2. Aŭtokratoj el Azio

La oficialuloj de la nova instanco ne povis kompreni kiel mi eniris Transvalon. Ili demandis al la baratanoj kiuj iris al ili, sed tiuj homoj ne sciis. La oficialuloj povis nur supozi, ke mi sukcesis eniri sen permesilo pro miaj malnovaj konatuloj. Tiukaze, oni povus aresti min!

Kiam finiĝas granda milito, oni kutime donas al la registaro apartajn povojn. Tio okazis ankaŭ en Sudafriko. La registaro anoncis pacsekurigan dekreton, laŭ kio iu kiu eniras Transvalon sen permesilo povas esti arestita kaj malliberigita. Oni proponis aresti min sub tiu leĝo, sed neniu kuraĝis demandi al mi montri mian permesilon.

La oficialuloj kompreneble sendis telegramojn al Durbano, kaj kiam montriĝis, ke mi eniris kun permesilo, ili iom malfeliĉis. Sed ili tute ne estis malvenkitaj pro tia malfeliĉo. Kvankam mi sukcese eniris Transvalon, ili tamen povus malhelpi min renkonti s-ron Chamberlain.

Oni do demandis al la komunumo submeti la nomojn de la reprezentantoj de la delegacio. La rasdiskriminacio kompreneble evidentiĝis ĉie en Sudafriko, sed mi ne atendis renkonti en la oficialuloj ĉi tie la aĉan konduton kiun mi ofte vidis en Barato. En Sudafriko, oni starigis la publikajn instancojn por la popola bonfarto, kaj ili do respondecis al la publika opinio. Tial la estroj kondutis sin kun ĝentileco kaj humileco, ofte ankaŭ kun la neblankuloj. Kunekun la oficialuloj el Azio, ankaŭ alvenis ĝia aŭtokratio, kaj la kutimoj kiujn lernis la aŭtokratoj tie. Sudafriko havis ian respondecan registaron aŭ demokration, dum la aĵo importita el Azio estis pure kaj simple la aŭtokratio. La azianoj ne havis respondecan registaron; fremdan popolon regis ilin. En Sudafriko, la loĝantoj estis eŭropaj enmigrantoj. Ili iĝis sudafrikaj civitanoj kaj regis la oficialulojn de la registaraj instancoj. Sed nun venis la aŭtokratoj el Azio, kaj sekve la baratanoj trovis sin kaptitaj en pinĉilo. [Noto 1]

Mi spertis tiun ĉi aŭtokration. Oni alvokis min vidi la estron de la instanco, oficialulo el Srilanko. Mi klarigu, ke dirante ke mi estis alvokita, mi ne troigas la aferon. Neniu skribita ordono estis sendita al mi. Barataj gvidantoj ofte devis viziti la oficialulojn de la azia instanco. Inter ili estis la bedaŭrata Sheth Tyeb Haji Khan Muhammad. La estro de la oficejo demandis al li kiu mi estas kaj kial mi venis tie.

'Li estas nia konsilanto,' diris Tyeb Sheth, 'kaj li venis ĉi tie pro nia peto.'

'Kial do ni estas ĉi tie? Ĉu ne estas nia respondeco protekti vin? Kion povas Gandhi scii pri la kondiĉoj ĉi tie?' demandis la aŭtokrato.

Tyeb Sheth respondis kiel eble plej bone: 'Kompreneble vi estas ĉi tie. Sed Gandhi estas nia homo. Li scipovas nian lingvon kaj komprenas nin. Vi ĉiuj finfine ja estas oficialuloj.'

La sahibo ordonis al Tyeb Sheth venigi min antaŭ si. Mi iris al la sahibo kun Tyeb Sheth kaj aliaj. Ni ne estis invititaj sidi; ni ĉiuj staris.

'Kial vi estas ĉi tie?' diris al mi la sahibo.

'Mi venis pro la peto de miaj samlandanoj por helpi ilin per mia konsilo,' mi respondis.

'Sed ĉu vi ne scias, ke vi ne rajtas veni ĉi tie? La permesilo estis donita al vi erare. Oni ne povas taksi vin loĝanto de Transvalo. Vi devas reveni. Vi ne vizitos s-ron Chamberlain. Oni starigis ĉi tiun instancon por protekti la baratanojn. Nu, vi povas iri.' Per tio li adiaŭis min, ne donante al mi ŝancon respondi.

Sed li retenis miajn kunulojn. Li severe riproĉis ilin, kaj konsilis al ili forigi min.

Ili ĉagreniĝis. Nin nun alfrontis situacio neatendita.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo