Kvankam mi luis ĉambrojn en Fort kaj domon en Girgaum, Dio ne permesis al mi trankvile ekloĝi. Apenaŭ mi translokiĝis al la nova domo la dua filo Manilal, kiu kelkajn jarojn antaŭe jam eltenis severan atakon de variolo, nun suferis severan atakon de tifoido, kunekun pulminflamo kaj signoj de deliro dum la nokto.
La kuracisto venis. Li diris, ke malmulte efikus la medikamentoj, sed ovoj kaj kokidaĵa buljono estus utilaj.
Manilal estis nur 10-jaraĝa. Kion demandi al li? Estante lia prizorganto, mi devis decidi. La kuracisto estis tre bona parsio. Mi diris al li, ke ni ĉiuj estas vegeteranoj kaj mi do simple ne povis doni iujn el tiuj du al mia filo. Ĉu li do bonvole rekomendus ion alian?
'La vivo de via filo estas en danĝero,' diris la kuracisto. 'Ni povus doni al li lakton maldensigita per akvo, sed tio ne donus al li sufiĉan nutraĵon. Kiel vi scias, multaj hinduaj familioj vokas min, kaj ili ne kontraŭas tion kion mi preskribas. Mi opinias, ke vi ne estu tiom strikta pri la filo.'
'Vi tute pravas,' mi diris. 'Kiel kuracisto vi ne faru alie. Sed tre grandas mia respondeco. Se la knabo estus plenkreskulo, mi certe demandus lin pri lia volo, kaj respektus tion. Sed ĉi tie mi devas pensi kaj decidi liaflanke. Laŭ mi estas nur dum tiuj situacioj, ke la fido de homo estas vere ekzamenita. Ĝuste aŭ malĝuste parto de mia religia konvinko estas, ke homo ne manĝu viandon, ovon, kaj similajn. Estu limo ankaŭ al tio kion ni faras por vivi. Eĉ por vivi ne permeseblas kelkaj aferoj. La religio, kiel mi ĝin komprenas, ne permesas al mi uzi la viandon kaj ovojn por mi aŭ por la miaj, eĉ dum tiaj ĉi okazoj, kaj mi do devas riski tion kion vi diras. Sed mi petas de vi unu aferon. Ĉar mi ne povas sekvi vian konsilon, mi proponas provi akvoterapion, kion mi iom scipovas. Sed mi ne scias kiel ekzameni la pulson, bruston, pulmojn, ktp. Se vi povus fojfoje veni kaj sciigi al mi pri lia kondiĉo, mi estus dankema al vi.'
La bonkora kuracisto komprenis mian malfacilaĵon kaj konsentis al mia peto. Kvankam Manilal ne povis decidi, mi raportis al li tio kio okazis inter la kuracisto kaj mi kaj petis lian opinion.
'Provu vian akvoterapion,' li diris. 'Mi ne manĝos ovojn aŭ kokidaĵan buljonon.'
Tio feliĉigis min, kvankam mi konstatis, ke se mi donus iun el tiuj du, li manĝus ĝin.
Mi sciis pri la kuraco de Kuhne kaj jam provis ĝin. Mi ankaŭ sciis, ke utilus provi fastadon. Mi do komencis la koksajn banojn de Kuhne, neniam lasante lin en la kuvo por pli ol tri minutoj, kaj nutris lin tri tagojn per oranĝsuko miksita kun akvo.
Sed daŭris la febro kaj altiĝis ĝis 104 gradoj. Nokte li deliris. Mi maltrankviliĝis. Kion dirus homoj pri mi? Kion pensus la pliaĝa frato pri mi? Ĉu ni ne povas voki alian kuraciston? Kial ne havi ajurvedan kuraciston? Ĉu la gepatroj rajtas trudi siajn kapricojn sur infanoj?
Hantis min tiuj pensoj. Tiam komenciĝus mala pensofluo. Dio certe ĝojus, ke mi kuracas la filon same kiel mi kuracus min mem. Mi fidis je la akvoterapio, kaj malmulte fidis la alopation. La kuracistoj ne povis garantii resaniĝon. Ili maksimume povus eksperimenti. La vivfadeno estis en la manoj de Dio. Kial ne fidi je Li kaj daŭrigi la kuracadon kiun mi taksas ĝusta?
Mi ŝanceliĝis inter tiuj ĉi konfliktaj pensoj. Noktiĝis. Mi kuŝis en lito apud Manilal. Mi decidis volvi lin en malsekigita littuko. Mi leviĝis, malsekigis littukon, vringis ĝin, kaj volvis ĝin ĉirkaŭ Manilal, kun nur lia kapo ekster ĝi, kaj kovris lin per du litkovriloj. Sur la kapo mi metis malsekan bantukon. La tuta korpo brulis kiel varma fero, kaj estis tute seka. Estis absolute neniu ŝvito.
Mi ege laciĝis. Mi lasis Manilal kun lia patrino kaj promenis en Chaupati por refreŝiĝi. Estis ĉirkaŭ la 10a. Estis tre malmultaj piedirantoj. Dronita en miaj pensoj, mi apenaŭ rimarkis ilin. 'Mia honoro estas en Viaj manoj, ho Sinjoro, dum tiu ĉi horo de ekzameno.' Mi ripetadis la nomon de Ramo. Post mallonga tempo, mi revenis, mia koro rapidiĝante en la brusto.
Tuj kiam mi eniris la ĉambron, Manilal diris, 'Ĉu vi revenis, paĉjo?'
'Jes, kara.'
'Eltiru min. Mi brulas.'
'Ĉu vi ŝvitas, knabo?'
'Mi estas tute trempita. Bonvolu eligi min.'
Mi tuŝis lian frunton. Ĝin kovris ŝvitbidoj. La temperaturo malaltiĝis. Mi dankis al Dio.
'Manilal, via febro foriras. Iom pli da ŝvitado, kaj mi eligos vin.'
'Elprenu min el tiu ĉi forno. Volvigu min aliafoje se vi volas.'
Mi distris lin kaj sukcesis meti lin sub la tukoj kelkajn minutojn plu. La ŝvito elfluis de lia frunto. Mi malfermis la volvaĵon kaj sekigis lian korpon. Patro kaj filo profunde ekdormis en la sama lito.
Matene, la febro de Manilal estis multe pli malforta. Por kvardek tagoj li daŭre trinkis diluitan lakton kaj fruktosukon. Mi ne plu timis. Ĝi estis persista febro, sed ĝi nun estis regata.
Hodiaŭ Manilal estas la plej sana el miaj knaboj. Kiu povas diri ĉu la resaniĝo estis pro la dia graco, aŭ pro la akvoterapio, aŭ pro la zorga dieto kaj flegado? Ĉiu decidu laŭ sia fido. Miaflanke, mi certas, ke Dio savis mian honoron, kaj tiu kredo restas senŝanĝa ĝis hodiaŭ.