Antaŭ ol mi rakontu pri la lukto por la rajtoj de la barataj kolonianoj en Transvalo kaj pri iliaj rilatoj kun la azia instanco, mi devas turni min al kelkaj aliaj aspektoj de mia vivo.
Ĝis nun estis en mi ia miksita deziro. La spirito de sinofero estis mildigita de la deziro ŝpari monon por la estonteco.
Je la tempo kiam mi starigis oficejon en Mumbajo, venis usona asekura makleristo -- homo kun afabla mieno kaj dolĉa lango. Kvazaŭ ni estis malnovaj amikoj, li diskutis mian estontan bonfarton. 'Ĉiuj homoj de via statuso asekuras siajn vivojn. Ĉu ankaŭ vi ne asekuru la vivon? La vivo ne estas certa. Ni en Usono taksas nian religian devon akiri asekuron. Ĉu mi ne povas tenti vin aĉeti malgrandan polison?'
Ĝis nun mi ĉiam rifuzis ĉiujn makleristojn kiujn mi renkontis en Sud-Afriko kaj Barato, ĉar mi pensis, ke la asekuro implicas timon kaj mankon de fido je Dio. Sed nun mi falis antaŭ la tento de la usona makleristo. Dum li parolis, mi vidis antaŭ mi la bildojn de la edzino kaj infanoj. 'Homo, vi jam vendis preskaŭ ĉiujn ornamaĵojn de via edzino,' mi diris al mi. 'Se io okazos al vi, la ŝarĝo subteni ŝin kaj la infanojn estos sur la kompatinda frato, kiu jam tiom noble rolas kiel patro. Ĉu decas permesi tion?' Per tiu kaj similaj argumentoj, mi persvadis min aĉeti polison de 10 000 rupioj.
Sed kiam mia vivo ŝanĝiĝis en Sud-Afriko, ankaŭ ŝanĝiĝis mia pensmaniero. Dum la malfacila tempo tie, mi faris ĉiujn paŝojn nome de Dio kaj je Lia servo. Mi ne sciis kiom longe mi devus resti en Sud-Afriko. Mi timis, ke mi neniam revenus al Barato. Mi do decidis venigi la edzinon kaj infanojn al mi kaj gajni sufiĉe da mono por subteni ilin. Pro tiu ĉi plano mi bedaŭris la polison kaj hontis, ke mi permesis al mi esti kaptita en la reto de tiu asekura makleristo. Mi diris al mi, ke se la frato vere rolas kiel patro, li tute ne konsiderus ŝarĝon eventuale prizorgi mian vidvinon. Kaj kial mi supozu, ke la morto forprenos min pli frue ol la aliaj? Ĉiodirite, la vera protektanto estis nek mi nek mia frato, sed la ĉiopova Dio. Asekurante mian vivon, mi rabis de la edzino kaj infanoj ilian kapablon memhelpi. Kial ili ne prizorgu sin mem? Kio okazas al la familioj de la sennombraj malriĉuloj tra la mondo? Kial mi ne kalkulu min inter ili?
Amaso da tiaj pensoj pasis tra la menso, sed mi ne tuj agis laŭe. Mi memoras, ke mi pagis almenaŭ unu premiumon en Sud-Afriko.
Ankaŭ eksteraj cirkonstancoj subtenis tiun ĉi pensfadenon. Dum mia unua loĝado en Sud-Afriko, la kristana influo vivigis en mi religian senton. Nun estis la teozofia influo kiu plifortigis ĝin. S-ro Ritch estis teozofo kaj konatigis min al ties societo en Johanesburgo. Mi neniam membriĝis, ĉar mi ne plene konsentis, sed mi bone ekkonis preskaŭ ĉiun teozofon. Mi havis religiajn diskutojn kun ili ĉiutage. Okazis legadoj de teozofiaj libroj kaj foje mi prelegis ĉe iliaj kunvenoj. La ĉefa ideo de teozofio estas kultivi kaj antaŭenigi fratecon. Ni multe diskutis tion ĉi, kaj mi kritikis la membrojn kiam mi opiniis, ke ilia konduto ne kongruis kun ilia idealo. Tiu ĉi kritikado havis bonan efikon ankaŭ sur mi. Ĝi kondukis min al introspekto.