La vojaĝo estis de Kolkato ĝis Rajkot, kaj mi planis halti survoje en Varanasio, Agra, Jaipur kaj Palanpur. Mi ne havis la tempon por vidi pli da lokoj ol tiuj. En ĉiu urbo, mi restis unu tagon en hospico aŭ kun pastro, kiel ordinara pilgrimanto, krom en Palanpur. Laŭmemore, mi ne elspezis pli ol 31 rupiojn (inkluzive la trajbileton) dum tiu vojaĝo.
Veturante en la tria klaso, mi plejparte preferis la ordinaran al la poŝtaĵaj trajnoj, ĉar mi sciis, ke la poŝtaĵaj trajnoj estas pli homplenaj kaj la tarifoj estas pli altaj.
La triaklasaj vagonoj kaj necesejoj estas hodiaŭ tiel malpuraj, kiel ili estis tiam. Eble estas iom da pliboniĝo nun, sed la diferenco inter la unua kaj tria klasoj estas tute senproporcia al la tarifo inter la du klasoj. La triaklasaj pasaĝeroj estas traktitaj kiel ŝafoj kaj iliaj komfortoj estas ŝafaj komfortoj. En Eŭropo mi veturis per la tria -- kaj nur unufoje per la unua por vidi la diferencon -- kaj mi ne rimarkis similan diferencon inter la du klasoj. En Sud-Afriko, triaklasaj pasaĝeroj estas plejparte nigruloj, tamen la triaklasaj komfortoj estas pli bonaj ol ĉi tie. En partoj de Sud-Afriko, triaklasaj vagonoj posedas kuŝejojn kaj kusenitajn seĝojn. Ankaŭ oni reguligas la nombron de pasaĝeroj por eviti troan homamasiĝon. Kontraste, ĉi tie mi kutime trovis la limon superita.
La indiferenteco de la trajnaj aŭtoritatoj al la komforto de la triaklasaj pasaĝeroj, aldonita al la malpura kaj senpensa konduto de la pasaĝeroj mem, igas la triaklasan veturadon aparte malfacila al pasaĝero purema. La malplaĉaj kutimoj inkluzivas ĵeti rubaĵon sur la vagonan plankon, fumi ĉie kaj je ĉiaj horoj, maĉi betelon kaj tabakon ŝanĝante la tutan vagonon al kraĉujo, laŭtparoli kaj kriegi kaj sakri, senkonsidere al la konveno aŭ komforto de la kunpasaĝeroj. Mi apenaŭ rimarkis diferencon inter miaj spertoj de la triaklaso en 1902 kaj tiuj de miaj konstantaj triaklasaj veturoj de 1915 ĝis 1919.
Nur unu solvon de tiu ĉi aĉa situacio mi povas imagi -- edukitaj homoj veturadu en la tria klaso kaj reformu la kutimojn de la homoj, kaj ankaŭ neniam permesu al la trajnaj aŭtoritatoj ripozi trankvile. Ili sendu plendon kiam ajn necese, neniam subaĉetu aŭ faru ion ajn kontraŭleĝan por akiri sian komforton, kaj neniam toleru kontraŭregulan konduton de iu ajn. Tio, mi certas, multe plibonigus la situacion.
Mia serioza malsano en 1918-19 bedaŭrinde devigis min pli-malpli rezigni pri la triaklasa veturado, kaj tio ĉi estas daŭra fonto de malĝojo kaj honto por mi, ĉar tio okazis ĝuste kiam la agitado forigi la malfacilaĵojn de la triaklasaj pasaĝeroj estis progresanta sufiĉe bone. La malfacilaĵoj de la malriĉaj pasaĝeroj en trajnoj kaj sur ŝipoj, pliakrigitaj de siaj propraj malbonaj kutimoj, la troaj avantaĝoj donitaj de la registaro al eksterlanda komerco, kaj tiaj ĉi similaj aferoj, estas grava grupo de temoj. Estus bone se unu aŭ du entreprenemaj kaj persistemaj laborantoj dediĉu sian plenan tempon al ĝi.
Sed mi lasu la triaklasajn pasaĝerojn tie, kaj venu al mia sperto en Varanasio. Mi atingis tien en la mateno. Mi decidis loĝi ĉe pastro. Pluraj bramanoj ĉirkaŭis min kiam mi eltrajniĝis, kaj mi elektis unu kiu aspektis relative pli pura kaj bona ol la aliaj. Tio estis bona elekto. Estis bovo en la korto, kaj oni loĝigis min en supra etaĝo. Mi ne volis manĝi sen la mempurigado en la Gango, laŭ la ĝusta ortodoksa maniero. La pastro faris la preparojn. Mi antaŭavertis lin, ke mi neniel povos pagi pli ol 1,25 rupioj kiel donaco, kaj li do preparu laŭe.
La pastro tuj konsentis. 'Ĉu la pilgrimanto estas riĉa ĉu malriĉa,' li diris, 'la servo estas la sama. Sed la donaco kiun ni ricevas dependas de la volo kaj kapablo de la pilgrimanto.' Mi trovis, ke la pastro tute ne mallongigis la kutimajn ritojn en mia kazo. La adorado finiĝis je tagmezo, kaj mi iris al la templo Kashi Vishvanath por la darŝano. Tio kion mi vidis tie ege dolorigis min. Praktikante kiel advokato en Mumbajo en 1891, mi ĉeestis prelegon pri 'Pilgrimado al Varanasio' en la halo Prarthana Samaj. Mi do jam preparis min por iom da malesperiĝo. Sed la malesperiĝo kiun mi spertis estis multe pli.
La aliro estis tra mallarĝa kaj glitiga strato. Nenia kvieto. La svarmantaj muŝoj kaj la bruo de la vendistoj kaj pilgrimantoj estis tute netolerebla.
Kie oni devus atendi etoson de medito kaj komuna kunsento, oni trovus neniun el ili. Tiun etoson oni devis trovi en si mem. Mi ja rimarkis piajn virinojn, meditantajn, tute nekonsciajn pri la medio. Sed pri tio ĉi la administrantoj de la templo apenaŭ povus pretendi meriton. La aŭtoritatoj devas kreigi kaj daŭrigi ĉirkaŭ la templo puran, dolĉan kaj serenan etoson, fizikan kaj moralan. Anstataŭ tio, mi trovis bazaron kie trompaj vendistoj vendis modajn dolĉaĵojn kaj ludilojn.
Kiam mi atingis la templon, ĉe la enirejo estis stinka maso da putrintaj floroj. La planko estis pavimita per bona marmoro, kiun tamen rompis iu estetike blinda adoranto kaj ornamigis ĝin per moneroj kiuj iĝis la pavimo bonega malpuraĵujo.
Mi proksimiĝis al la Puto de Scio. Mi serĉis tie la Dion sed ne trovis Lin. Mi do jam estis sufiĉe malbonhumora. Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de la Puto estis malpura. Mi tute ne volis doni iun ajn donacon. Do mi donacis trionon de pajso. La pastro tie koleris kaj forĵetis mian moneron. Li sakris al mi, kaj diris: 'Tiu ĉi insulto portos vin rekte al la infero.'
Ĉi tio ne maltrankviligis min. 'Sinjoro,' mi diris, 'kio ajn estu mia sorto, ne decas al iu el via klaso uzi tian ĉi lingvaĵon. Vi povas preni tiun ĉi moneron se vi volas, alikaze vi perdos ankaŭ ĝin.'
'Foriru,' li respondis, 'mi tute ne volas vian moneron.' Kaj venis denove pliaj sakraĵoj.
Mi prenis mian moneron kaj ekforiris, dirante al mi mem, ke la bramano perdis moneron kaj mi gajnis ĝin. Sed la pastro ne volis perdi la moneron. Li vokis min, kaj diris, 'Bone, lasu la moneron ĉi tie; mi ne volas esti kiel vi. Se mi rifuzus vian moneron, estus malbone por vi.'
Silente mi donis al li la moneron kaj, suspirante, foriris.
Post tiu vizito mi iris dufoje al Kashi Vishvanath, sed tio estis post mi estis jam afliktita de la titolo de Mahatmo kaj tiaj spertoj kiajn mi detalis supre iĝis neeblaj. Homoj kiuj volis mian darŝanon ne permesus min havi darŝanon de la templo. Nur la mahatmoj scias la malfeliĉojn de mahatmo. Krom tio, la malpuraĵo kaj bruo estis same kiel antaŭe.
Se iu dubas la senfinan gracon de la Dio, li vidu tiujn ĉi sanktajn lokojn. En la sankta nomo de tiu Princo de Jogistoj okazas tiom da hipokriteco kaj nereligio, kaj Li toleras ilin. Jam antaŭ longe li deklaris: 'Kiel homoj adoras min, tiel mi plenumas iliajn dezirojn' (Bhagvadgito IV.11).
La leĝo de la karmo estas senindulga kaj neevitebla. Apenaŭ estas kialo por la Dio interveni. Li donis la leĝon, kaj se tiel diri, emeritiĝis.
Post tiu ĉi vizito al la templo, mi vizitis s-inon Besant. Mi sciis, ke ŝi nun resaniĝas de malsano. Mi sendis mian nomon. Ŝi tuj venis. Ĉar mi nur volis saluti ŝin, mi diris, 'Mi scias, ke vi estas en delikata sano. Mi nur volis saluti vin respekteme. Mi estas dankema, ke vi ricevis min malgraŭ via malforta sano. Mi ne volas preni plu vian tempon.'
Tion dirante, mi adiaŭis ŝin.