17. Monato kun Gokhale - 1

Ekde la unua tago kun li, Gokhale sentigis min tute hejme. Li kondutis kvazaŭ mi estas lia pli juna frato, li ekkonis ĉiujn miajn bezonojn kaj zorgis, ke mi havu ĉion kion mi bezonas. Bonŝance malmultis miaj bezonoj, kaj ĉar mi kultivis la memhelpadon, mi bezonis tre malmulte da persona helpo. Li estis sufiĉe impresita de mia memsufiĉo, mia persona higieno, persistemo kaj reguleco, kaj ofte superverŝis min per laŭdo.

Li ŝajne havis nenion kiun li volis kaŝi de mi. Li enkondukis min al ĉiuj gravuloj kiuj vizitis lin. El ili, tiu kiu elstaras en mia memoro estis d-ro (nun Kavaliro) P. C. Ray. Li loĝis preskaŭ apude kaj estis tre ofta vizitanto.

Jen kiel li enkondukis d-ron Ray: 'Tiu ĉi estas profesoro Ray, kiu el sia monata salajro de 800 rupioj tenas nur 40 rupiojn por si mem kaj dediĉas la ceteron al publikaj celoj. Li ne estas, kaj ne volas esti edziĝinta.

Mi vidas malgrandan diferencon inter la d-ro Ray kiel li hodiaŭ aspektas kaj kiel li tiam estis. Lia vestaĵo estis preskaŭ tiel simpla kiel ĝi estas, kun la diferenco, kompreneble, ke ĝi estas nun khadio. Tiutempe ĝi estis el barata ŝtof-fabriko. Mi neniam lacis pri la konversacioj inter Gokhale kaj d-ro Ray, ĉar ĉiuj temis pri la publika bono, aŭ estis edukaj. Foje ili ankaŭ estis dolorigaj pro la kritikoj de gvidantoj. Rezulte, tiuj kiujn mi vidis kiel grandaj batalantoj, aspektis sufiĉe nanaj.

Vidi Gokhale labori estis samtempe ĝojo kaj eduko. Eĉ minuton li ne malŝparis. Liaj privataj rilatoj kaj amikecoj ĉiuj estis por la publika bono. Ĉio kion li priparolis temis nur pri la plibonigo de la lando, kaj enhavis neniom da malvero aŭ nesincereco. La malriĉeco kaj sklaveco de Barato estis aferoj de konstanta kaj intensa zorgo por li. Diversaj homoj provis interesigi lin en diversaj aferoj. Sed li respondis same al ĉiu el tiuj: 'Vi faru ĝin mem. Lasu min fari mian laboron. Tio kion mi volas estas sendependiĝo por mia lando. Post tio, ni povas pensi pri aliaj aferoj. Hodiaŭ tio sufiĉas por okupi ĉion de mia tempo kaj energio.'

Lia respektego por Ranade videblis ĉiumomente. La aŭtoritato de Ranade estis fina en ĉiu afero, kaj li citis tion ĉe ĉiu paŝo. La datreveno de la morto de Ranade (aŭ naskiĝo, mi forgesas) okazis dum mia loĝado ĉe Gokhale, kiu observis ĝin regule. Kun li estis tiam, krom mi, liaj amikoj profesoro Kathvate kaj iu juĝisto. Li invitis nin celebri la datrevenon, kaj en sia parolado li memoris Ranade. Li ankaŭ komparis Ranade, Telang kaj Mandlik. Li laŭdis la ĉarman stilon de Telang, kaj la grandecon de Mandlik kiel reformiston. Li rakontis pri la zorgo de Mandlik por siaj klientoj -- iufoje, maltrafinte sian kutiman trajnon, li luis apartan trajnon por ke li ĉeestu la kortumon por kliento. Sed Ranade, li diris, estis pli granda ol ili ĉiuj, plurtalenta geniulo. Li ne nur estis bonega juĝisto, li ankaŭ same bone estis historiisto, ekonomikisto kaj reformisto. Kvankam li estis juĝisto, li sentime ĉeestis la Kongreson, kaj ĉiuj fidis tiom je lia saĝeco, ke ili senkontraŭe akceptis liajn decidojn. Kun senlima ĝojo, Gokhale priskribis tiujn kvalitojn de la kapo kaj koro kiuj unuiĝis en sia majstro.

Tiutempe Gokhale posedis ĉevalokaleŝon. Mi ne sciis kial ĝi necesis, kaj do protestis: 'Ĉu vi ne povas uzi la tramon por veturi? Ĉu ne estus digna por gvidanto?'

Iom malĝoje, li diris, 'Do ankaŭ vi ne komprenis min! Mi ne uzas la honorarion de la Konsilio por miaj propraj komfortoj. Mi envias vian liberecon veturadi en tramoj, sed domaĝe, mi ne povas fari tion. Kiam vi estas viktimo de tiel vasta diskonigo kiel mi, estus malfacile, se ne neeble, veturadi en tramo. Oni ne supozu, ke ĉio kion faras la gvidantoj, estas nur pro persona komforto. Mi amas viajn simplajn kutimojn. Mi vivas kiel eble plej simple, sed iom da elspezo preskaŭ neeviteblas por homo kiel mi.'

Tiel li kontentige respondis al unu el miaj plendoj, sed estis alia al kiu li ne povis doni kontentigan respondon.

'Sed vi eĉ ne promenas,' mi diris. 'Ne estas surprize, ke vi ĉiam malsanetas, ĉu ne? Ĉu publika laboro ne lasu iom da tempo por fizika ekzercado?'

'Kiam vi trovas min libera promenadi?' li respondis.

Mi havis tiom da respekto por Gokhale, ke mi ne argumentis kun li. Kvankam lia respondo ne kontentigis min, mi restis silenta. Mi opiniis tiam, kaj mi opinias nun, ke ne gravas kiom da laboro oni havas, oni devas ĉiam trovi iom da tempo por ekzercado, same kiel oni faras por la manĝado. Mia humila opinio estas ke, anstataŭ forrabi de la kapablo labori, la ekzercado efektive aldonas al ĝi.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo