15. En la kongreso

Finfine, en la Kongreso. La grandega pavilono kaj la voluntuloj en solenaj vicoj, kaj la gvidantoj sur la podio, superverŝis min. Mi demandis al mi, kie mi estas en tiu vasta asembleo.

La prezidenta parolado estis libro en si mem. Tute ne eblis laŭtlegi la tuton. Tial oni laŭtlegis nur kelkajn pecojn el ĝi.

Poste venis la elekto de la Tem-komitato. Gokhale prenis min al la komitataj kunsidoj.

Kavaliro Pherozeshah jam konsentis enlasi mian rezolucion, sed mi demandis al mi kiu metos ĝin antaŭ la Tem-komitato, kaj kiam. Okazis longaj prelegoj rilate al ĉiu rezolucio, kaj ĉiuj en la angla, kaj ĉiu rezolucio havis bone konatan gvidanton kiu subtenis ĝin. La mia estis nura ŝalmo inter tiuj timbaloj. Eknoktiĝis, kaj mia koro rapidiĝis. La rezolucioj venis je la fino, kaj laŭ mia memoro, oni traktis ilin fulme. Ĉiuj urĝis foriri. Jam estis la 11a. Mi ne kuraĝis paroli. Mi jam renkontis Gokhale kiu tralegis mian rezolucion. Mi do proksimiĝis al lia seĝo kaj flustris al li: 'Bonvolu fari ion por mi.' Li diris: 'Mi ne forgesis vian rezolucion. Vi vidas kiel ili fulmas tra la rezolucioj. Sed mi ne permesos al ili pretervidi la vian.'

'Do, ĉu jam finitaj?' diris Kavaliro Pherozeshah Mehta.

'Ne, ne, ankoraŭ restas la rezolucio pri Sudafriko. Jam de longe atendas s-ro Gandhi,' kriis Gokhale.

'Ĉu vi jam vidis la rezolucion?' demandis Kavaliro Pherozeshah.

'Jes ja.'

'Ĉu vi ŝatas ĝin?'

'Ĝi sufiĉe bonas.'

'Do, bone. Legu ĝin, Gandhi.'

Mi legis ĝin, treme.

Gokhale subtenis ĝin.

'Unuanime aprobita,' kriis ĉiuj.

'Vi havas kvin minutojn por paroli pri ĝi, Gandhi,' diris s-ro Wacha.

La procedo tute ne plaĉis al mi. Neniu provis kompreni la rezolucion, ĉiuj urĝis foriri, kaj ĉar Gokhale jam legis la rezolucion, la ceteraj opiniis nenecese vidi ĝin aŭ kompreni ĝin!

Matene mi maltrankviliĝis pri mia parolado. Kion mi diru en kvin minutoj? Mi preparis min sufiĉe bone sed la vortoj ne venis. Mi decidis ne legi mian paroladon sed paroli improvize. Sed ŝajne forlasis min tiumomente la kapablo oratori kiun mi akiris en Sudafriko.

Kiam venis la tempo por mia rezolucio, s-ro Wacha vokis min. Mi ekstaris. Mi kapturniĝis. Iel mi ĝin laŭtlegis. Iu elprintis kaj disdonis al la delegitoj ekzemplerojn de poemo kiun li verkis, laŭdante elmigradon al fremdaj landoj. Mi laŭtlegis la poemon kaj ekparolis pri la plendoj de la barataj loĝantoj en Sudafriko. Ĝuste tiumomente s-ro Wacha sonorigis la sonorilon. Mi certis, ke mi ankoraŭ ne parolis kvin minutojn. Mi ne sciis, ke ĝi sonoras por averti la parolanton, ke li devas fini post du minutoj. Mi jam aŭdis aliajn paroli por duonhoro aŭ trikvarono de horo, kaj ne sonoris sonorilo por ili. Mi malfeliĉiĝis kaj tuj sidis kiam mi aŭdis la sonorilon. Sed mi iom naive opiniis, ke la poemo estis respondo al Kavaliro Pherozeshah. La rezolucio kompreneble estis aprobita. Tiutempe estis apenaŭ ajna diferenco inter vizitantoj kaj delegitoj. Ĉiuj levis siajn manojn kaj ĉiuj rezolucioj estis unuanime aprobitaj. Tio okazis ankaŭ al mia rezolucio, kaj ĝi do tute perdis sian signifon por mi. Sed la fakto, ke ĝi estis aprobita de la Kongreso ĝojigis min. La scio, ke la aprobo de la Kongreso estas la aprobo de la tuta lando sufiĉus ĝojigi iun ajn.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo