10. La bura milito

Mi pretersaltas multajn aliajn spertojn inter 1897 kaj 1899, kaj venas rekte al la Bura Milito.

Kiam la milito estis deklarita, mi persone simpatiis kun la buroj, sed mi opiniis tiutempe, ke mi ne rajtis agi laŭ miaj propraj sentoj. Mi detalis pri miaj baraktoj pri tiu temo en mia historio de la satjagraho en Sudafriko, kaj mi ne ripetu tiujn argumentojn ĉi tie. Mi invitas la scivolemajn turni sin al tiuj paĝoj. Sufiĉas diri, ke mia lojaleco al la britoj pelis min partopreni kun la britoj en tiu milito. Laŭ mi, se mi postulas rajtojn kiel brita civitano, ankaŭ estis mia devo partopreni en la defendo de la brita imperio. Mi opiniis tiutempe, ke Barato povus atingi kompletan emancipiĝon nur ene kaj pere de la brita imperio. Mi do arigis kiom eble plej da kamaradoj kaj, kun tre granda malfacilaĵo, akceptigis ilian servon en amublanca korpuso.

La meza Anglo kredis, ke la baratano estas malkuraĝulo, nekapabla fari riskon aŭ vidi preter sia propra gajno. Multaj britaj amikoj, do konsilis min ne provi. Sed d-ro Booth tutkore subtenis ĝin. Li trejnis nin en ambulanca laboro. Ni akiris sanatestilojn, ke ni taŭgas servi. S-ro Laughton kaj la bedaŭrata s-ro Escombe entuziasme subtenis la planon, kaj ni finfine proponis nin por servi en la fronto. La registaro dankeme agnoskis nian proponon, sed diris, ke niaj servoj ne estis tiam bezonataj.

Mi ne estis kontenta pri tiu ĉi rifuzo. Pere de la enkonduko de d-ro Booth, mi vizitis la episkopon de Natalo. Estis multaj barataj kristanoj en nia korpuso. Al la episkopo tre plaĉis mia propono, kaj li promesis helpi nin.

Ankaŭ la cirkonstancoj helpis nin. La buroj montris pli da kuraĝo kaj persisto ol oni atendis, kaj finfine niaj servoj estis bezonataj.

Estis ĉirkaŭ 1100 homoj en nia korpuso, kun preskaŭ 40 gvidantoj. Ĉirkaŭ tricent estis liberaj baratanoj kaj la ceteraj estis kontrakt-laboristoj. Ankaŭ d-ro Booth estis kun ni. La korpuso faris sian laboron bone. Kvankam nia laboro devis esti ekster la paflinio, kaj kvankam ni havis la protekton de la Ruĝa Kruco, oni petis nin en kruca momento servi ene de la pafilino. Ni mem ne petis esti ekster la paflinio. La aŭtoritatoj ne volis, ke ni estu en la pafdistanco. La situacio tamen ŝanĝiĝis post la repuŝo ĉe Spion Kop, kaj Generalo Buller sendis la mesaĝon, ke kvankam ni ne estas devigitaj riski niajn vivojn, la registaro estus dankema se ni prenos la vunditajn de la kampo. Ni tute ne hezitis, kaj dum la batalo ĉe Spion Kop ni laboris ene de la paflinio. Dum tiuj ĉi tagoj ni devis marŝi de dudek ĝis dudek kvin mejloj ĉiutage, portante la vunditojn per brankardoj. Inter la vunditoj ni havis la honoron porti soldatojn kiel Generalon Woodgate.

La korpuso estis disigita post ses semajnoj da servo. Post la malvenkoj ĉe Spion Kop kaj Vaalkranz, la brita militestro rezignis pri provoj liberigi lokojn kiel Ladysmith kaj aliajn, kaj decidis antaŭeniri malrapide, atendante helpotrupojn el Anglujo kaj Barato.

Nia malgranda laboro tiumomente estis multe laŭdata, kaj plialtiĝis la prestiĝo de baratanoj. La gazetaro publikigis laŭdajn rimojn kun la refreno, 'Ni estas finfine la filoj de la imperio.'

Generalo Buller menciis kun aprezo nian laboron en sia raporto, kaj la gvidantoj ricevis la Militan Medalon.

La barata komunumo iĝis pli bone organizita. Mi ekkonis pli bone la laborkontraktajn baratanojn. Okazis granda konsciiĝo inter ili, kaj la sento enradikiĝis en ili, ke hinduoj, islamanoj, kristanoj, tamiloj, guĝaratoj kaj sindhoj estas ĉiuj baratanoj kaj infanoj de la sama patrujo. Ĉiuj kredis, ke la problemoj de la baratanoj estos nun certe solvitaj. Tiumomente la sinteno de la blankulo aspektis videble ŝanĝita. La rilatoj kiujn ni forĝis kun la blankuloj dum la milito estis la plej dolĉaj. Ni ekkonis milojn da britaj soldatoj. Ili estis amikemaj kaj dankemaj, ke ni estis tie por servi ilin.

Mi nepre raportu ĉi tie dolĉan memoron pri la beleco de homa naturo kiu montriĝas dum malfacilaj momentoj. Ni estis marŝantaj al la tendo Chievely kie Leŭtenanto Roberts, la filo de Sinjoro Roberts, ricevis mortigan vundon. Nia korpuso havis la honoron porti la kadavron de la kampo. Estis varma kaj humida tago. Ĉiuj estis soifaj. Survoje estis malgranda rivereto. Kiuj trinku unue? Ni proponis trinki post la angloj. Sed ili ne volis kaj petis nin unue trinki. Okazis do tia ĉi agrabla konkurenco dum kiu ni donis unu al la alia la antaŭrajton.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo