Dum idealoj de la sinofero kaj simpleco pli kaj pli realiĝis, kaj la religia konscio pli kaj pli viglis en mia ĉiutaga vivo, pligrandiĝis la pasio pri vegetarismo kiel misio. Mi sciis kaj scias nur unu manieron fari misian laboron, nome, per propra ekzemplo kaj per diskutoj kun scioserĉantoj.
Estis en Johanesburgo vegetara restoracio, estrita de germano kiu fidis je akvoterapio de Kuhne. Mi mem vizitis tiun restoracion kaj helpis ĝin per venigo de britaj amikoj. Sed mi vidis, ke ĝi ne sukcesos, ĉar ĉiam ĝi havis monproblemojn. Mi helpis ĝin kiom laŭ mi ĝi meritis, elspezis iom da mono, sed ĝi devis esti finfine fermita.
Plej multaj teozofoj estas pli malpli vegetaranoj. Aperis sur la sceno en tiu rondo, entreprenema sinjorino kun restoracio grandskala. Ŝi amis arton, kaj estis malavarega sed nescia pri kontado. Ŝia amika rondo estis sufiĉe granda. Ŝi komenciĝis malgrandskale, sed poste decidis pligrandigi la restoracion. Ŝi volis lui grandajn ĉambrojn kaj petis al mi helpi ŝin. Mi sciis nenion pri ŝiaj financoj kiam ŝi petis tion al mi, sed mi supozis, ke ŝia takso estis sufiĉe ĝusta. Kaj eblis por mi komplezi ŝin. Miaj klientoj deponis grandajn sumojn ĉe mi. Akirante konsenton de unu el tiuj klientoj, mi pruntedonis ĉ. mil pundojn el lia mono. Tiu ĉi kliento estis grandkora kaj fidema. Li origine venis al Sud-Afriko kiel kontraktlaboristo. Li diris: 'Ja donu la monon, se vi volas. Mi scias nenion pri tiuj ĉi afero. Mi konas nur vin.' Lia nomo estis Badri. Li poste grave rolis en la satjagraho, kaj ankaŭ estis enprizonigita. Mi do pruntedonis la monon supozante, ke sufiĉis lia konsento.
Post du aŭ tri monatoj, mi eksciis, ke la mono ne estos repagita. Mi apenaŭ povis elteni tian perdon. Estis tiom da aliaj celoj por tiu sumo. Tiu pruntedono estis neniam repagita. Sed kiel mi permesu, ke suferu Badri? Li konis nur min. Mi do repagis la sumon al li.
Kliento, amiko al kiu mi parolis pri la afero dolĉe riproĉis min pro mia stulteco.
'Bhai,' -- mi bonŝance ankoraŭ ne iĝis 'Mahatmo', eĉ ne Bapu (Patro); amikoj vokis min per la karesnomo Bhai (Frato) -- li diris, 'Vi ne faru tion. Ni dependas de vi por tiom da aferoj. Vi ne regajnos tiun monon. Mi scias, ke vi ne permesos, ke suferu Badri, kaj vi pagos lin el via poŝo. Sed se vi daŭre helpas reformistojn per la mono de viaj klientoj, la kompatinduloj ruiniĝos, kaj vi baldaŭ iĝos almozulo. Sed vi estas nia kuratoro kaj devas scii, ke se vi iĝus almozulo, haltos ĉio de nia publika laboro.'
La amiko, mi ĝojas diri, ankoraŭ vivas. Mi nenie renkontis homon pli puran ol li, nek en Sud-Afriko, nek ie aliloke. Se li suspektis iun kaj poste konsciis, ke li eraris, li tuj pardonpetis al tiu, kaj purigis sin.
Mi vidis, ke li prave admonis min. Ĉar kvankam mi repagis la monon al Badri, mi ne povus elteni pliajn similajn perdojn, kaj devus ŝuldiĝi -- io kion mi neniam faris en mia vivo, kaj ĉiam malamis. Mi konstatis, ke eĉ la reformisma entuziasmo de homo ne igu lin transiri sian limon. Mi ankaŭ vidis, ke, tiel pruntedonante monon, mi malobeis la ĉefan instruon el la Bhagvadgito -- la homo egalanima agu sen deziro pri la frukto de sia ago. Tiu ĉi eraro iĝis por mi gvidlumo de admono.
La sinofero ĉe la altaro de la vegeterismo estis nek volonta nek atendita. Ĝi okazis pro neceso.