malfidante min.

Tiel la tagoj trene pasis. Kiam finiĝos la kvaranteno estis ankoraŭ necerta. La kvarantena oficiro diris, ke la afero ne plu estis en liaj manoj, kaj kiam li havos ordonojn de la registro, li tuj permesos nin elŝipiĝi.

Finfine oni donis ultimatojn al la pasaĝeroj kaj al mi. Se ni volas plu vivi, ni devis submeti nin. En nia respondo la pasaĝeroj kaj mi ambaŭ deklaris nian rajton elŝipiĝi en la haveno Natalo, kaj komunikis nian firman decidon eniri Natalon je io ajn risko.

Je la fino de dudek tri tagoj, oni permesis la ŝipojn eniri la havenon, kaj la pasaĝerojn elŝipiĝi.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo