18. Monato kun Gokhale - 2

Dum mia loĝado ĉe Gokhale, mi tute ne restis hejme la tutan tempon.

Mi promesis al miaj kristanaj amikoj en Sudafriko, ke en Barato, mi renkontos baratajn kristanojn, kaj enketos pri ilia situacio. Mi ankaŭ aŭdis pri Babu Kalicharan Banerji kaj alte taksis lin. Li aktivis en la Kongreso kaj mi havis pri li neniujn el la duboj kiujn mi havis pri la meza barata kristano, kiu staris aparte de la Kongreso kaj izolis sin de hinduoj kaj islamanoj. Mi informis al Gokhale, ke mi planas renkonti lin. Li diris: 'Kiel utilus renkonti lin? Li estas tre bona homo, sed mi timas, ke li ne kontentigos vin. Mi konas lin bone. Tamen, vi certe renkontu lin se vi volas.'

Mi petis rendevuon, kion li tuj donis. Kiam mi iris, mi trovis, ke lia edzino estis sojle de la morto. Lia domo estis simpla. En la Kongreso mi vidis lin vestitan en mantelo kaj pantolono, sed mi ĝojis vidi lin nun en bengala dhotio kaj ĉemizo. Al mi plaĉis liaj simplaj vestaĵoj, kvankam mi mem tiam estis en parsia mantelo kaj pantolono. Mi rekte prezentis miajn malfacilaĵojn al li. Li demandis: 'Ĉu vi fidas je la doktrino de la origina peko?'

'Jes,' mi diris.

'Nu, la hinduismo ne proponas pekliberigon de ĝi, la kristanismo jes tion faras,' kaj aldonis: 'La salajro de peko estas morto, kaj la Biblio diras, ke la nura vojo al savo estas submeti sin al Jesuo.'

Mi proponis al li Bhakti-marga (la vojo de sindona dideĉo) de la Bhagvadgito, sed tio ne efikis. Mi dankis lin pro la bonkoreco. Li malsukcesis kontentigi min, sed mi gajnis de la intervjuo.

Dum tiu tempo, mi piediris laŭ la stratoj de Kolkato. Mi iris al plej multaj lokoj piede. Mi renkontis Juĝiston Mitter kaj Kavaliron Gurudas Banerji, kies helpon mi deziris en mia laboro en Sudafriko. Kaj ĉirkaŭ tiu tempo, mi renkontis Raĝon Kavaliron Pyarimohan Mukarji.

Kalicharan Banerji parolis al mi pri la templo Kali, kiun mi volis vidi, aparte ĉar mi legis pri ĝi en libroj. Iutage mi do iris tie. La domo de Juĝisto Mitter estis en la sama kvartalo, kaj mi iris al la templo je la tago kiam mi vizitis lin. Survoje mi vidis vicojn da ŝafoj kiuj estos ofertitaj al la diino Kali. Laŭ la strato, ambaŭflanke estis vicoj de almozuloj. Estis ankaŭ religiaj almozuloj, kaj ankaŭ tiutempe mi severe kontraŭis doni monon al bonsanaj almozuloj. Amaso da ili sekvis min. Unu el tiuj sidis en verando. Li haltigis min kaj demandis: 'Kien vi iras, knabo?' Mi respondis al li.

Li petis al mia kunulo kaj mi sidi, kion ni faris.

Mi demandis al li: 'Ĉu tiuj ĉi oferoj estas laŭ vi religio?'

'Kiu nomus la mortigon de bestoj religio?'

'Kial do vi ne predikas kontraŭ ĝi?'

'Tio ne estas mia afero. Nia celo esti adori la Dion.'

'Sed ĉu vi ne povus trovi alian lokon por adori la Dion?'

'Ĉie samas al ni. Homoj estas kvazaŭ ŝafoj, irante tien kien kondukas ilin la gvidantoj. Tio ne estas afero de ni asketoj.'

Ni ne daŭrigis la diskuton, sed iris al la templo. Estis riveroj de sango. Mi ne povis stari tie. Mi ege maltrankviliĝis. Mi neniam forgesis tiun vidaĵon.

Jam tiu vespere, mi estis invitita vespermanĝi kun bengalaj amikoj. Tie mi parolis al amiko pri tiu ĉi kruela formo de adorado. Li diris: 'La ŝafoj sentas nenion. La bruo kaj la tamburado tie anestezas ilin kontraŭ la dolorsento.'

Tiun ĉi argumenton mi ne povis akcepti. Mi diris al li, ke se la ŝafoj kapablus paroli, ili rakontus tute alie. Mi opiniis, ke la kruela kutimo estu haltigita. Mi memoris la rakonton de la Budho, sed mi ankaŭ vidis, ke la tasko estis preter mia kapablo.

Mi havas hodiaŭ la saman opinion kion mi havis tiam. Al mi la vivo de ŝafido estas same valora kiel homa vivo. Mi ne volas forpreni la vivon de ŝafido pro la homa korpo. Mi kredas ke, ju pli senhelpa iu estaĵo estas, des pli ĝi rajtas al la protekto de homo kontraŭ homa krueleco. Sed tiu kiu ne kvalifikis sin por tia servo ne povas doni al ĝi ian ajn protekton. Mi devas praktiki pli da mempurigado kaj sindonemo, antaŭ ol mi povas savi tiujn ĉi ŝafidojn de ĉi tiu nesankta oferado. Hodiaŭ mi pensas, ke mi mortos sopirante pri tiu mempurigado kaj sindonemo. Estas mia daŭra preĝo, ke naskiĝu en la mondo iu granda animo, viro aŭ virino, kun dia kompato, kiu liberigus nin de tiu ĉi abomena peko, savus la vivojn de senkulpaj estaĵoj, kaj purigus la templon. Kiel okazas, ke Bengallando kun ĝia scio, inteligenteco, sindonemo kaj emocio toleras tiun ĉi buĉadon?


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo