12. Reveno al Barato

Post la fino de mia militservo, mi pensis, ke mia laboro ne plu estas en Sudafriko, sed en Barato. Ne estas, ke estis nenion por fari en Sudafriko, sed mi timis, ke mia ĉefa laboro iĝos nur la mongajnado.

Amikoj de la hejmo ankaŭ presvadis min reveni, kaj mi opiniis, ke mi povos servi pli bone en Barato. Por la laboro en Sudafriko jam estis, kompreneble s-roj Khan kaj Mansukhlal Naazar. Mi do petis al miaj kunlaborantoj permesi al mi foriri. Sufiĉe malfacile kaj nur kondiĉe ili akceptis mian peton, kaj la kondiĉo estis, ke mi devas esti preta reveni al Sudafriko se dum la unua jaro la komunumo min bezonos. Mi pensis, ke tio estas malfacila kondiĉo, sed mi akceptis ĝin pro la amo kun kiu mi estis ligita al la komunumo.

'Min katenis la Sinjoro
per kotonaj amfadenoj'

kantis Mirabai. Kaj ankaŭ mi ne povis rompi la amfadenojn kiuj ligis min al la komunumo. La voĉo de la popolo estas la voĉo de la Dio, kaj ĉi tie la voĉo de la amikoj estis tro reala por malakcepti. Mi do akceptis la kondiĉon kaj ricevis ilian permeson iri.

Je tiu ĉi tempo mi havis rilatojn nur en Natalo. La natalaj baratanoj banis min en la ammielo. Ĉie okazis adiaŭaj kunvenoj kaj multekostaj donacoj estis donitaj.

Donacojn mi riceivis ankaŭ antaŭe kiam mi revenis al Barato en 1896, sed ĉi-foje la adiaŭo estis superverŝa. La donacoj kompreneble inkluzivis aĵojn orajn kaj arĝentajn, sed ankaŭ estis aĵoj diamantaj.

Kiel mi rajtis akcepti ĉiujn ĉi donacojn? Akceptante ilin, kiel mi povas diri, ke mi servis la komunumon senpage? Ĉiuj el la donacoj, krom kelkaj de miaj klientoj, venis pro mia servo al la komunumo, kaj mi ne povis diferencigi inter la klientoj kaj la kunlaborantoj, ĉar ankaŭ la klientoj helpis min en mia publika laboro.

Unu el la donacoj estis ora kolĉeno kies valoro estis 50 gineoj, celita al la edzino. Sed eĉ tiu donaco venis pro mia publika laboro, kaj ni ne povas ĝin apartigi de la aliaj.

Post la vespero kiam mi ricevis la plej valorajn el tiuj donacoj, mi ne povis dormi tiunokte. Mi marŝis al kaj reen en mia ĉambro tute maltrankvile, sed ne povis trovi solvon. Estis malfacile por mi rifuzi donacojn tiom altkostajn; estis pli malfacile ilin reteni.

Kaj eĉ se mi povis reteni ilin, kio pri la infanoj? Kio pri la edzino? Ili estis trejnitaj por vivo de servo kaj kun la kompreno, ke la servo estas sia propra rekompenco.

Mi ne havis altkostajn ornamaĵojn en la domo. Ni rapide simpligis niajn vivojn. Kiel ni povus posedi orajn horloĝojn? Kiel ni povas surmeti orajn ĉenojn kaj diamantajn ringojn? Eĉ tiam mi admonas homojn venki la enamiĝon de juvelaĵaro. Kion mi faru nun per la juvelaĵaro kiun mi havas?

Mi decidis, ke mi ne povos reteni tiujn ĉi aĵojn. Mi verkis leteron starigante kuratorecon kiu tenos tiujn aĵojn, nomumante Parsi Rustomji kaj aliajn kuratoroj. Matene mi parolis kun la edzino kaj la infanoj kaj finfine forigis la pezan inkubon.

Mi sciis, ke estus malfacile persvadi la edzinon, kaj mi certis, ke estus senprobleme kun la infanoj. Mi do nomumis ilin miaj advokatoj.

La infanoj tuj konsentis al mia propono. 'Ni ne bezonas tiujn ĉi altkostajn donacojn, ni devas redoni ilin al la komunumo, kaj se ni iam estontece bezonos ilin, ni facile povos aĉeti ilin,' ili diris.

Mi feliĉegis. 'Vi do pledos kun la patrino, ĉu ne?' mi demandis al ili.

'Tutcerte,' ili diris. 'Tio estas nia afero. Ŝi ne bezonas surmeti tiujn ornamaĵojn. Ŝi volus reteni ilin por ni, kaj se ni ne volas ilin, kial ŝi ne konsentus fordoni ilin?'

Sed tio estis pli facile diri ol fari.

'Vi eble ne bezonas ilin,' diris la edzino. 'Viaj infanoj eble ne bezonos ilin. Kaĵolite, ili dancos laŭ via melodio. Mi komprenas, ke vi ne permesos al mi surmeti ilin. Sed kio pri la bofilinoj? Ili certe ilin bezonos. Kaj kiu scias kio okazos morgaŭ? Mi tute ne emas fordoni donacojn kiujn oni donis tiom ameme.'

Kaj tiel torentis la argumentado, fortigita finfine per larmoj. Sed la infanoj estis ŝtonaj. Kaj mi estis netuŝita.

Mi milde diris: 'La infanoj ne estas edziĝintaj. Ni ne volas edzigi ilin baldaŭ. Kiam ili plenkreskos ili kapablos prizorgi sin. Kaj ni certe ne havos por niaj filoj novedzinojn kiuj ŝatas ornamaĵojn. Kaj finfine, se ĉiuokaze nepras havi ornamaĵojn, jen mi. Do petu de mi.'

'Peti de vi? Mi jam konas vin. Vi forprenis miajn ornamaĵojn. Imagu vin proponanta akiri ornamaĵojn por la bofilinoj! Vi kiu provas jam nun fari asketojn el miaj knaboj! Ne, la ornamaĵoj ne estos redonitaj. Kaj kiun rajton vi havas je mia kolĉeno, mi petas?'

'Sed,' mi respondis, 'ĉu oni donis la kolĉenon al vi pro via servo aŭ la mia?'

'Konsentite. Sed la servo donita de vi egalas al tiu donita de mi. Mi laboregis por vi tage kaj nokte. Ĉu tio ne estas servo? Vi loĝigis ĉiajn homojn en la domo, kaj mi ploris amarajn larmojn, dum mi servis ilin!'

Tiuj ĉi estis akraj sagoj kaj kelkaj vere trafis min. Sed mi jam firme decidis redoni la ornamaĵojn. Mi iel sukcesis elpremi ŝian konsenton. La donacoj ricevitaj en 1896 kaj 1901 estis ĉiuj redonitaj. Kuratora akto estis verkita, kaj ili estis deponitaj ĉe banko por uzo por la komunumo laŭ mia deziro aŭ tio de la kuratoroj.

Ofte, kiam mi bezonis financadon por publikaj celoj, kaj pensis, ke mi devas iri al la kuratoreco, mi sukcesis akiri la bezonatan sumon, ne tuŝante la kuratoran monon. La fonduso ankoraŭ ekzistas, uzata laŭbezone, kaj ĝi akumuliĝis.

Mi neniam bedaŭris tiun paŝon, kaj dum la jaroj, ankaŭ la edzino vidis ĝian saĝecon. Ĝi savis nin de multe da tentoj.

Mi firme opinias, ke publika laboranto neniam akceptu altkostajn donacojn.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo