9. Simpla vivo

Mia vivo tie komencis per komforto kaj lukso, sed ne longe daŭris tiu eksperimento. Kvankam mi ekipis la domon zorge, tamen ĝi ne allogis min, kaj mi komencis malgrandigi la elspezojn. Jam tro multe kostis la vestaĵlavisto, krome li malofte redonis la vestaĵojn akurate. Por mi eĉ dudek aŭ tridek ĉemizoj kaj kolumoj ne sufiĉis. Oni devis ŝanĝi ĉiutage la kolumojn, kaj, se ne ĉiutage, almenaŭ ĉiun duan tagon, la ĉemizojn. Ĉi tiu duobligis la koston, kiu ŝajnis al mi nenecesa. Mi do ekipis min per la necesa ilaro. Mi aĉetis libron pri la lavado, studis al arton, kaj instruis ĝin al la edzino. Ĉi tio sendube aldonis al mia laboro, sed ĝia noveco igis ĝin plezuro.

Mi neniam forgesos la unuan kolumon kiun mi mem lavis. Mi uzis pli da amelo ol necesis, la gladilo ne estis sufiĉe varma, kaj timante bruligi ĝin, mi ne premis ĝin sufiĉe. La rezulto estas, ke kvankam la kolumo estis sufiĉe rigida, la troa amelo daŭre falis. Surmetante tiun kolumon mi iris al la kortumo, tiel invitante la mokojn de la kunadvokatoj. Sed eĉ dum tiu tempo, mi kapablis resti netuŝita de mokado.

'Nu,' mi diris, 'ĉi tiu estas mia unua provo lavi miajn proprajn kolumojn, tial la troa amelo. Sed ĝi ne ĝenas min, kaj krome liveras al vi ĉiuj tiom da amuzo.'

'Sed certe ne mankas la lavistoj ĉi tie, ĉu ne?' demandis amiko.

'Pezas la lavista fakturo,' mi diris. 'La kosto lavi kolumon preskaŭ samas al ĝia prezo, kaj krome estas la ĉiama dependeco de la lavisto. Mi preferas lavi miajn aĵojn mem.'

Sed mi ne sukcesis igi ilin aprezi la belecon de memhelpado. Post iom da tempo, mi iĝis lerta lavisto almenaŭ de miaj propraj vestaĵoj, kaj mia lavado tute ne estis malbona kompare al tiu de la lavisto. Miaj kolumoj ne estis malpli rigidaj aŭ brilaj ol la aliaj.

Kiam Gokhale venis al Sudafriko, li havis kun si koltukon kiu estis donaco de Mahadeo Govind Ranade. Li zorge konservis la memoraĵon kaj uzis ĝin nur dum specialaj okazaĵoj. Unu el tiaj okazaĵoj estis la bankedo en lia honoro aranĝita de la baratanoj de Johanesburgo. La koltuko estis ĉifita kaj devis esti gladita. Pro tempomanko, ne eblis sendi ĝin al la gladisto. Mi proponis provi mian arton.

'Mi fidas je vi kiel advokato, sed ne kiel gladisto,' diris Gokhale. 'Se vi makulus ĝin? Ĉu vi scias kion ĝi signifas al mi?'

Li tiam rakontis al mi, kun multe la ĝojo, la historion de la donaco. Mi tamen insistis, garantiis fari bonan laboron, ricevis lian permeson gladi ĝin, kaj gajnis lian atestilon. Post tio al mi ne gravis se la cetera mondo rifuzus sian atestilon.

Same kiel mi liberigis min de la sklaveco al la lavisto, mi forĵetis mian dependecon de la barbiro. Ĉiuj kiuj iras al Anglujo lernas tie almenaŭ la arton de la razado, sed neniu, laŭ mia scio, lernas tondi sian hararon. Mi devis lerni ankaŭ tion. Iufoje mi iris al brita barbiro en Pretorio. Li malestime rifuzis tondi mian hararon. Mi ja ofendiĝis, sed tuj aĉetis tondilon kaj starante antaŭ la spegulo, tondis mian hararon. Mi pli-malpli sukcesis tondi la hararon antaŭan, sed fuŝis la malantaŭan. La amikoj en la kortumo multe ridegis.

'Kio okazis al via hararo, Gandhi? Ĉu ratoj ĝin ronĝis?'

'Ne. La blankula barbiro ne degnis tuŝi mian nigran hararon,' mi diris, 'tial mi preferis tondi ĝin mem, ne gravas kiom malbone.'

La respondo ne surprizis la amikojn.

Ne kulpis la barbiro pro sia rifuzo tondi mian hararon. Li preskaŭ certe perdus siajn klientojn se ili servus nigrulojn. Ni ne permesas al niaj barbiroj servi al niaj netuŝeblaj fratoj. Mi ricevis rekompencon pro tio en Sudafriko, ne unufoje, sed plurfoje; tamen mi tute ne koleris, konvinkite ke tio estas puno por niaj propraj pekoj.

Mi priskribos ĝustaloke la ekstremajn formojn en kiuj esprimiĝis miaj pasioj por la memhelpado kaj simpleco. Jam antaŭ longe la semo estis semita. Ĝi nur bezonis akvumadon por enradikiĝi, flori kaj frukti, kaj baldaŭ okazis la akvumado.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo