Mi ankoraŭ estis en la policejo kiam post unu-du tagoj mi iris renkonti s-ron Escombe. Du policanoj akompanis min, sed jam ne plu necesis tia antaŭzorgo.
La tago kiam ni elŝipiĝis, t. e. tuj post kiam oni malhisis la flavan flagon, reprezentanto de la tagĵurnalo The Natal Advertiser venis por intervjui min. Li faris multajn demandojn, kaj responde mi sukcesis refuti ĉiun akuzon kiun oni ĵetis al mi. Danke al Kavaliro Pherozeshah Mehta, mi faris nur skribitajn paroladojn en Barato, kaj mi havis kopiojn de ili ĉiuj, kaj ankaŭ de miaj aliaj verkoj. Mi donis al la intervjuinto ĉiujn dokumentojn, kaj montris al li, ke en Barato mi diris nenion kion mi ne jam diris en Sudafriko en pli forta lingvaĵo. Mi ankaŭ montris al li, ke mi tute ne venigis la pasaĝerojn de la ŝipoj Courland kaj Naderi al Sud-Afriko. Multaj el ili estis jam malnovaj loĝantoj, kaj plejmulte el ili tute ne celis resti en Natalo; ili volis iri al Transvalo. Tiutempe Transvalo estis pli alloga ol Natalo por tiuj kiuj venis por gajni monon, kaj tial la plejmulto de baratanoj preferis iri tien.
Tiu ĉi intervjuo kaj mia rifuzo procesi la atakintojn vekis tiom grandan impreson, ke la eŭropanoj de Durbano hontis pri sia konduto. La gazetaro deklaris min senkulpa kaj kondamnis la amason. Tiel tiu linĉado finfine estis beno por mi, tiel estas, por la afero. Ĝi pligrandigis la prestiĝon de la barata komunumo en Sud-Afriko kaj igis mian laboron pli simpla.
Post tri aŭ kvar tagoj mi iris al mia hejmo, kaj baldaŭ rekomencis mian rutinan laboron. Tiu ĉi afero ankaŭ pligrandigis mian profesian klientaron.
Sed se ĝi plialtigis la prestiĝon de la komunumo, ĝi ankaŭ pliintensigis la antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi. Kiam iĝis klare, ke eĉ baratano povas kuraĝe rezisti atakon, oni konsideris lin danĝera. Oni enkondukis du leĝoproponojn en la natala asembleo. Unu el ili celis malbone efiki baratajn komercistojn, kaj la alia volis trudi pli striktan kriterion pri barata enmigrado. Bonŝance la batalo por la voĉdonrajto rezultigis decidon kiu diris, ke oni ne rajtus havi leĝon kontraŭ nur la baratanoj. Alivorte la juro ne diskriminaciu surbaze de raso aŭ koloro. La enhavo de la supre-menciitaj leĝoproponoj aplikiĝis al ĉiuj, sed ilia celo sendube estis trudi pluajn malhelpojn sur la barataj loĝantoj de Natalo.
La leĝproponoj konsiderinde pligrandigis mian publikan laboron kaj igis la komunumon pli vigla ol antaŭe pri sia devosento. La dokumentoj estis tradukitaj en baratajn lingvojn kaj plene klarigitaj, por ke komprenu la komunumo ĝiajn subtilajn implicojn. Ni apelaciis al la Kolonia Sekretario, sed li rifuzis interveni kaj la leĝoproponoj iĝis leĝoj.
La plejmulto de mia tempo nun iris al publika laboro. S-ro Mansukhlal Naazar kiu, kiel mi diris, estis jam en Durbano, ekloĝis ĉe mi, kaj ĉar li donis sian tempon al publika laboro, tio iom malŝarĝigis mian laboron.
Dum mia foresto, Sheth Adamji Miyakhan plenumis sian devon tre bone. Li pligrandigis la membronombrojn kaj aldonis ĉirkaŭ mil pundojn al la kaso de la Barata Kongreso en Natalo. Mi decidis uzi la vigliĝon post la leĝoproponoj kaj pro la agitado kontraŭ la pasaĝeroj, kaj varbis por pli da membroj kaj mono (kiu nun estas sume kvin mil pundoj). Mia deziro estis sekurigi por la Kongreso konstantan fonduson, por ke ĝi akiru posedaĵon propran kaj financu sian laboron per la interezo de tiu posedaĵo. Tiu ĉi estis mia unua sperto administri publikan institucion. Mi metis mian proponon antaŭ la kunlaborantoj, kaj ili bonvenigis ĝin. Ni aĉetis la posedaĵon kaj luigis ĝin, kaj la interezo sufiĉis por la aktualaj elspezoj de la Kongreso. La posedaĵon administris forta aro da kuratoroj. La posedaĵo ankoraŭ troviĝas tie hodiaŭ, sed iĝis fonto de multe da interna kverelado, kun la rezulto, ke la interezo de la posedaĵo nun akumuliĝas en la kortumo.
Tiu ĉi malĝoja afero okazis post mia foriro de Sud-Afriko, sed mia ideo havi konstantan fonduson por publikaj institucioj multe ŝanĝiĝis jam sufiĉe antaŭ ekestis tiu kverelo. Kaj nun post multe da sperto kun pluraj publikaj institucioj kiujn mi administris, estas mia firma konvinko, ke ne estas bone funkciigi publikajn instituciojn per porĉiama fonduso. Konstanta fonduso portas en si mem la semon de morala falo de la institucio. Publika institucio signifas institucion kiu funkcias dank' al la aprobo, kaj per la mono, de la publiko. Kiam tiu institucio ĉesas havi la publikan subtenon, ĝi ne plu rajtas ekzisti. Institucioj kiuj ekzistas per publika mono ofte ignoras la publikan opinion, kaj ofte faras agojn kontraŭ ĝi. En nia lando ni spertas ĝin ĉiupaŝe. Kelkaj el niaj tiel nomataj religiaj kuratorecoj jam ne plu donas kontresumojn, kaj ofte respondecas por agoj kontraŭ la publiko. La kuratoroj iĝis posedantoj kaj estas respondecaj al neniu. Mi havas neniun dubon, ke la idealo estas, ke publikaj institucioj vivu, kiel la naturo, de tago al tago. La institucio kiu malsukcesas gajni la subtenon de la publiko ne plu rajtas ekzisti. La kotizoj kiujn jare ricevas institucio estas testo de ĝia populareco kaj de la honesteco de ĝiaj administrantoj; kaj mi opinias, ke ĉiu institucio devas submetiĝi al tiu testo. Sed neniu miskomprenu min. Miaj rimarkoj ne aplikiĝas al tiuj instancoj kiuj ne povas, pro sia naturo, funkcii sen porĉiamaj konstruaĵoj. Mi volas diri, ke oni faru la aktualajn elspezojn el la kotizoj voluntule ricevitaj dum tiu jaro.
Tiuj ĉi opinioj estis konfirmitaj dum la tempo de la satjagraho en Sud-Afriko. Tiu belega kampanjo kiu daŭris pli ol ses jarojn okazis sen porĉiama mono, kvankam centmiloj da rupioj necesis por ĝi. Mi povas memori tagojn kiam mi ne sciis kion fari se la mono ne venos la postan tagon. Sed mi ne anticipu venontajn okazaĵojn. La leganto trovos la supre-meniciitan opinion tute pravigita en la venonta rakonto.