Post plena diskuto kaj matura pripensado mi faris la ĵuron en 1906. Mi ankoraŭ ne dividis miajn pensojn kun la edzino, sed konsultis ŝin nur dum mi faris la ĵuron. Ŝi ne kontraŭis. Sed mi spertis grandan malfacilaĵon fari la finan decidon. Mi ne posedis la necesan forton. Kiel regi miajn pasiojn? Rezigni pri la seksuma rilato kun la edzino tiam aspektis stranga afero. Sed mi antaŭeniris kun fido je la apoga povo de la Dio.
Hodiaŭ, dudek jarojn poste, pensi pri tiu ĵuro donas al mi plezuron kaj miron. Jam de 1901 mi pli-malpli sukcese praktikis la memregadon. Sed la liberecon kaj ĝojon kiujn mi sentis post kiam mi faris la ĵuron, mi neniam spertis antaŭ 1906. Antaŭ la ĵuro, mi estis malferma al la tento. Nun la ĵuro estis forta ŝildo kontraŭ la tento. Ĉiutage pliklariĝis la grandaj eblecoj de la brahmaĉarjo. Mi faris la ĵuron en Phoenix. Tuj post kiam mi liberiĝis de la ambulanca laboro, mi iris al Phoenix, kaj de tie revenis al Johanesburgo. Post ĉirkaŭ unu monato de mia reveno ni ekkonstruis la bazon de la satjagraho. La brahmaĉarja ĵuro kvazaŭ preparis min por ĝi. La satjagraho ne estis plano antaŭpripensita. Ĝi venis spontane, sen mia volo. Sed mi povis vidi, ke ĉiuj antaŭaj paŝoj portis min al tiu celo. Mi fortranĉis la pezajn elspezojn familiajn en Johanesburgo, kaj iris al Phoenix por fari, se tiel diri, la brahmaĉajran ĵuron.
La scion, ke perfekta observado de la brahmaĉarjo signifas ekkonon de la Brahmo, mi ne ŝuldas al la sanktaj skribroj. Mi konstatis tion per la vivosperto. La klerajn studojn priajn mi legis nur poste en mia vivo. Ĉiu tago de la ĵuro gvidas min pli proksime al la scio, ke en la brahmaĉarjo kuŝas la protekto de la korpo, menso kaj animo. La brahmaĉarjo ne plu estis ia severa pentofarado, ĝi estis konsolo kaj ĝojo. Ĉiu tago montris freŝan belecon en ĝi.
Sed se ĝi ja estis fonto de ĉiam-grandiĝanta ĝojo, neniu kredu, ke ĝi estis por mi facila afero. Eĉ kiam mi estas pli ol kvindek ses jara, mi konstatas kiom malfacila ĝi estas. Ĉiutage mi konstatas pli kaj pli, ke ĝi similas al paŝoj sur la rando de glavo, kaj mi vidas ĉiumomente la neceson resti ĉiam atenta.
Regi la frandemon estas la unua nepraĵo en la observado de la ĵuro. Mi trovis, ke regi la frandemon multe plifaciligis la observadon. Mi do nun faris miajn dietajn eksperimentojn de la vidpunkto de ne nur vegeterano sed ankaŭ brahmaĉarjano. Rezulte de tiuj ĉi eksperimentoj mi vidis, ke la manĝaĵo de brahmaĉarjano estu limigita, simpla, senspica, kaj se eble, nekuirita.
Ses jarojn da eksperimentado montris al mi, ke la ideala nutraĵo de brahmaĉarjano estas freŝaj fruktoj kaj nuksoj. Ĝis kiam mi vivis per tiu ĉi dieto, mi ĝuis kompletan imunecon de la pasioj. La brahmaĉarjo bezonis neniun apartan klopodon miaflanke dum mi estis en Sud-Afriko, kiam mi manĝis nur fruktojn kaj nuksojn. Ĝi tamen iĝis granda strebo ekde kiam mi ektrinkis lakton. Kiel mi devis reveni al la lakto de frukta dieto, mi diros en la ĝusta loko. Sufiĉas noti ĉi tie, ke mi tute ne dubas, ke lakta dieto ege malfaciligas la observadon de la brahmaĉarja ĵuro. Tamen neniu konkludu, ke ĉiuj brahmaĉarjanoj devas rezigni pri la lakto. La efiko sur la brahmaĉarjo de diversaj tipoj de nutraĵoj bezonas multajn eksperimentojn. Mi ankoraŭ devas trovi frukton kiu povas anstataŭi la lakton, kaj kiu estas same bona muskoligilo kaj facile digestebla. La kuracistoj, vajdjoj, kaj hakimoj [Noto 1] -- ne sukcesis klerigi min. Tial, kvankam mi scias, ke la lakto estas parte stimulilo, mi ne povas ĉi-momente konsili iun ajn rezigni pri ĝi.
Kiel ekstera helpilo al la brahmaĉarjo, fasti estas same necese kiel elekti kaj reguligi la dieton. Tiom potencaj estas la sensoj, ke eblas regi ilin nur se ili estas baritaj de ĉiuj flankoj, kaj de supre kaj de malsupre. Estas komuna scio, ke ili estas senpovaj sen manĝaĵo, do fastado por regi la sensojn estas sendube tre utila. Tamen kelkaj tute ne profitas de la fastado, ĉar kredante ke la nure fizika fastado povas imunigi ilin, ili lasas siajn korpojn sen manĝaĵo, sed enmense bankedas pri ĉiaj bongustaĵoj kiujn ili manĝos kaj trinkos post la fastoperiodo. Tia fastado helpas ilin en la regado de nek la frandemo nek la amoravido. Fastado utilas kiam la menso kunlaboras kun la korpo, tio estas, kiam ĝi malinkliniĝas pri tio kion oni malpermesas al la korpo. La menso estas ĉe la radiko de ĉiu voluptado. La fastado do havas limigitan utilon, ĉar fastanta homo povas esti ŝancelita de la pasio. Sed oni povas aserti, ke kutime neeblas estingi la seksuman pasion sen la fastado, ĝi do estas nemalhavebla en la observado de la brahmaĉarjo. Multaj sopirantoj de la brahmajĉarjo malsukcesas, ĉar en la uzo de siaj aliaj sensoj, ili volas vivi kiel tiuj kiuj ne estas brahmaĉarjanoj. Ili kvazaŭ provas sperti la vigligan malvarmon de la vintro dum la varmegaj someraj monatoj. Troviĝas klara linio inter la vivoj de brahmaĉarjano kaj de iu kiu ne estas tiu. La simileco inter ili estas nur supraĵa. La distingo devus esti taglume klara. Ambaŭ uzas la vidkapablon, sed la brahmaĉarjo uzas ĝin por vidi la glorojn de la Dio, la alia uzas ĝin por vidi la frivolaĵojn ĉirkaŭajn. Ambaŭ uzas siajn orelojn, sed dum unu aŭdas nenion krom la laŭdoj de la Dio, la alia festenigas la orelojn per diboĉaĵoj. Ambaŭ dormas malfrue, sed dum unu dediĉas tiujn vekajn horojn al la preĝado, la alia malŝparigas ilin en senbrida festado. Ambaŭ nutras la korpon, sed unu nur por certigi la bonfarton de la templo de la Dio, dum la alia supersatigas sin kaj igas la santkan ujon en stinkan kloakon. Tiel ambaŭ havas vivojn poluse apartajn, kaj la distanco inter ili daŭre kreskos, ne malgrandiĝos.
La brahmaĉarjo signifas la regadon de la sensoj en penso, vorto kaj ago. Ĉiutage mi pli kaj pli konstatas la neceson havi tiajn bridojn kiajn mi supre detalis. Ne ekzistas limoj al la eblecoj de la forrifuzo, same kiel ne ekzistas tiuj por la brahmajĉarjo. Ne eblas atingi la brahmaĉarjon per limigita peno. Por multaj ĝi devas resti nur idealo. Sopiranto de la brahmaĉarjo ĉiam konscias pri siaj mankoj. Li elserĉas sian koron por la daŭre restantaj pasioj ene de sia koro, kaj senĉese klopodas ilin forigi. Ĝis la penso ne estas komplete regata de la volo, mankas la plena brahmaĉarjo. Nevolaj pensoj okazas en la menso, kaj tial regi la pensadon signifas regi la menson kio estas eĉ pli malfacile ol regi la venton. Tamen, la ekzisto de la Dio ebligas la regadon eĉ de la menso. Neniu pensu, ke ĉar ĝi malfacilas, ĝi neeblas. Ĝi estas la plej alta celo, kaj ne surprizas, ke ĝi bezonas la plej altan penon por atingi ĝin.
Sed nur post kiam mi venis al Barato mi konstatis, ke tiu brahmaĉarjo neeblis per nur homa strebado. Ĝis tiam mi havis la iluzion, ke nur frukta dieto elradikigos ĉiujn pasiojn, kaj mi flatis min, ke mi ne bezonas fari ion ajn plu.
Sed mi ne anticipu la ĉapitron de mia barakto. Dume mi klarigu, ke tiuj kiuj deziras observi la brahmaĉarjon por ekkoni la Dion ne malesperiĝu, kondiĉe ke ilia fido je la Dio egalas al ilia memfido je la propra peno.
'La voluptado forfalas de la abstinemulo, postlasante la sopiron. Sed ĉesas ankaŭ la sopirado en tiu kiu spertas la plej Altan.' (La Bhagvadgito, II. 59)
Tial Lia nomo kaj Lia graco estas la finaj rimedoj de la sopiranto pri la mokŝo. Tiun veron mi ekkomprenis nur post mia reveno al Barato.