La ŝipoj do endokiĝis kaj la pasaĝeroj elŝipiĝis. Sed s-ro Escombe informis la kapitanon, ke ĉar la blankuloj estis ege koleraj kontraŭ mi, mia vivo estis en danĝero, kaj estas konsilinde, ke mia familio kaj mi elŝipiĝu nur dum la vesperiĝo, kiam la havena estro s-ro Tatum eskortos nin hejmen. La kapitano komunikis tiun mesaĝon al mi, kaj mi konsentis agi laŭe. Sed apenaŭ duonhoron poste, s-ro Laughton venis al la kapitano. Li diris: 'Mi volas preni s-ron Gandhi kun mi, se li ne kontraŭos. Kiel jura konsilanto de la agento mi opinias, ke ne estas devige sekvi la mesaĝon kiun vi ricevis de s-ro Escombe.' Post tio li venis al mi kaj diris ion tian: 'Se vi ne timas, mi sugestas, ke s-ino Gandhi kaj la infanoj veturu al la hejmo de s-ro Rustomji, dum vi kaj mi sekvos ilin piede. Al mi tute ne plaĉas la ideo, ke vi eniru la urbon kiel ŝtelisto en la nokto. Mi ne kredas, ke estas danĝero, ke iu ataku vin. Ĉio kvietiĝis nun. La blankuloj ĉiuj disiĝis. Ĉiaokaze mi estas konvinkita, ke vi ne eniru la urbon ŝtele.' Mi tuj konsentis. La edzino kaj infanoj veturis sekure al la hejmo de s-ro Rustomji. Kun la permeso de la kapitano, mi elŝipiĝis kun s-ro Laughton. La hejmo de s-ro Rustomji estis ĉirkaŭ du mejloj de la doko.
Tuj kiam ni surteriĝis, kelkaj junuloj rekonis min kaj kriis, 'Gandhi, Gandhi'. Kelkaj homoj kuris al ni kaj ekkriis kun la aliaj. S-ro Laughton timis, ke pligrandiĝos la homamaso kaj vokis rikiŝon. Al mi neniam plaĉis la ideo sidi en rikiŝo. Tiu estus mia unua sperto. Sed la junuloj ne permesis min eniri ĝin. Ili timigis la rikiŝo-ŝoforon tiom, ke li forkuris. Dum ni piediris, la amaso daŭre kreskis kaj iĝis tute neeble iri antaŭen. Ili unue kaptis s-ron Laughton kaj apartigis nin. Poste ili ĵetis ŝtonojn kaj putrajn ovojn. Iu ekprenis mian turbanon, kaj tiam komenciĝis la piedbatoj. Mi svenis kaj kaptis la barilojn de iu domo kaj staris tie momente. Sed ne eblis. Ili venis al mi pugnobatante. La edzino de la policestro, kiu konis min, estis preterpasanta. Tiu kuraĝa sinjorino venis, malfaldis sian sunombrelon, kvankam tiam ne estis sunbrilo, kaj stariĝis inter la amaso kaj mi. La kolerego de la amaso malpli varmiĝis. Nun estas malfacile ataki min krom batante ankaŭ s-inon Alexander.
Intertempe, barata junulo kiu vidis la aferon kuris al la policejo. La policestro s-ro Alexander sendis taĉmenton por eskorti min sekure al mia celo. Ili alvenis ĝustatempe. La policejo estis survoje. Kiam ni atingis ĝin, la estro petis min rifuĝi en ĝi, sed mi dankeme rifuzis la proponon. 'Ili certe kvietiĝos kiam ili vidos sian eraron,' mi diris. 'Mi fidas je ilia senco de justeco.' Eskortite de la policanoj, mi atingis la hejmon de s-ro Rustomji sen pliaj problemoj. Mi havis kontuzojn ĉie, sed neniun skrapvundon krom en unu loko. D-ro Dadi Barjor, la kuracisto de la ŝipo, estis tie kaj faris ĉion eblan.
Estis kvieta ene, sed ekstere, la blankuloj ĉirkaŭis la domon. Noktiĝis kaj la amaso kriegis, 'Ni devas havi Gandhi.' La policestro jam estis tie provante bridi ilin ne per minacoj sed per humuro. Li tamen maltrankviliĝis. Li sendis al mi mesaĝon: 'Se vi volas savi la domon de via amiko kaj liajn posedaĵojn, kaj ankaŭ vian familion, vi devas eskapi de la domo, maskvestite, laŭ mia sugesto.'
Tiel, dum la sama tago mi alfrontis du kontraŭdirajn situaciojn. Kiam la vivdanĝero estis ne pli ol imaga, s-ro Laughton konsilis al mi iri malkaŝe. Mi akceptis la konsilon. Kiam la danĝero estis tute reala, alia amiko donis al mi malan konsilon, kaj mi akceptis ankaŭ tion. Kiu povas diri ĉu mi faris tion ĉar mi vidis, ke mia vivo estas en danĝero, aŭ ĉar mi ne volis endanĝerigi la vivon kaj posedaĵojn de mia amiko, aŭ la vivojn de mia edzino kaj infanoj? Kiu povas diri certe, ke mi pravis en ambaŭ kazoj kiam mi alfrontis la amason dum la unua afero kuraĝe, kiel oni diris, kaj kiam mi eskapis de ĝi maskvestite?
Estas senutile juĝi pri la ĝusteco aŭ malĝusteco de aferoj kiuj jam okazis. Estas utile kompreni ilin kaj, se eble, lerni lecionon de ili por la estonteco. Estas malfacile diri kun certeco kiel difinita homo agus en difinitaj cirkonstancoj. Ni ankaŭ povas vidi, ke juĝi homon laŭ siaj eksteraj agoj estas ne pli ol dubinda konkludo, ĉar mankas al ni sufiĉe da datumaro.
Ĉiukaze, pro la preparoj de la eskapo, mi forgesis pri miaj vundoj. Kiel sugestis la policestro, mi surmetis la uniformon de barata policano, kaj metis sur la kapo pladon kaj volvis ĉirkaŭ ĝi tamilstilan kaptukon por ke ĝi aspektu kiel kasko. Du detektivoj akompanis min, unu maskvestita kiel barata komercisto, kun la vizaĝo pentrita por aspekti baratano. Mi forgesas la maskvestaĵon de la alia. Ni atingis najbaran vendejon per flanka strato, kaj piedirante inter jutsakoj, ni eskapis tra la pordego de la vendejo kaj moviĝante tra la amaso atingis kaleŝon kiu atendis nin ĉe la stratfino. En tiu ĉi ni veturis al la sama policejo en kiu s-ro Alexander antaŭnelonge proponis rifuĝon al mi, kaj mi dankis lin kaj la detektivojn.
Dum mi estis tiel eskapanta, s-ro Alexander amuzigis la amason per jena kanto:
Kaptu Gandhi, kaptu Gandhi
Kaj de malus' lin pendumi
Kiam oni informis lin pri mia sekura alveno en la policejon, li sciigis tion al la amaso. 'Nu, via viktimo jam eskapis tra najbara vendejo. Vi eble nun iru hejmen.' Kelkaj koleris, aliaj ridis, kelkaj rifuzis kredi lin.
'Nu, bone,' diris la policestro, 'se vi ne kredas min, nomumu unu du reprezentantojn, kiujn mi pretas preni en la domon. Se ili sukcesas eltrovi Gandhi, mi volonte donos lin al vi. Sed se ili malsukcesas, vi devas disiĝi. Mi certas, ke vi ne havas la intencon detrui la domon de s-ro Rustomji aŭ ataki la edzinon kaj infanojn de s-ro Gandhi.'
La amaso sendis siajn reprezentantojn por traserĉi la domon. Ili baldaŭ revenis sen sukceso, kaj finfine la amaso disiĝis, plejparto el ili admiranta la taktoplenan traktadon de la situacio far de la policestro, kaj kelkaj ankoraŭ koleraj.
La bedaŭrata s-ro Chamberlain, kiu tiam estis la Ŝtat-Sekretario por la Kolonioj, telegramis al la natala registaro instrukciante ĝin procesi kontraŭ miaj atakintoj. S-ro Escombe vokis min, kaj esprimis sian bedaŭron pri la vundoj kiujn mi suferis, kaj diris: 'Kredu min, mi ne povas feliĉi pri eĉ la plej malgranda vundo kiun vi suferis. Vi havis la rajton sekvi la konsilon de s-ro Laughton kaj alfronti la amason, sed mi certas, ke se vi konsiderintus mian sugeston favore, tiuj ĉi malĝojaj okazaĵoj ne estus okazintaj. Se vi povas identigi la atakintojn, mi pretas aresti ilin kaj procesi kontraŭ ili. Ankaŭ s-ro Chamberlain deziras, ke mi tion faru.'
Al tio mi respondis jene:
Mi ne volas procesi kontraŭ iun ajn. Eblas, ke mi sukcesus identigi unu du el ili, sed kiel mi profitus je ilia puno? Krome, mi ne kulpigas la atakintojn. Oni informis ilin, ke mi faris troigajn asertojn en Barato pri la blankuloj en Natalo, kaj kalumniis ilin. Se ili kredis tiujn ĉi raportojn, ne surprize, ke ili estis koleregaj. La gvidantoj kaj, se vi permesas al mi diri, vi kulpas. Vi povis gvidi la popolojn ĝustamaniere, sed ankaŭ vi kredis Reuter kaj supozis, ke mi faris la troigon. Mi volas neniun punita. Mi certas, ke kiam la vero estos konata, ili bedaŭros sian konduton.
'Ĉu vi bonvole surpaperigos ĉion ĉi?' diris s-ro Escombe. 'Ĉar mi devos telegrami al s-ro Chamberlain pri la afero. Mi ne volas, ke vi decidu haste. Se vi volas konsulti s-ron Laughton aŭ viajn aliajn amikojn, bonvolu fari tion antaŭ ol diri vian finan decidon. Sed mi konfesu, tamen, ke se vi ne procesos kontraŭ viaj atakintoj, tio multe helpus min restarigi pacon, krom kreskigi vian propran reputacion.'
'Dankon,' mi diris. 'Mi ne bezonas konsulti iun ajn. Mi jam decidis pri la afero antaŭ ol mi vizitis vin. Mi konvinkiĝis, ke mi ne procesu kontraŭ la atakintoj, kaj mi estas jam ĉi-momente preta skribi mian decidon.'
Kaj mi donis skribe al li la decidon.