Gokhale forte deziris, ke mi ekloĝu en Mumbajo, praktiku kiel advokato, kaj helpu lin en la publika laboro. Publika laboro tiutempe signifis laboron de la Kongreso, kaj la ĉefa laboro de la institucio kiun li helpis fondi estis la administracio de la Kongreso.
La konsilo de Gokhale plaĉis al mi, sed mi ne estis tro memfida pri mia sukceso kiel advokato. La malplaĉaj memoroj de mia pasinta malsukceso daŭre restis kun mi, kaj mi ankoraŭ ege malamis flatadon por akiri laboron.
Tial mi decidis komenci la laboron en Rajkot. Kevalram Mavji Dave, mia malnova bondeziranto, kiu persvadis min iri al Anglujo, estis tie, kaj li tuj donis al mi tri procesojn. Du el ili estis apelacioj kun la Jura Asistanto al la Politika Agento en Kathiawad, kaj unu estis origina proceso en Jamnagar. Tiu lasta estis por mi grava. Kiam mi diris, ke mi ne certas ĉu aŭ ne mi sukcesos, Kevalram Dave kriis: 'Ne gravu al vi ĉu aŭ ne vi sukcesos. Vi simple faru la laboron kiel eble plej bone, kaj mi kompreneble helpos vin.'
La advokato de la alia flanko estis la bedaŭrata s-ro Samarth. Mi estis sufiĉe bone preparita. Ne estis, ke mi sciis multon pri la barata juro, sed Kevalram Dave instruis min tre bone. Antaŭ ol mi iris al Sud-Afriko, mi aŭdis amikojn diri, ke Kavaliro Pherozeshah Mehta sciis parkere la leĝaron pri la evidento, kaj tio estis la sekreto de lia sukceso. Mi memoris tion, kaj dum la vojaĝo zorge studis la Baratan Evidentan Akton kun la komentarioj. Kaj kompreneble estis ankaŭ mia jura sperto en Sud-Afriko.
Mi gajnis la proceson, kaj akiris iom da memfido. Mi ne timis pri la apelacioj, kiuj estis sukcesaj. Ĉio ĉi pensigis min, ke eble mi ne malsukcesos eĉ en Mumbajo.
Sed antaŭ ol paroli pri la cirkonstancoj en kiuj mi decidis iri al Mumbajo, mi rakontos miajn spertojn pri la senkonsidero kaj nescio de britaj oficialuloj. La kortumo de la Jura Asistanto estis migra. La advokatoj kaj la klientoj devis sekvi lian tendaron. La advokatoj demandis pli grandan honorarion kiam ajn ili devis iri ekster la ĉefoficejo, kaj do duobliĝis la elspezoj de la klientoj. Pri ilia neoportuneco tute ne pensis la juĝisto.
Oni decidis aŭdi la apelacion en Veraval kie furiozis la pesto. Mi memoras, ke estis ĉirkaŭ 50 kazoj ĉiutage en urbeto de 5 500 homoj. Ĝi estis preskaŭ senhoma, kaj mi ekloĝis en senhoma hospico iom for de la urbeto. Sed kie loĝu la klientoj? Se ili estus malriĉaj, ili simple devus fidi je Dio.
Amiko kiu ankaŭ havis procesojn en tiu kortumo telegrafis al mi, ke mi petu ke la tendaro translokiĝu pro la pesto. Kiam mi submetis la peton, la sahibo demandis al mi: 'Ĉu vi timas?'
Mi respondis: 'Ne temas pri mia timo. Mi opinias, ke mi prizorgos min, sed kio pri la klientoj?'
'La pesto jam daŭre restos en Barato,' respondis la sahibo. 'Kial timi ĝin? Li klimato de Verval belas. (La sahibo loĝis sufiĉe for de la urbeto en palaca tendo starigita ĉe la marbordo.) Homoj ja devas lerni vivi sub la ĉielo.'
Estis senutile argumenti kontraŭ tiu ĉi filozofio. La sahibo diris al sia asistanto: 'Notu tion kion diras s-ro Gandhi, kaj informu min se estas vere malfacile por la advokatoj aŭ la klientoj.'
La sahibo kompreneble faris honeste tion kion li opiniis ĝusta. Sed kiel tiu homo povus ekscii la malfacilaĵojn de malriĉa Barato? Kiel li komprenu la bezonojn, kutimojn, idiosinkraziojn kaj morojn de la popolo? Kiel iu kiu alkutimiĝis mezuri aferojn per oraj pundoj subite kalkulu per etaj pecoj de kupero? Same kiel la elefanto ne kapablas pensi laŭ la pensmaniero de formiko, spite la plej laŭdindajn intencojn, la anglo estas senpova pensi por aŭ leĝofari flanke de la baratano.
Sed mi reprenu la fadenon de la historio. Malgraŭ miaj sukcesoj, mi estis pensanta resti en Rajkot iom longe kiam iutage vizitis min Kevalram Dave kaj diris: 'Gandhi, ni ne permesos vin vegeti ĉi tie. Vi devas ekloĝi en Mumbajo.'
'Sed kiu tie trovos laboron por mi?' mi demandis. 'Ĉu vi povos trovi la monon?'
'Jes, jes, mi faros tion,' li diris. 'Ni foje vokos vin kiel grandan advokaton el Mumbajo, kaj sendos al vi verkad-laboron de tie ĉi. Estas ni lokaj advokatoj kiuj sukcesigas aŭ malsukcesigas advokatojn kiel vi. Vi jam pruvis vian valoron en Jamnagar kaj Veraval, kaj mi do tute ne maltrankviliĝas pri vi. Vi estas destinita fari publikan laboron, kaj ni ne permesos vin estis enterigita en Kathiawad. Diru al mi, do, kiam vi iros al Mumbajo?'
'Mi atendas iom da mono de Natalo. Post kiam mi ricevos ĝin, mi tuj iros,' mi respondis.
La mono venis post du semajnoj, kaj mi iris al Mumbajo. Mi luis ĉambrojn en la oficejo de Payne, Gilbert kaj Sayani, kaj ŝajnis, ke mi ekloĝos tie.