5. Edukado de la infanoj

Kiam mi alvenis en Durbano en januaro 1897, mi havis kun mi tri infanojn, la 10-jaran filon de mia fratino, kaj miajn du filojn, naŭ kaj kvin jarajn. Kie mi eduku ilin?

Mi povis sendi ilin al la lernejoj por eŭropaj infanoj, sed nur kiel favoro kaj escepto. Neniuj aliaj infanoj estis permesitaj viziti ilin. Por la barataj infanoj estis lernejoj starigitaj de la kristanaj misioj, sed mi ne pretis sendi miajn infanojn tie, ĉar mi ne ŝatis la edukadon en tiuj lernejoj. Unue, la instrulingvo estus nur la angla, aŭ eble fuŝa tamila aŭ la hindia. Ankaŭ tion ĉi oni povus aranĝi nur malfacile. Mi tute ne kapablus toleri tion ĉi kaj aliajn malfacilaĵojn. Dume, mi mem provis instrui ilin. Sed tio estis sufiĉe neregula, kaj mi ne povis trovi konvenan guĝaratan instruiston.

Mi ĉagreniĝis. Mi reklamis por angla instruisto kiu devas instrui sub mia gvido. Tiu ĉi instruisto donu al ili iom da kutima instruado, kaj mi faru la ceteron kiom ajn neregule. Mi do dungis britan guvernistinon kontraŭ sep pundoj ĉiumonate. Tio daŭris iom da tempo, sed mi ne kontentiĝis. La knaboj akiris iom da scio de la guĝarata pro miaj konversacioj kun ili, kiuj estis strikte en la gepatra lingvo. Mi tute ne volis sendi ilin al Barato, ĉar mi opiniis eĉ tiam, ke oni ne apartigu junajn infanojn de la gepatroj. La edukado kiuj infanoj nature ricevas en bonordigita familio estas neeble en student-loĝejoj. Tial la infanoj restis kun mi. Mi ja sendis mian nevon kaj la plej aĝan filon al rezidaj lernejoj en Barato por kelkaj monatoj, sed mi baldaŭ devis revoki ilin. Poste, la plej aĝa filo, kiel plenaĝulo, foriris kaj iris al Barato por eniri altlernejon en Ahmedabado. Mia impreso estas, ke la nevo kontentiĝis kun tio kion mi povis doni al li. Bedaŭrinde, li mortis jam dum sia junaĝo post mallonga malsano. La aliaj tri filoj neniam vizitis lernejon, kvankam ili ricevis iom da regula lerneja sperto en improvizita lernejo kiun mi starigis por la infanoj de satjagrahaj gepatroj en Sudafriko.

Tiuj ĉi eksperimentoj ĉiuj estis nesufiĉaj. Mi ne povis dediĉi al la infanoj la tempon kiun mi volis fari. Mia neeblo doni al ili sufiĉe da atento, kaj aliaj neeviteblaj kialoj, malhelpis min doni al ili la formalan edukadon kion mi deziris. Kaj ĉiuj miaj filoj plendis pri tio. Kiam ajn ili renkontis magistron aŭ bakalaŭron, aŭ eĉ abiturienton, ili sentis la mankon de lerneja edukado.

Mi tamen opinias, ke se mi insistis, ke ili iel edukiĝu en lernejoj, ili ne profitus de la trejnado kiun oni ricevas en la lernejo de la vivosperto aŭ de la konstanta kontakto kun la gepatroj. Mi neniam sentus min libera, kiel mi hodiaŭ estas, de la maltrankvilo pri ili. La artefarita edukado kiun ili povis ricevi en Britujo aŭ Sudafriko, forŝirite de mi, neniam povus instrui al ili la simplecon kaj spiriton de servo kiun ili hodiaŭ montras en siaj vivoj. Male, iliaj artefaritaj vivmanieroj povus esti serioza malhelpo en mia publika laboro. Tial, kvankam mi ne povis doni al ili formalan edukadon ĝis aŭ ilia deziro aŭ la mia, retrorigardante tiujn pasintajn jarojn, mi ne tute certas, ke mi ne faris mian devon al ili ĝis mia plena kapablo. Nek mi pentas, ke mi ne sendis ilin al la lernejoj. Mi ĉiam sentis, ke la nedezirindaj trajtoj kiujn mi hodiaŭ vidas en mia plejaĝa filo estas eĥo de mia propra nedisciplina kaj nemuldita frua vivo. Mi konsideras tiun tempon periodo de mia duonbakita scio. Tio koincidis kun la plej impresiĝemaj jaroj de la plejaĝa filo, kaj nature li rifuzas taksi ĝin kiel la tempo de mia nesperto. Male, li opiniis, ke tio ĉi estis la plej hela periodo de sia vivo, kaj la ŝanĝoj postaj estis misnomitaj la klereco. Kaj mi tute lin komprenas. Kial li ne pensus, ke miaj fruaj jaroj estis la periodo de la vekiĝo, kaj la postaj jaroj de radikaj ŝanĝoj, jaroj de sintrompo kaj egoismo? Ofte mi alfrontis tiajn ĉi demandojn de amikoj: kio difektiĝus se mi donus al miaj knaboj formalan edukon? Ĉu mi rajtis kripligi ilin? Kial mi malhelpis al ili gajni dipolomojn kaj elekti proprajn karierojn?

Mi opinias, ke ne estas utile debati tiujn ĉi demandojn. Mi jam renkontis multajn studentojn. Mi mem provis, aŭ pere de aliaj, provis trudi miajn edukajn 'teoriojn' sur aliajn infanojn kaj vidis la rezultojn. Laŭ mia scio estas multaj junuloj kiuj estas la samtempuloj de miaj filoj. Mi ne taksas, ke ili estas pli bonaj ol miaj filoj, aŭ ke la filoj havas multon por lerni de ili.

Sed la fina rezulto de miaj eksperimentoj estas en la utero de la estonteco. Mia celo diskuti la temon ĉi tie estas, ke studento de la historio de civilizacio havu ian komparon pri la diferenco inter disciplina hejma edukado kaj lerneja edukado, kaj ankaŭ komprenu la efikon sur infanoj pro ŝanĝoj en siaj vivoj enkondukitaj de la gepatroj. La celo de tiu ĉi ĉapitro estas ankaŭ montri la gradon ĝis adoranto de la vero estis pelita pro siaj eksperimentoj kun la vero, kaj ankaŭ montri al la adoranto de la libereco kiom da oferoj postulas tiu severa diino. Se mi estis sen memrespekto kaj kontentigus min per la edukado kiun ne kapablus akiri aliaj infanoj, mi senigus ilin de lecionoj pri la libereco kaj memrespekto kiujn mi donis al ili, kaj kiujn ili ne gajnus per formala edukado. Kaj se temas pri elekto inter la libereco kaj la formala edukado, kiu ne konsentus, ke oni preferu milfoje la unuan ol la duan?

Multe pli bone estas resti nealfabeto kaj rompadi ŝtonojn por gajni la liberecon, ol submeti sin al formala edukado kun la katenoj de la sklaveco. Tiuj junuloj kiujn mi alvokis en 1920 el tiuj citadeloj de la sklaveco -- la lernejoj kaj kolegioj -- eble nun pli bone povos spuri mian konsilon al ĝia fonto.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo