En 1893, kiam mi amikiĝis kun kristanoj, mi estis nur komencanto. Ili klopodis komprenigi al mi kaj akceptigi al mi la mesaĝon de Jesuo, kaj mi estis humila, respektema kaj malfermmensa aŭskultanto. Tiutempe mi studis, laŭ mia kapablo, la hinduismon kaj klopodis kompreni aliajn religiojn.
En 1903, la situacio iom ŝanĝiĝis. Teozofiaj amikoj certe celis tiri min en sian rondon, sed tio estis por ion profiti de la fakto, ke mi estas hinduo. La teozofio plenas je la hindua influo, kaj tiuj ĉi amikoj anticipis, ke mi povus helpi ilin. Mi klarigis al ili, ke mi ne multe studis la sanskritan, kaj mi eĉ ne estis leginta la originalajn tekstojn de hinduismo, kaj eĉ ĝiajn tradukojn mi sciis nur supraĵe. Sed kredante je renaskiĝo, kaj la emoj venintaj el antaŭaj naskiĝoj, ili supozis, ke mi povas doni almenaŭ iom da helpo. Mi do sentis min klerulo inter nesciantoj [Noto 1]. Mi eklegis kun kelke da tiuj amikoj Rajayoga-n de Svamio Vivekananda kaj kun aliaj, la Rajayoga-n de M N Dvivedi. Mi ankaŭ devis legi la Yoga-n Sutra-n de Patanjali kun unu amiko kaj la Bhagavadgiton kun pluraj. Ni starigis Klubon de Serĉantoj en kiu ni havis regulajn kunvenojn. Mi jam fidis je la Bhagavadgito, kiu fascinis min. Nun mi konstatis la neceson plonĝi pli profunde en la tekston. Mi posedis unu-du tradukaĵojn, per kiuj mi provis kompreni la originalan sanskritan. Mi ankaŭ decidis parkere lerni unu aŭ du versojn ĉiutage. Tion mi faris dum la matena lavado. Mi bezonis 35 minutojn, 15 por dentobrosado kaj 20 por bano. La unuan mi faris starante, laŭ la okcidenta maniero. Sur la kontraŭa muro, do, mi afiŝis slipeton sur kiu mi skribis versojn el la Bhagavadgito, kaj mi fojfoje kontrolis ilin por rememori. Tiu ĉi tempo sufiĉis por parkere lerni la tiutagan porcion kaj rememori la versojn jam lernitajn. Sed la memorigado de la Bhagavadgito devis cedi al alia laboro kaj al la kreo kaj vartigo de la satjagraho. Tio sorbis ĉion el mia tempo, kaj eble tion faras ankaŭ hodiaŭ.
Nur la amikoj povas diri kian efikon tiu ĉi legado de la Bhagavadgito havis sur ili, sed por mi Bhagvadgito iĝis senerara gvidilo por konduto. Ĝi iĝis mia gvidila vortaro. Same kiel mi turnis min al angla vortaro por ekkoni la signifojn de vortoj kiujn mi ne komprenis, mi turnis min al tiu ĉi vortaro de konduto por preta solvo de ĉiuj miaj malfacilaĵoj kaj problemoj. Vortoj kiel aparigraha (neposedo) kaj sambhaava (egalanimo) kaptis min. Kiel kultivi kaj pluteni tiun egalanimon, tiu estis la demando. Kiel trakti same kaj egale insultantajn, insolentajn kaj koruptajn oficialulojn, kunlaborantojn ĝis hieraŭ, kiuj nun levas sensencajn kontraŭargumentojn, kaj homojn kiuj ĉiam estis afablaj al vi? Kiel senigi sin je ĉiuj posedaĵoj? Ĉu la korpo mem ne estas posedaĵo? Ĉu la edzino kaj infanoj ne estas posedaĵoj? Ĉu mi devas detrui ĉiujn miajn libroŝrankojn? Ĉu mi devas forrifuzi ĉion kaj sekvi Lin? Rekte venis la respondo: Mi ne povus sekvi Lin se mi ne forrifuzus ĉion kion mi posedas. Mia studo de la brita juro helpis min. Mi memoris la diskuton de Snell pri la maksimoj de egaleco. Pro la Bhagavadgito, mi komprenis pli klare la implicon de la vorto 'kuratoro'. Plialtiĝis mia respekto por la jurisprudenco; mi eltrovis en ĝi la religion. El la instruado de la Bhagavadgito pri neposedo, mi komprenis, ke tiuj kiuj deziras savon devas konduti sin kiel kuratoron, kiu, kvankam regante grandajn posedaĵojn, neniel konsideras ilin propraj. Estis al mi nun klare kiel taglumo, ke kaj neposedo kaj egalanimo antaŭsupozas ŝanĝon en la koro, ŝanĝon en sinteno. Mi do skribis al Revashankarbhai, ke li lasu la asekuran polison eksvalidiĝi kaj reakiru tiom da mono kiom eblas aŭ konsideru la jam pagitajn premiumojn kiel monon perditan. Mi konvinkiĝis, ke la Dio kiu kreis la edzinon kaj infanojn kaj ankaŭ min, prizorgos nin. Al la frato, kiu estis kvazaŭ patro por mi, mi skribis klarigante, ke mi donis al li ĉion kion mi ĝis tiam ŝparis, sed ekde nun li atendu nenion de mi, ĉar miaj estontaj eventualaj ŝparaĵoj estos uzataj por la bonfarto de la komunumo.
Ne estis facile komprenigi al la frato tion ĉi. Iom severe li klarigis al mi mian devon al li. Mi ne aspiru, li diris, esti pli saĝa ol la patro. Mi devas subteni la familion kiel li faris. Mi diris al li, ke mi faras ĝuste tion kion faris la patro. La signifo de 'familio' devas esti pliampleksigita, kaj la saĝeco de mia paŝo estus klara.
La frato rezignis pri mi kaj ĉesigis preskaŭ ĉiun komunikadon. Mi estis tre malfeliĉa, sed estus pli granda malfeliĉo rezigni pri tio kion mi konsideris mia devo, kaj mi preferis la malpli grandan malfeliĉon. Sed tio ne ŝanĝis mian amon al li, kiu restis pura kaj granda kiel ĉiam. Lia granda amo por mi estis ĉe la fundo de lia malfeliĉo. Li vere ne deziris mian monon; li nur volis, ke mi plenumu mian devon al la familio. Ĉe la fino de sia vivo, li tamen aprezis mian vidpunkton. Pli malpli sur la mortolito, li konstatis, ke pravis mia paŝo kaj li verkis tre kortuŝan leteron. Li pardonpetis al mi, se patro efektive povas pardonpeti al filo. Li konfidis siajn filojn al mia zorgo, kaj petis min varti ilin laŭ mia takso, kaj esprimis sian senpaciencon renkonti min. Li telegramis, ke li volas veni al Sud-Afriko kaj mi responde telegramis, ke li povas tion fari. Sed tio ne okazis. Nek mi povis plenumi lian deziron pri la filoj. Li mortis antaŭ ol li povis veni al Sud-Afriko. Liaj filoj kreskis en la malnova etoso kaj ne povis ŝanĝi la vivan vojon. Mi ne povis tiri ilin al mi. Ne estis ilia kulpo. 'Kiu povas diri nur ĝis ĉi tie, ne plu, al la tajdo de sia propra naturo?' Kiu povas forviŝi la impresojn kun kiuj oni naskiĝis? Estas senutile atendi, ke la gefiloj kaj infanoj sekvos la samajn paŝojn de la evoluo kiujn oni mem faris.
Tiu ĉi ekzemplo montras iugrade la teruran respondecon esti gepatroj.