Ankoraŭ restis du tagoj ĝis la malfermo de la Kongreso. Mi decidis proponi miajn servojn al la kongresa oficejo por gajni iom da sperto. Do post la lavado, mi iris al la kongresejo.
Babu Bhupendranath Basu kaj s-ro Ghosal estis la sekretarioj. Mi iris al Bhupenbabu kaj proponis mian servon. Li rigardis min, kaj diris: 'Mi ne havas laboron por vi, sed eble Ghosalbabu havos ion. Bonvolu iri al li.'
Mi do iris al li. Li rigardis min kaj diris kun rideto: 'Mi povas doni nur sekretarian laboron al vi. Ĉu vi faros tion?'
'Certe, mi diris. 'Mi estas ĉi tie por fari ion ajn kio ne estas preter mia kapablo.'
'Jen la ĝusta spirito, junulo,' li diris. Alparolante la junulojn kiuj ĉirkaŭis lin, li aldonis, 'Ĉu vi aŭdis tion kion diris tiu ĉi junulo?'
Li turnis sin al mi kaj diris: 'Nu, bone, jen amaso da leteroj traktendaj. Prenu tiun seĝon kaj komencu. Kiel vi vidas, centoj da homoj venas por renkonti min. Kion mi faru? Ĉu mi renkontu ilin, aŭ ĉu mi respondu al tiuj ĉi homoj kiuj inundas min per senutilaj leteroj? Mi ne havas sekretariojn al kiuj mi povas doni tiun ĉi laboron. Plej multaj el la leteroj enhavas nenion, sed bonvolu tralegi ilin. Respondu al tiuj kiuj indas, kaj sendu al mi tiujn kiuj bezonas detalan respondon.'
Mi ĝojis pro la fido kiun li havis en mi.
S-ro Ghosal ne konis min kiam li donis al mi la laboron. Nur poste li enketis pri mi.
Mi trovis la laboron trakti tiun amason da leteroj tre facila. Mi rapide finis la laboron, kaj s-ro Ghosal tre ĝojis. Li estis babilema. Li povis senĉese babiladi plurajn horojn. Kiam li sciis iom pri mia historio, li hontis, ke li donis al mi sekretarian laboron. Sed mi trankviligis lin: 'Bonvolu ne ĝeni vin. Kompare al vi, kio mi estas? Vi griziĝis servante la Kongreson, kaj estas por mi pliaĝulo. Mi estas nur sensperta junulo. Mi ŝuldas al vi pro tiu ĉi laboro. Ĉar mi ja volas servi la Kongreson, kaj vi donis al mi la ŝancon kompreni la detalojn.
'Se diri vere,' diris s-ro Ghosal, ' tio ja estas la vera spirito. Sed junuloj hodiaŭ ne konstatas tion. Mi kompreneble konas la Kongreson jam de ĝia naskiĝo. Efektive, ankaŭ mi povas pretendi parton de la laboro kun s-ro Hume en la estiĝo de la Kongreso.'
Kaj tiel ni amikiĝis. Li insistis, ke mi tagmanĝu kun li.
La ĉambristo de s-ro Ghosal kutime butonumis lian ĉemizon. Mi volontulis fari la devon de la ĉambristo, kaj amis tion fari ĉar mi ĉiam havis grandan respekton por la pliaĝuloj. Kiam li eksciis tion, li permesis min fari tiajn malgrandajn personajn servojn por li. Tio efektive plaĉis al li. Petante min butonumi sian ĉemizon, li diris, 'Vidu, la kongresa sekretario ne havas la tempon eĉ butonumi sian propran ĉemizon. Li ĉiam laboras.' Tiu naiveco amuzis min sed tute ne kreis ian malŝaton pri la servo. Kaj mia gajno de tiu servo estis nekalkulebla.
Dum tiuj kelkaj tagoj mi jam komprenis la funkciadon de la Kongreso. Mi renkontis plej multajn el la gvidantoj. Mi zorge observis la agadon de gravuloj kiel Gokhale kaj Surendranath. Mi ankaŭ rimarkis la grandan tempo-malŝparon tie. Mi malĝoje rimarkis eĉ tiam, la gravan lokon de la angla lingvo en niaj aferoj. Al ili ne multe gravis labori efike, ŝparante energion. Laboron fareblan de unu homo prizorgis pluraj, kaj neniu traktis multajn farendajn aferojn.
Observante ĉion ĉi, mi ja estis kritikema, sed restis sufiĉe da bonkoreco en mi. Kaj mi do ĉiam pensis, ke povas esti, ke ne eblas fari pli bonan laboron en tiuj ĉi cirkonstancoj. Pro tio mi neniam subtaksis iun ajn laboron.