23. Denove al Sudafriko

Manilal resaniĝis, sed mi vidis, ke la domo en Girgaum ne estas loĝebla. Ĝi estis malseketa kaj malbone lumigita. Do konsultante s-ron Revashankar Jagjivan, mi decidis lui bone ventolitan bangalon en la antaŭurbo de Mumbajo. Mi vagis tra Bandra kaj Santa Cruz. Pro la buĉejo en Bandra, ni ne elektis tiun kvartalon. Ghatkopar kaj proksimaj lokoj estis tro for de la maro. Finfine, ni trovis belan bangalon en Santa Cruz, kiun ni luis kiel la plej bona de la vidpunkto de la higieno.

Mi aĉetis unuaklasan abonbileton de Santa Cruz ĝis Churchgate, kaj memoras, ke ofte fieris esti la sola pasaĝero en mia vagono. Mi ofte piediris al Bandra por preni la rapidan trajnon de tie rekte al Churchgate.

En mia profesio, mi prosperis pli bone ol atendite. Miaj sudafrikaj klientoj ofte sendis al mi laboron, kaj tio sufiĉis por miaj elspezoj.

Mi ankoraŭ ne sukcesis gajni laboron de la Altkortumo, sed mi ĉeestis la praktikajn procesojn kiujn oni aranĝis tiutempe, kvankam mi ne partoprenis ilin. Mi memoras, ke Jamiatram Nanabhai aktivis en ili. Kiel aliaj novaj advokatoj, mi iris por aŭdi la procesojn en la Altkortumo, sed verdire pli por ĝui la dormigan venteton de la maro ol por pligrandigi mian scion. Mi rimarkis, ke mi ne estis sola kiu ĝuis tiun ĉi plezuron. Tio ŝajne estis la modo, kaj mi do ne hontis pri tio.

Tamen, mi ekuzis la altkortuman bibliotekon kaj pensis, ke mi baldaŭ akiros laboron en la Altkortumo.

Tiel, dum mi unuflanke sentis min iom trankvila pri mia profesio, aliflanke estis Gokhale kiu ĉiam min prizorgis, kaj kiu estis okuptia pro siaj propraj planoj por mi. Li vizitis min du-trifoje ĉiusemajne, ofte kunekun amikoj kiujn li volis min renkonti, kaj sciigis al mi pri sia laboro.

Sed oni povas diri, ke la Dio neniam permesis al iu ajn el miaj planoj fruktiĝi. Li ĉiam decidis pri ili en Sia propra maniero.

Ĵus kiam mi ekloĝadis kiel mi intencis, mi ricevis neatenditan telegramon de Sudafriko: 'Chamberlain atendata ĉi tie. Bonvolu tuj reveni.' Mi memoris mian promeson kaj diris, ke mi pretas starti kiam ili sendos al mi la monon. Ili tuj respondis, mi lasis la oficejon kaj ekiris al Sudafriko.

Mi pensis, ke la laboro tie okupus min por almenaŭ unu jaro, mi do retenis la bangalon kaj lasis la edzinon kaj infanojn tie.

Mi opiniis tiutempe, ke entreprenemaj junuloj kiuj ne sukcesis trovi niĉon en la lando devas elmigri al aliaj landoj. Mi do prenis kun mi kvar aŭ kvin tiajn junulojn, unu el kiuj estis Maganlal Gandhi.

La Gandhioj estis kaj estas granda familio. Mi volis trovi ĉiujn el tiuj kiuj volis veturi eksterlanden. La patro akomodis multajn el ili en iu registara laboro. Mi volis, ke ili liberiĝu de tio. Mi nek povis nek volis akiri laboron por ili. Mi volis, ke ili estu memstaraj.

Sed kiel antaŭeniris miaj idealoj, mi provis persvadi tiujn ĉi junulojn akordigi siajn idealojn al la miaj, kaj mi havis la plej grandan sukceson gvidante Maganlal Gandhi. Sed pri tio poste.

La apartigo de la edzino kaj infanoj, la disiĝo de stabila domaranĝo, la iro de la certa al la necerta -- ĉio ĉi estis tiumomente doloriga, sed mi hardis min al necerta vivo. Mi opinias, ke estas erare atendi certecojn en tiu ĉi mondo, kie ĉio krom la Dio, tio estas la Vero, estas necerta. Ĉio kio aperas kaj okazas ĉirkaŭ ni estas necerta, pormomenta. Sed kaŝita en ĝi estas tutcerte Supera Estaĵo, kaj oni estus benita se oni povus ekvidi tiun Certecon kaj ligi la vivon al ĝi. La serĉo por tiu Vero ja estas la plej alta bono de la vivo.

Mi atingis Durbanon tute ĝustatempe. Laboro atendis min. Oni jam fiksis la daton kiam la delegacio iros al s-ro Chamberlain. Mi devis verki la petskribon kiun ni planis submeti al li, kaj iri kun la delegacio.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo