29. 'Revenu baldaŭ'

De Ĉenajo mi iris al Kolkato kie mi trovis min en malfacilaĵoj. Mi konis neniun tie. Mi do luis ĉambron en la hotelo Great Eastern. Tie mi konatiĝis kun s-ro Ellerthorpe, reprezentanto de la tagĵurnalo The Daily Telegraph. Li invitis min al la klubo Bengal Club, kie li estis loĝanta. Li tiam ne konstatis, ke oni ne povis preni baratanon en la salonon de la klubo. Eltrovinte tiun kondiĉon, li esprimis sian bedaŭron pri tiu diskriminacio flanke de la lokaj angloj kaj pardonpetis min, ke li ne povis preni min en la salonon.

Mi kompreneble venis por vidi Surendranath Banerji, la 'Idolo de Bengalujo'. Kiam mi renkontis lin, li estis ĉirkaŭita de multe de siaj amikoj. Li diris:

'Mi timas, ke homoj ne interesiĝos pri via laboro. Kiel vi scias, niaj malfacilaĵoj ĉi tie ne estas malmultaj. Sed vi devas kiel eble plej provi. Vi devus gajni la simpation de la maharaĝoj. Vi tutcerte renkontu la reprezentantojn de la Brita barata asocio. Vi ankaŭ renkontu la raĝon Kavaliro Pyarimohan Mukarji kaj la maharaĝon Tagore. Ambaŭ estas liberpensaj kaj faras sufiĉe da publika laboro.'

Mi renkontis tiujn ĉi sinjorojn, sed sen sukceso. Ili ambaŭ tute ne entuziasmiĝis, kaj diris, ke ne estas facile organizi publikan kunvenon en Kolkato. Se io ajn eblas, ĉio dependos de Surendranath Banerji.

Mi vidis, ke mia tasko iĝas pli kaj pli malfacila. Mi vizitis la oficejon de la tagĵurnalo Amrit Bazar Patrika. La sinjoro kiun mi renkontis tie supozis, ke mi estas ia vaganto. La tagĵurnalo The Bangabasi kondutis eĉ pli malbone. La redaktoro atendigis min unu horon. Li havis multajn vizitantojn, sed eĉ ne ĵetis rigardon al mi, eĉ kiam li fintraktis ĉiujn aliajn. Kiam mi heziteme alparolis lin post la longa atendo, li diris: 'Ĉu vi ne vidas, ke jam plenplenas nia telero? Senfine venas vizitantoj kiel vi. Vi eble foriru. Mi ne emas aŭskulti vin.' Por unu momento mi estis ofendita, sed rapide komprenis lian vidpunkton. Mi jam aŭdis pri la famo de la The Bangabasi. Mi povis vidi, ke estis konstanta rivereto da vizitantoj tie. Kaj ili ĉiuj konis lin. Al lia ĵurnalo ne mankis temoj, kaj Sudafriko estis apenaŭ konata tiam.

Kiom ajn la plendo estas laŭ la suferanto, li estas nur unu el la multaj homoj kiuj invadas la oficejon de la redaktoro, ĉiu kun sia propra plendo. Kiel ilin trakti? Plue, la plendanto kredas, ke la redaktoro estas ĉiopova. Nur la redaktoro scias, ke lia potenco povas apenaŭ transiri la sojlon de la oficejo. Sed mi ne estis malkuraĝigita. Mi daŭre vizitis la redaktorojn de la aliaj ĵurnaloj. Kiel kutime, mi renkontis ankaŭ la anglo-hindajn redaktorojn. The Statesman kaj The Englishman konstatis la gravecon de la demando. Mi donis al ili longajn intervjuojn kiujn ili plenforme eldonis.

S-ro Saunders, la redaktoro de The Englishman plene akceptis min. Li disponigis siajn oficejon kaj tagĵurnalon. Li eĉ permesis al mi la liberecon fari iajn ajn ŝanĝojn en la ĉefartikolo kiun li verkis pri la situacio, la presprovaĵo de kiu li sendis al mi. Ne estis troigo diri, ke amikeco kreskis inter ni. Li promesis fari ĉian helpon kion li povas fari, plenumis pefekte tiun promeson, kaj korespondadis kun mi ĝis la tempo kiam li serioze malsaniĝis.

Dum mia tuta vivo mi havis la privilegion de multaj tiaj amikecoj, kiuj ekiĝis tute neatendite. Tio kio plaĉis al s-ro Saunders pri mi estis la tuta malesto de troigo kaj mia dediĉo al la vero. Li faris detalan kontraŭekzamenon antaŭ ol li eksimpatiis kun mia afero. Li vidis, ke tute volonte mi metis antaŭ li senpartian argumenton pri la afero, ankaŭ tiun de la blankuloj en Sudafriko.

Mia sperto montras al mi, ke ni gajnas la justecon plej rapide kiam ni estas justaj al la alia partio.

La neatendita helpo de s-ro Saunders kuraĝigis min pensi, ke post ĉio mi eble sukcesos fari kunvenon en Kolkato. Sed venis jena telegramo de Durbano: 'Parlamento malfermiĝos januare. Revenu baldaŭ.'

Mi do verkis leteron al la tagĵurnaloj en kiu mi klarigis kial mi bezonas tiom abrupte lasi Kolkaton, kaj ekiris al Mumbajo. Antaŭ ol ekiri, mi telegramis al la mumbaja agento de la firmao Dada Abdulla, ke ili aranĝu lokon por mi en la unua ŝipo kiu iros al Sudafriko. Dada Abdulla ĵus aĉetis la vaporŝipon Courland kaj insistis, ke ni vojaĝu sur ĝi, proponante preni min kaj la familion senpage. Mi dankeme akceptis lian proponon, kaj je la komenco de decembro, ekvojaĝis al Sudafriko je la dua fojo, nun kun mia edzino kaj du filoj, kaj la sola filo de mia vidviniĝinta fratino.

Alia vaporŝipo Naderi ankaŭ ekvojaĝis al Durbano je la sama tempo. La firmao Dada Abdulla estis ĝia agento. Sume la du ŝipoj eble havis 800 pasaĝerojn, ĉirkaŭ duono el kiuj celis Transvalon.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo