Ni nun estas en la stadio en tiu ĉi rakonto kiam mi serioze pensis fari la ĵuron pri la brahmaĉarjo. En mia edziĝvivo, mi jam kredis je la monogamia idealo, fideleco al la edzino estis parto de la amo por la vero. Sed nur en Sud-Afriko mi konstatis la gravecon observi brahmaĉarjon ankaŭ kun la edzino. Mi ne povas diri certe kiu cirkonstanco aŭ libro gvidis miajn pensojn tiudirekten, sed mi memoras, ke la ĉefa faktoro estis la influo de Rajĉandbhai, pri kiu mi jam skribis. Mi daŭre memoras konversacion kiun mi havis kun li. Iufoje mi laŭdegis al li la sindediĉon de s-ino Gladstone al sia edzo. Mi legis ie, ke s-ino Gladstone insistis prepari la teon por s-ro Gladstone eĉ en la parlamento, kaj ke tiu ĉi iĝis regulo en la vivo de tiu ĉi fama paro, kies agojn gvidis la reguleco. Mi parolis pri tio al la poeto, kaj ankaŭ laŭdis geedzan amon. 'Kiun el tiuj du vi taksas pli alta,' demandis Rajĉandbhai, 'la edzinan amon de s-ino Gladstone por la edzo, aŭ ŝian sindediĉan servadon sendepende de ŝia rilato kun s-ro Gladstone? Supozu, ke ŝi estis lia fratino, aŭ dediĉita servistino, kaj prizorgis lin same, kion vi dirintus? Ĉu ne troviĝas tiaj dediĉaj fratinoj aŭ servistoj? Supozu, ke vi trovus la saman ameman dediĉon en vira servisto, ĉu vi ne estus same ĝoja, kiel en la kazo de s-ino Gladstone? Pripensu la aferon de la vidpunkto kiun mi sugestas.'
Rajĉandbhai mem estis edziĝinta. Mi havas la impreson, ke tiumomente liaj vortoj agacis min, sed ili forte kaptis min. La dediĉo de servisto estas, mi opiniis, miloble pli laŭdinda ol la dediĉo de edzino al sia edzo. Estas nenio surpriza en la dediĉo de la edzino al la edzo, ĉar estas nedisigebla ligo inter ili. La dediĉo estas tute natura. Sed oni bezonas apartan penon kultivi egalan dediĉon inter majstro kaj servisto. Mi konsentis kun la vidpunkto de la poeto.
Kio pri miaj rilatoj kun la edzino, mi demandis al mi. Ĉu mia fideleco kuŝis en la fakto igi la edzinon la ilo de mia amoravido? Dum mi restis sklavo de la amoravido, mia fideleco valoris nenion. Mi devas klarigi ĉi tie, ke la edzino neniam estis la tentantino. Estis do tute facile fari la ĵuron pri la brahmaĉarjo, se nur mi volis ĝin. Mia malforta volo aŭ amoravideco estis la barilo.
Eĉ post kiam mi konsciis pri la afero, dufoje mi malsukcesis. Mi malsukcesis ĉar la motivo tute ne estis alta. Mia ĉefa kialo estis ne havi pli da infanoj. Dum mia restado en Anglujo, mi legis ion pri la kontraŭkoncipiloj. Mi jam aludis al la propagando de d-ro Allinson pri la koncipoprevento en la ĉapitro pri la vegetarismo. Ĝi ja havis iom da efiko sur mi, sed la oponaj opinioj de s-ro Hills, lia rekomendo pri enaj klopodoj anstataŭ eksteraj iloj, unuvorte pri la memregado, havis multe pli da efiko sur mi, kaj ilin mi akceptis. Konstatante, ke mi ne volis pli da infanoj, mi strebis al memregado. Troviĝis senfinaj malfacilaĵoj en la tasko. Ni ekdormis en apartaj litoj. Mi decidis enlitiĝi nur post kiam la taga laboro lasis min tute lacega. Ĉiuj tiuj klopodoj ne ŝajnis efiki, sed kiam mi nun rigardas tiujn jarojn, mi opinias, ke la fina decido okazis pro la akumiliĝo de tiuj nesukcesaj strebadoj.
Nur en 1906 eblis la fina decido. Ankoraŭ ne komenciĝis la satjagraho. Mi havis nenian ideon pri ĝia alveno. Mi estis praktikanta en Johanesburgo dum la tempo de la Zulua 'Ribelado' en Natalo, kiu okazis post la Bura Milito. Mi opiniis, ke mi devas tiuokaze proponi miajn servojn al la natala registaro. Oni akceptis la proponon, kiel ni vidos en alia ĉapitro. Sed la laboro forte pensigis min pri mia memregado, kaj kiel estis mia kutimo, mi diskutis la temon kun miaj kunlaborantoj. Mi konvinkiĝis, ke la naskiĝo kaj posta vartado de infanoj ne kongruas kun la publika servo. Mi devis elradikigi la familion en Johanesburgo por servi dum la 'Ribelado'. Dum la unua monato post mia propono servi, mi devis lasi la domon kiun mi tiom zorge meblis. Mi kondukis la edzinon kaj infanojn al Phoenix kaj gvidis la baratan ambulancan korpuson ligita al la natala armeo. Dum la malfacilaj marŝoj kiujn ni devis fari, al mi venis la ideo, ke se mi volas dediĉi min al tiu servo de la komunumo, mi devas forlasi la deziron por infanoj kaj riĉeco kaj vivi la vivon de vanaprastha -- de tiu kiu forlasis la zorgojn de domhavanto.
La 'Ribelado' ne okupis min por pli ol ses semajnoj, sed tiu ĉi mallonga periodo iĝis tre grava epoko en mia vivo. Mi komprenis eĉ pli klare la gravecon de ĵuroj. Mi konstatis, ke ĵuro tute ne fermas la pordon de la vera libereco; ĝi ĝin malfermas. Ĝis nun, mi ne sukcesis ĉar mankis la volo, ĉar mi ne fidis je mi mem, ne fidis je la graco de la Dio, kaj miaj pensoj do ŝanceliĝis sur la maro de duboj. Mi konstatis, ke rifuzi fari ĵuron, homo estas tirita en tenton, kaj esti bindita per ĵuro estas kvazaŭ pasado de la voluptado al vera monogamia edziĝo. 'Mi kredas je la strebado, mi ne volas bindi min per ĵuroj', estas la pensmaniero de la malforteco kaj montras kaŝan deziron de tio kion oni evitu. Alie, kie troviĝas la malfacilo fari finan decidon? Mi ĵuras forkuri de la serpento kiu, mi scias, mordos min, mi ne simple faras klopodon forkuri de ĝi. Mi scias, ke nura klopodo povas signifi certan morton. Nura klopodo signifas nescion de la certa fakto, ke la serpento nepre mortigos min. Tial, la fakto, ke mi povas resti kontenta pro nura klopodo signifas, ke mi ankoraŭ ne klare konstatas la neceson de difinita agado. 'Sed supozu ke estontece ŝanĝiĝus niaj opinioj, kiel mi povas bindi min per ĵuro' -- tia ĉi dubo ofte malinstigas nin. Sed tiu dubo ankaŭ montras mankon de klara percepto, ke oni devas forrifuzi difinitan aĵon. Tial kantis Nishkulanand:
'Ne daŭras forrifuzo sen la malinklino.'
Se malaperas la deziro, ĵuro de forrifuzo estas la natura kaj neevitebla frukto.