S-ro Chamberlain venis por preni donacon de 35 milionoj da pundoj de Sud-Afriko, kaj por konkeri la korojn de angloj kaj buroj. Li do reagis malvarme al la barata delegacio.
'Vi scias,' li diris, 'ke la imperia registaro ne havas multe da influo sur la memregantaj kolonioj. Viaj plendoj ŝajnas pravaj. Mi faros tion kion mi povas, sed vi devas klopodi kiel eble plej plaĉi al eŭropanoj, se vi volas loĝi inter ili.'
La respondo malentuziasmigis la membrojn de la delegacio. Ankaŭ mi senesperiĝis. Ĝi malfermis niajn okulojn, kaj mi vidis, ke ni devas rekomenci nian laboron. Mi klarigis la situacion al miaj kolegoj.
Efektive la respondo de s-ro Chamberlain ne estis malprava. Estis bone, ke li parolis rekte. Li ja sufiĉe ĝentile memorigis nin, ke tiu kiu havas la glavon, havas la rajton.
Sed glavon ni ne posedis. Ni apenaŭ havis la kuraĝon aŭ la korpon por toleri glavobaton.
S-ro Chamberlain dediĉis nur mallongan tempon al la duonkontinento. Se de Srinagar ĝis Kanyakumari estas 3060 km-oj, de Durbano ĝis Cape Town ne estas malpli ol 1770 km-oj. S-ro Chamberlain devis fulme veturi tiun distancon.
De Natalo li hastis al Transvalo. Mi devis verki la peticion pri la baratanoj ankaŭ tie, kaj submeti ĝin al li. Sed kiel atingi Pretorion? Niaj homoj ne povis akiri ĝustatempe la bezonatajn leĝajn dokumentojn. Pro la milito, Transvalo iĝis sovaĝa loko. Estis nek nutraĵo, nek vestaĵoj. La vendejoj ĉiuj estis malplenaj aŭ fermitaj, iam replenigotaj aŭ malfermotaj. Oni ne permesis ke eĉ la rifuĝintoj revenu ĝis la vendejoj denove havis varojn. Ĉiu transvalano do devis akiri permesilon. Eŭropanoj ne havis problemon ĝin akiri, sed estis malfacile por baratanoj.
Dum la milito multaj funkciuloj kaj soldatoj venis al Sud-Afriko el Barato kaj Srilanko, kaj estis devo de britaj aŭtoritatoj trovi laboron por tiuj kiuj poste ekloĝis tie. Ĉiukaze ili devis dungi novajn oficialulojn kaj estis utile havi tiujn ĉi spertajn homojn. Sufiĉe lerte ili starigis novan instancon. Jam estis instanco por nigruloj. Kial ne havi unu ankaŭ por azianoj? La logiko ŝajnis pravigebla. Kiam mi atingis Transvalon, tiu ĉi instanco jam ekfunkciis, kaj malrapide etendis siajn tentaklojn. La oficialuloj kiuj donis la permesilojn al la revenantaj rifuĝintoj povis doni ĝin al ĉiuj, sed kiel ili faru tion al azianoj sen interveno de la instanco? Kaj se la permesiloj estus donitaj surbaze de rekomendoj de nova instanco, malpeziĝus iom la laboro de la permesilaj oficialuloj. Tiel ili argumentis. La fakto tamen estis, ke la nova instanco bezonis laboron kaj la homoj, monon. Se ne estus laboro, oni ne trovus la instancon necesa, kaj oni devus fermi ĝin. Tial ili trovis laboron por si mem.
La baratanoj devis peticii al tiu ĉi instanco. Oni donis al ni respondon post multaj tagoj. Ĉar multegaj homoj volis reveni al Transvalo, aperis amaso da perantoj kiuj, kune kun la oficialuloj, rabis milojn da pundoj de la kompatindaj baratanoj. Oni diris al mi, ke permesilo ne akireblas sen influo, kaj ke, en kelkaj kazoj, oni devas pagi ĝis cent pundoj spite de la influo. Tiel ŝajnis neniu alia vojo por mi. Mi iris al mia malnova amiko, la policestro de Durbano, kaj diris al li: 'Bonvolu prezenti min al la permesilestro kaj helpu al mi akiri permesilon. Vi scias, ke mi estis iam loĝanto de Transvalo.' Li tuj surmetis sian ĉapelon, venis kun mi, kaj ja helpis min akiri permesilon. Restis apenaŭ unu horo antaŭ foriro de la trajno. Mi jam pretigis mian pakaĵon. Mi dankis al policestro Alexander kaj ekvojaĝis al Pretorio.
Mi nun vidis sufiĉe bone la venontajn malfacilaĵojn. Atingante Pretorion, mi verkis la petskribon. En Durbano, laŭmemore, neniu demandis al baratanoj antaŭe submeti liston de siaj reprezentantoj, sed ĉi tie estis nova instanco, kaj ĝi faris tiun peton. La pretoriaj baratanoj jam eksciis, ke la oficialuloj volis ekskludi min.
Sed necesas plia ĉapitro por rakonti tiun ĉi dolorigan sed amuzan aferon.