La Kongreso finiĝis, sed ĉar mi devis renkonti la Komercan Konsilion kaj diversajn homojn rilate al la laboro en Sud-Afriko, mi restis en Kolkato dum unu monato. Ĉi-foje, anstataŭ loĝi en hotelo, mi akiris la necesan enkondukon por ĉambro en la klubo India Club. Ĝiaj membroj inkluzivis kelkajn konatajn baratanojn, kaj mi anticipis ekkoni ilin kaj interesigi ilin pri la laboro en Sud-Afriko. Gokhale ofte vizitis tiun ĉi klubon por ludi bilardon, kaj kiam li sciis, ke mi planis loĝi en Kolkato por kelke da tempo, li invitis min loĝi ĉe li. Mi dankeme akceptis la inviton, sed ne volis iri mem tie. Li atendis unu tagon aŭ du, kaj persone venigis min tie. Tiel li eltrovis mian singardemon kaj diris: 'Gandhi, vi devas loĝi en tiu ĉi lando, kaj tiu singardemo simple ne funkcios. Vi devas renkonti kiom eble plej da homoj. Mi volas, ke vi faru kongresan laboron.'
Mi priskribos ĉi tie okazaĵon ĉe la India Club, antaŭ ol mi ekparolos pri mia loĝado kun Gokhale.
Sinjoro Curzon okazigis sian kortegon dum tiu tempo. Kelkaj raĝoj kaj maharaĝoj kiuj estis invititaj al la kortego estis membroj de la klubo. En la klubo mi ĉiam vidis ilin vestitaj en fajnaj bengalaj dhotioj, kaj ĉemizoj kaj koltukoj. Je la tago de la kortego, ili surmetis pantalonojn kaj brilajn botojn kiel kelneroj. Mi malfeliĉis kaj demandis unu el ili pri la kialo de la ŝanĝo.
'Nur ni scias nian bedaŭrindan kondiĉon. Nur ni scias la insultojn kiujn ni devas toleri por ke ni daŭre tenu niajn riĉecojn kaj titolojn,' li respondis.
'Sed pri kio temas tiuj ĉi kelneraj turbanoj kaj tiuj ĉi brilaj botoj?' mi demandis.
'Ĉu vi vidas iun ajn diferencon inter la kelneroj kaj ni?' li respondis, kaj aldonis, 'ili estas niaj kelneroj, ni estas la kelneroj de Sinjoro Curzon. Se mi malĉeestus la kortegon, mi suferus la sekvojn. Se mi ĉeestus ĝin en mia kutima vestaĵo, tio estus ofendo. Kaj ĉu vi pensas, ke mi eĉ havos ŝancon paroli kun Sinjoro Curzon? Tute ne!'
Mi sentis kompaton por tiu malkaŝe parolanta amiko.
Ĉi tio memorigas al mi alian kortegon.
Dum la tempo kiam s-ro Hardinge metis la fondiĝ-ŝtonon de la universitato Hindu, okazis kortego. Estis raĝoj kaj maharaĝoj, kompreneble, sed Pandito Malaviya aparte invitis min ĉeesti ĝin, kaj mi faris tion.
Mi konsterniĝis vidi maharaĝojn ornamitajn kiel virinojn -- silka piĵamo, kaj silka jako, perlaj kolĉenoj ĉirkaŭ iliaj koloj, braceletoj ĉirkaŭ la manradikoj, perlaj kaj diamantaj kvastoj sur la turbanoj, kaj krom ĉio ĉi, glavoj kun oraj teniloj pendantaj de iliaj zonoj.
Mi eltrovis, ke tiuj ĉi estis simboloj ne de ilia reĝeco, sed de ilia sklaveco. Mi pensis, ke ili laŭ propra plaĉo vestas sin per tiuj ĉi insignoj de la senpotenco, sed oni diris al mi, ke estis devige por tiuj raĝoj vesti sin per ĉiuj el siaj altkostaj juveloj en tiaj ĉi aranĝoj. Mi ankaŭ eksciis, ke kelkaj el ili fakte malŝatas surmeti tiujn ĉi juvelojn, kaj ili neniam surmetas ilin krom dum okazoj kiel la kortego.
Mi ne scias kiom ĝusta estis mia informo. Sed ĉu aŭ ne ili vestas sin per ili ankaŭ dum aliaj okazoj, estas sufiĉe maltrankvilige ĉeesti vicreĝajn kortegojn devige en juveloj kiujn nur kelkaj virinoj surmetas.
Kiom pezas la pekoj kaj malĝustaĵoj kiujn postulas de homo la riĉeco, potenco kaj prestiĝo!