La insulto doloris en mi, sed ĉar mi jam glutis multajn tiajn en la pasinteco, mi jam estis hardita kontraŭ ili. Tial mi decidis forgesi tiun ĉi plej lastan kaj fari tion kion konsilus senemocia pripenso.
Ni ricevis leteron de la estro de azia instanco dirante, ke ĉar mi jam estis renkontinta s-ron Chamberlain en Durbano, oni forigis mian nomon el la delegacio kiu renkontos lin.
Tiun ĉi leteron miaj kunlaborantoj neniel povus toleri. Ili proponis entute rezigni pri la delegacio. Mi montris al ili la malfacilan situacion de la komunumo.
'Se vi ne prezentos viajn problemojn antaŭ s-ro Chamberlain,' mi diris, 'oni supozos, ke vi tute ne havas problemon. Ni ja devas prezenti skribe, kaj la teksto pretas jam. Tute ne gravas kiu ĝin legos -- ĉu li aŭ ĉu iu alia. S-ro Chamberlain ne diskutos kun ni. Mi timas, ke ni devas gluti la insulton.'
Mi apenaŭ finis paroli, kaj Tyeb Sheth kriis, 'Ĉu insulto al vi ne samas al insulto al la tuta komunumo? Kiel ni forgesu, ke vi estas nia reprezentanto?'
'Tutprave,' mi diris. 'Sed ankaŭ la komunumo devas gluti tiajn ĉi insultojn. Ĉu ni havas ajnan alternativon?'
'Ĉiukaze, kial ni glutu novan insulton? Nenio pli malbona povas okazi al ni. Ĉu ni havas multajn rajtojn por ke ni timu perdi ilin?' demandis Tyeb Sheth.
Estis verva respondo, sed kiel ĝi povus esti utila? Mi plene konsciis pri limoj de la komunumo. Mi pacigis miajn amikojn kaj konsilis al ili, ke ili donu mian lokon al s-ro George Godfrey, barata advokato.
S-ro Godfrey do gvidis la delegacion. S-ro Chamberlain aludis, en sia respondo, al mia malesto. 'Anstataŭ aŭdi plurfoje la saman reprezentanton, ĉu ne estas bele havi iun nova?' li diris, kaj provis resanigi la vundon.
Sed ĉio ĉi tute ne fermis la aferon. Male, la laboro, kaj de la komunumo kaj mia pligrandiĝis. Ni devis denove komenci la laboron, ekde la aboco.
'Pro vi la komunumo helpis dum la milito, kaj vi vidas nun la rezulton,' estis la mokriproĉo farita de kelkaj. Sed tiu riproĉo havis nenian efikon. 'Mi ne bedaŭras mian konsilon,' mi diris. 'Mi kredas, ke estis bone, ke ni estis partoprenintaj la militon. Ni simple faris nian devon. Ni ne anticipu rekompencon por nia laboro, sed ankoraŭ estas mia firma konvinko, ke ĉiu bona agado finfine donos frukton. Ni forgesu pri la pasinteco, kaj pensu pri la tasko antaŭ ni.' Pri tio, ĉiuj konsentis.
Mi aldonis: 'Por diri la veron, pli malpli finiĝis la laboro por kiu vi vokis min. Sed mi opinias, ke mi preferinde ne forlasos Transvalon, eĉ se vi permesas al mi reveni hejmen. Anstataŭ labori el Natalo kiel antaŭe, mi registros min en la Supera Kortumo de Transvalo. Mi certas, ke tiel mi povos barakti kontraŭ tiu ĉi nova instanco. Se oni ne faros tion, ili forpelos nian komunumon el la lando, krom prirabi ĝin. Ĉiutage ĝi certe suferos novajn insultojn. La fakto, ke s-ro Chamberlain rifuzis renkontiĝi kun mi kaj ke liaj oficialuloj insultis min, estas nenio, kompare al la humiligo de nia tuta komunumo. Tiu ĉi hundaĉa vivo estus netolerebla.
Tiel mi argumentis kaj diskutis aferojn kun la baratanoj kaj en Pretorio kaj Johanesburgo, kaj mi finfine decidis starigi oficejon en Johanesburgo.
Ja estis dubinde ĉu oni registrus min en la transvala supera kortumo. Sed la jura societo ne oponis mian kandidatiĝon, kaj la kortumo permesis ĝin. Estis ja malfacile por baratano akiri oficejon en konvena kvartalo. Sed mi jam sufiĉe bone konis s-ron Ritch, kiu tiutempe estis komercisto tie. Per agento kiun li konis, mi sukcesis akiri ĉambrojn en la jura kvartalo de la urbo, kaj komencis mian profesian laboron.