13. Denove en Barato

Ni do ekvojaĝis hejmen. Maŭricio estis unu el la havenoj kie ni haltis, kaj ĉar la ŝipo haltis tie sufiĉe longe, mi elŝipiĝis kaj konatiĝis kun la lokaj kondiĉoj. Dum unu nokto, mi estis la gasto de Kavaliro Charles Bruce, la guberniestro de la kolonio.

Atingante Baraton, mi vojaĝis tra la lando. Estis la jaro 1901, en kiu la Kongreso kunvenis en Kolkato sub la prezidanteco de s-ro (poste Kavaliro) Dinshaw Wacha. Mi kompreneble ĉeestis ĝin. Estis mia unua sperto de la Kongreso.

De Mumbajo, mi veturis per la sama trajno en kiu estis Kavaliro Pherozeshah Mehta, ĉar mi devis paroli kun li pri la kondiĉoj en Sudafriko. Mi sciis pri lia reĝa stilo. Li luis apartan vagonon, kaj mi havis instrukciojn vojaĝi kun li dum unu stadio de la vojaĝo. Kiam ni haltis ĉe la antaŭdecidita stacidomo, mi iris al lia vagono. Kun li estis s-ro Wacha kaj s-ro (nun Kavaliro) Chimanlal Setalvad. Ili estis diskutantaj la politikojn. Ekvidante min, Kavaliro Pherozeshah deklaris, 'Gandhi, ni ŝajne ne povos fari ion ajn por vi. Ni kompreneble aprobos la rezolucion kiun vi volas. Sed kiajn rajtojn ni havas en nia propra lando? Mi opinias, ke ĝis tiam kiam ni ne posedas potencon en nia propra lando, ankaŭ via kondiĉo en la kolonioj ne pliboniĝos.'

Mi konsterniĝis. S-ro Setalvad ŝajne konsentis kun li; s-ro Wacha ĵetis al mi kortuŝan rigardon.

Mi provis pledi kun Kavaliro Pherozeshah, sed kompreneble ne eblis, ke tia kia mi persvadu la nekronitan reĝon de Mumbajo. Mi kontentiĝis pri tio, ke oni permesos al mi proponi rezolucion.

'Bonvolu ja montri al mi vian rezolucion,' diris s-ro Wacha por iom feliĉigi min. Mi dankis lin, kaj lasis ilin ĉe la posta haltejo.

Ni do atingis Kolkaton. La akcepta komitato prenis la prezidanton al sia loĝejo kun multe da fanfaronado. Mi demandis al voluntulo kien mi iru. Li venigis min al la kolegio Ripon, kie loĝis multaj delegitoj. Mi estis bonŝanca. Lokmanya Tilak estis en la sama konstruaĵo. Mi memoras, ke li venis unu tagon poste.

Estis nature, ke la Lokmanya havu sian kortegon. Se mi estus pentristo, mi povus pentri lin nun kiel mi vidis lin sidantan sur la lito -- tiom viva estas la tuta sceno en mia memoro. El la sennombraj homoj kiuj vizitis lin, mi nun memoras nur unu, la bedaŭratan Babu Motilal Ghosh, la redaktoro de la Amirta Bazar Patrika. Ne eblas forgesi iliajn laŭtajn ridojn kaj la konversacion pri la misagoj de la reganta raso.

Sed mi volas detaligi kelkajn aferojn pri tiu aranĝo. La voluntuloj daŭre konfliktis unu kun la aliaj. Se oni petis iun de iu, li tuj transdonus la respondecon al alia, ktp. Kaj la kompatindaj delegitoj suferis.

Mi amikiĝis kun kelkaj voluntuloj. Mi diris al ili kelkajn detalojn pri Sudafriko, kaj ili iom hontis. Mi provis klarigi al ili la sekreton de la servado. Ili ŝajne komprenis, sed la servo ne estas io kio fungrapide kreskas. Ĝi antaŭsupozas la volon servi kaj poste la sperton. Ne mankis la volo en tiuj bonkoraj junuloj, sed la sperto estis nulo. La Kongreso kunvenis tri tagojn jare kaj poste ekdormis. Kia trejnado eblas pro tritaga ekspozicio ĉiujara? Kaj same estis ĉe la delegitoj. Ankaŭ al ili mankis pli bona aŭ pli longa trejnado. Ili faris nenion propramane. 'Voluntulo, faru tion ĉi,' 'voluntulo, faru tion,' estis iliaj konstantaj ordonoj.

Eĉ ĉi tie mi ofte renkontis la netuŝeblecon. La tamila kuirejo estis for de la ceteraj. Kiam la tamilaj delegitoj estis manĝantaj, eĉ vidi aliajn kaŭzus malpuriĝon. Oni do konstruis por ili en la kolegia tereno apartan kuirejon, kun muroj de vimenoj. Ĝi estis sufoke plenplena de fumo. Ĝi estis samtempe kuirejo, manĝejo kaj lavejo. Al mi ĝi aspektis kiel absurda versio de la kvar fundamentaj dividoj de la hindua socio. Mi pensis, ke se troviĝas tia netuŝebleco inter la delegitoj de la Kongreso, oni povas imagi kiagrade ĝi estas praktikata de iliaj elektantoj. Mi suspiris.

Ne estis limoj al la malhigieno. Ĉie estis flakoj. Estis nur kelke da latrinoj, kaj la memoro pri ilia stinko ankoraŭ sufokas min. Mi informis la voluntulojn pri tio. Ili senhezite deklaris: 'Tio ne estas nia laboro, ĝi estas la laboro de la purigisto.' Mi petis balailon. La viro rigardis min mire. Mi akiris ĝin kaj purigis la latrinon. Sed tio estis por mi mem. La amaso estas tiom granda kaj la latrinoj tiom malpli da, ke ili bezonis oftan purigadon kaj tio estis preter mia kapablo. Mi do kontentigis min per miaj bezonoj. Kaj al la aliaj ŝajne ne gravis la stinko kaj malpuraĵo.

Sed tio ne estas ĉio. Kelkaj delegitoj ne hezitis uzi la verandojn ekster la ĉambroj kiel necesojn dum la nokto. Matene mi montris tiujn lokojn al la voluntuloj. Neniu volis purigi ilin, kaj denove la honoro estis mia. Kondiĉoj nun estas multe pli bonaj, sed eĉ hodiaŭ ne mankas senzorgaj delegitoj kiuj malpurigas la kongresan tendon laŭplaĉe, kaj ne ĉiuj volontuloj konsentas purigi tiujn lokojn.

Mi vidis, ke se daŭrus la sesioj de la Kongreso, kondiĉoj ja favorus epidemion.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo