19. Monato kun Gokhale - 3

Tiu terura ofero al Kali nome de la religio pliintensigis mian deziron scii pri la bengala vivo. Mi legis kaj aŭdis multon pri la movado Brahmo Samaj. Mi sciis iom pri la vivo de Pratap Chandra Mazumdar. Mi ĉeestis kelkajn kunsidojn kiujn li adresis. Mi akiris lian libron Life of Keshav Chandra Sen, legis ĝin kun granda intereso kaj komprenis la distingon inter Sadharan Brahmo Samaji kaj Adi Brahmo Samaji. Mi renkontis Panditon Shivanath Shastri kaj kunekun profesoro Kathavate iris viziti Maharshi Devendranath Tagore, sed ĉar oni tiutempe ne permesis vizitantojn, ni ne povis vidi lin. Tamen, ni estis invititaj celebron de Brahmo Samaj ĉe lia hejmo, kaj tie ni havis la privilegion aŭsukulti al bela bengala muziko. Ekde tiam mi estis amanto de la bengala muziko.

Sciante tiom pri Brahmo Samaj, estis neeble ne vidi Svamio Vivekanand. Kun granda entuziasmo, mi iris al la monaĥejo Belur Math, plejparte, aŭ eble eĉ la tutan distancon, piede. Al mi plaĉis la fora loko de la monaĥejo. Mi malesperiĝis kaj bedaŭris aŭdi, ke la Svamio estis en sia kolkata domo, malsana, kaj oni ne povis viziti lin.

Mi poste enketis pri la loĝejo de Fratino Nivedita, kaj renkontis ŝin en la domego en Chowringhee. Min surprizis la lukso ĉirkaŭ ŝi, kaj ankaŭ en nia konversacio, ne estis multo komuna. Mi parolis al Gokhale pri tio, kaj li diris, ke li ne miras, ke ne estas komunaĵoj inter mi kaj ekscitiĝema homo kiel ŝi.

Mi renkontis ŝin denove en la hejmo de s-ro Pestonji Padshah. Mi eniris ĝuste kiam ŝi estis babilanta kun lia maljuna patrino, kaj mi do iĝis la interpretisto inter ili. Kvankam mi ne sukcesis konsenti kun ŝi, mi ja rimarkis ŝian amegon de la hinduismo. Mi eksciis pri ŝiaj libroj poste.

Mi dividis mian tagon renkontante gravulojn en Kolkato pri la laboro en Sudafriko, kaj vizitante kaj studante la religiajn kaj publikajn instituciojn de la urbo. Iufoje mi prelegis ĉe kunsido, prezidita de d-ro Mullick, pri la laboro de la Barata Ambulanca Korpuso en la Bura Milito. Mia ligo kun la tagĵurnalo The Englishman helpis min ankaŭ ĉi-foje. S-ro Saunders estis malsana, sed helpis min tiom kiom li faris en 1896. Gokhale ŝatis tiun ĉi prelegon mian, kaj li estis tre feliĉa aŭdi d-ro Ray laŭdanta ĝin.

Tiel la loĝado ĉe Gokhale igis mian laboron en Kolkato tre facila. Mi konatiĝis kun la plej gravaj bengalaj familioj, kaj ĝi estis la komenco de mia intima ligo kun Bengallando.

Mi devas pretersalti multajn memorojn de tiu memorinda monato. Mi simple menciu mian fulman viziton al Birmo, kaj la monaĥoj tie. Mi malfeliĉis vidi ilian mallaboremon. Mi vidis la oran pagodon. Al mi ne plaĉis la sennombraj malgrandaj kandeloj en la templo, kaj la ratoj kurantaj ĉie en la sanktejo memoris min pri la sperto de Swami Dayanand en Morvi. La libereco kaj energio de la birmaj virinoj ĉarmis min, same kiel la mallaboremo de la viroj dolorigis min. Dum mia mallonga vizito, mi ankaŭ vidis, ke ĝuste kiel Mumbajo ne estis Barato, Ranguno ne estis Birmo, kaj ĝuste kiel ni en Barato iĝis makleristoj de la britaj komercistoj, same en Birmo, kunekun la britaj komercistoj ni igis la popolojn de Birmo niaj makleristoj.

Revenante de Birmo, mi adiaŭis Gokhale. La foriro doloris, sed mia laboro en Bengallando, aŭ pli precize Kolkato, jam finiĝis, kaj ne estis kialo resti tie pli longe.

Antaŭ ol denove eniri la profesion, mi deziris vojaĝi tra Barato en tria klaso de trajno, kaj ekscii la malfacilaĵojn de tiuklasaj pasaĝeroj. Mi parolis al Gokhale pri tio ĉi. Komence, li ridigis la ideon, sed kiam mi klarigis al li tion kion mi atendas, li plenkore aprobis ĝin. Mi planis unue iri al Varanasio por saluti s-inon Besant, kiu tiam estis malsana.

Necesis ekipi min por la triaklasa veturo. Gokhale mem donis al mi metalan manĝskatolon kaj plenigis ĝin per dolĉaĵoj kaj purioj. Mi aĉetis kanvasan sakon kontraŭ tri kvarono de rupio, kaj longan mantelon de lano de la vilaĝo Chhaya. En la sako estis tiu mantelo, dhotio, bantuko kaj ĉemizo. Mi ankaŭ havis litkovrilon kaj akvujo. Tiel ekipite, mi ekvojaĝis. Gokhale kaj d-ro Ray venis al la stacidomo por adiaŭi min. Mi petis ilin ne fari tion, sed ili insistis. 'Se vi estus vojaĝanta en la unua klaso, mi ne venintus, sed nun mi devas,' diris Gokhale.

Neniu baris Gokhale de la kajo. Li estis en sia silka turbano, jako kaj dhotio. D-ro Ray estis en sia bengala vestaĵo. Li estis haltigita de la biletisto, sed kiam Gokhale diris al li, ke li estas amiko, li estis permesita.

Tiel, kun iliaj bondeziroj, mi komencis mian vojaĝon.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo