6. La servospirito

Mia profesia vivo progresis sufiĉe bone, sed mi tute ne kontentiĝis. Konstante agitis min la ideoj de plisimpligo de mia vivo, kaj konkretaj servoj de miaj kunuloj. Venis al mi leprulo. Mi ne povis forigi lin sen manĝigi lin. Mi do proponis al li ejon, pansis liajn vundojn kaj prizorgis lin. Sed ne eblis daŭrigi tion senfine. Mi ne havis la rimedojn, al mi mankis la volo meti lin kun mi. Mi do sendis lin al registara hospitalo por kontrakt-laboristoj.

Sed mi ankoraŭ ne trankviliĝis. Mi deziris fari ian homservan laboron longdaŭran. D-ro Booth estris la mision Sankta Aidan. Li estis bonkorulo kaj kuracis siajn pacientojn senpage. Danke al la neprofitaj fondaĵoj de Parsi Rustomji, eblis starigi malgrandan senpagan hospitalon sub la gvido de d-ro Booth. Min forte allogis la ideo servi kiel flegisto en tiu ĉi hospitalo. La laboro disdoni medikamentojn prenis de unu ĝis du horoj ĉiutage. Mi decidis trovi la tempon de mia oficeja laboro por labori kiel apotekisto en la hospitalo. Mia profesia laboro estis plejparte oficeja, prepari vendkontraktojn, kaj arbitracii kverelojn. Mi kompreneble havis kelkajn procesojn en la kortumo, sed ili estis nepolemikaj, kaj s-ro Khan, kiu sekvis min al Sudafriko, kaj tiam loĝis kun mi, faris la laboron se mi estis forestanta. Mi do trovis la tempon servi en la malgranda hospitalo. Tio signifis du horojn ĉiumatene, inkluzive la tempon iri kaj veni. Tiu ĉi laboro iom trankviligis min. Mi demandis al la pacientoj pri la malsano, sciigis la faktojn al la kuracisto, kaj disdonis la medikamentojn. Pro tio mi intime ekkonis la suferantajn baratanojn, plej multaj el kiuj estis tamilaj, teluguaj aŭ nordbarataj kontrakt-laboristoj.

Tiu sperto estis utila dum la Bura Milito kiam mi proponis min por flegi malsanajn kaj vunditajn soldatojn.

La vartado de infanoj ĉiam okupis min. Du el miaj filoj naskiĝis en Sudafriko, kaj mia servo en la hospitalo estis utila por solvi demandojn pri ilia vartado. Mia sendependa spirito ĉiam estis testo. La edzino kaj mi decidis havi la plej bonan medicinan helpon dum la akuŝo. Sed se la kuracisto kaj la akuŝistino malaperus je ĝusta momento, kion mi faru? La akuŝistino devus esti baratanino. Kaj oni povas imagi la malfacilaĵon akiri trejnitan baratan akuŝistinon en Sudafriko, pro la sama malfacilaĵo en Barato. Mi do studis pri la necesaj aferoj por sendanĝera akuŝo. Mi legis la libron de d-ro Tribhuvandas, Konsilo al patrino kaj vartis miajn du filojn laŭ la instrukcioj donitaj de la libro, instrukcioj kiujn mi ie kaj tie ŝanĝis laŭ mia propra sperto. Ni ja dungis akuŝistinon -- sed ne por pli ol du monatoj ĉiufoje -- ĉefe por helpi la edzinon. La bebojn mi mem prizorgis.

La naskiĝo de la lasta infano testis min severe. La akuŝo subite ekis. Ne tuj disponeblis kuracisto, kaj iom da tempo estis perdita por venigi la akuŝistinon. Eĉ se ŝi estintus tie, ŝi ne povintus helpi en la akuŝo. Mi devis prizorgi la sendanĝeran akuŝon de la bebo. Mia zorga studado pri tiu fako en la libro de d-ro Tribhuvandas estis nekalkuleble helpa. Mi ne nervoziĝis.

Mi konvinkiĝas, ke por bona vartado de infanoj, la gepatroj devas havi ĝeneralan scion pri la prizorgado de beboj. Ĉe ĉiu paŝo mi vidis la avantaĝojn de mia zorga studado de tiu fako. Miaj infanoj ne ĝuus tian bonan sanon kian ili hodiaŭ havas, se mi ne studis la fakon kaj aplikis la scion. Ni kvazaŭ superstiĉe kredas, ke la infano ne lernas multon dum la unuaj kvin jaroj de sia vivo. Male, la fakto estas, ke la infano neniam lernas poste tion kion ĝi lernas dum la unuaj kvin jaroj. La edukado de infano komenciĝas jam de la koncipo. La fizikaj kaj mensaj statoj de la gepatroj dum la momento de la koncipo estas reproduktitaj en la bebo. Dum la gravediĝo, ĝin daŭre influas la patrinaj mensostato, deziro kaj emocio, kaj ankaŭ ŝia vivmaniero. Post la naskiĝo, la infano imitas la gepatrojn, kaj dum sufiĉe da jaroj tute dependas de ili por sia kresko.

Paro kiu konstatas tiujn ĉi aferojn neniam sekskuniĝus nur por plenumi sian volupton, sed nur se ili deziras infanon. Mi opinias, ke estas absoluta nescio kredi, ke la seksa ago estas sendependa funkcio, necesa kiel la manĝado kaj dormado. La mondo dependas por sia ekzisto de la ago de generado, kaj ĉar la mondo estas la ludejo de la Dio, kaj spegulo de Lia gloro, la ago de generado devas esti reguligita por la ordigita kresko de la mondo. Tiu kiu konscias pri tio bridos sian amoravidon, akiros la necesajn sciojn por la fizika, mensa kaj spirita bonfaro de siaj infanoj, kaj transdonos siajn sciojn al la posteuloj.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo