Ĉiam neeblis por mi sidi kaj fari nenion, se mi vidus, ke eĉ unu parto de la socio ne bone funkcias. Mi neniam ŝatis postuli rajtojn kaŝante la malfortojn de la komunumo. Tial, ekde mia loĝado en Natalo, mi klopodis fari ion pri akuzo kontraŭ la komunumo. Ja ofte oni prave diris, ke baratano ne zorgas pri la higieno, nek pri la domo, nek la ĉirkaŭaĵo. La gravuloj en la komunumo jam pritraktis la situacion, sed ĉiu doma inspektado okazis nur kiam oni avertis, ke la pesto baldaŭ venos al Durbano. Tiun inspektadon oni faris nur post konsultado kun la estroj de la urbo, kiuj deziris nian kunlaboron. Nia kunlaboro plifaciligis ilian laboron kaj samtempe malpliigis niajn malfacilaĵojn. Kutime dum epidemio, la administrantoj iĝas nepaciencaj kaj faras troajn agojn. La komunumo savis sin de tia ĉi premado per voluntulaj agoj pri la higieno.
Tamen, kelkajn amarajn spertojn mi havis. Estis al mi malfacile ricevi helpon de la komunumo pri plenumado de ĝiaj propraj devoj; multe pli facile estis trovi helpon kiam temis pri rajtoj. Kelkloke mi ricevis insultojn, aliloke mi renkontis ĝentilan indiferentecon. Ili simple ne volis fari la laboron necesan por havi puran ĉirkaŭaĵon. Atendi ke ili elspezu monon por la tasko estis tute vane. Tiuj ĉi spertoj instruis min pli bone ol antaŭe, ke nur per senfina pacienco eblas laborigi homojn. Pri reformo zorgu la reformisto, ne la socio, de kiu li atendu nenion krom oponadon, malŝaton kaj eĉ vivminacojn. Kial la socio ne taksu la reformon malprogreso?
Tamen, la rezulto de tiu ĉi movado estis, ke la barata komunumo konstatis la neceson purigi siajn domojn kaj ĉirkaŭaĵojn. La aŭtoritatoj ekestimis min. Ili vidis, ke kvankam mi ofte faris plendojn kaj insistis pri rajtoj, mi ne estis malpli entuziasma kaj insistema pri mempurigado.
Tamen estis unu afero kiu restis farenda, nome la konsciigo en la barata loĝanto de devosento pri la patrujo. Barato estis malriĉa, la barata loĝanto iris al Sud-Afriko serĉante monon, kaj do havis devon kontribui parton de sia mono al la bonfarto de la samlandanoj dum la periodo de iliaj malfacilaĵoj. Tion la loĝanto faris dum la teruraj malsategoj de 1897 kaj 1899. Ili kontribuis malavare dum malsatego-helpo, pli en 1899 ol en 1897. Ni petis ankaŭ al angloj kontribui per mono, kaj ili bone respondis. Eĉ la kontraktlaboristoj donis sian parton, kaj la sistemo kiu stariĝis dum la periodo de tiuj malsategoj daŭre funkcias, kaj ni scias, ke baratanoj en Sud-Afriko ĉiam sendas bonajn sumojn al Barato en tempoj de naciaj katastrofoj.
Tiel, la servo de baratanoj en Sud-Afriko ĉiam montris al mi novajn implicojn de la vero. La vero estas kiel arbego, ju pli oni nutras ĝin des pli da fruktoj ĝi donas. Ju pli profunde oni serĉas minejon de la vero, des pli da trezoroj oni trovas, en la formo de pli vastaj eblecoj de la servo.