7. Eksperimentoj pri tera kaj akva terapioj

Kun la kreskanta simpleco de mia vivo, daŭre kreskis mia malŝato de medikamentoj. Kiam mi laboris en Durbano, mi foje suferis pro la malforteco kaj reŭmatika inflamo. D-ro P. J. Mehta, kiu venis por vidi min, kuracis min kaj mi resaniĝis. Ekde tiam, ĝis kiam mi revenis al Barato, laŭmemore mi ne suferis pro iu ajn grava malsano.

Sed ĝenis min la konstipo kaj oftaj kapdoloroj dum mi estis en Johanesburgo. Mi restis sana per laksigaj medikamentoj kaj bone reguligita dieto. Sed mi apenaŭ povis nomi min sana, kaj ĉiam revis pri tempo kiam mi estos liberigita de la inkubo de tiuj ĉi laksigaj medikamentoj.

Tiutempe mi legis pri la starigo en Manĉestro de 'Senmatenmanĝa Asocio'. La argumento de la iniciantoj estis, ke la angloj manĝas tro ofte kaj tro da, kaj ke la kuracistaj fakturoj estas tiom altaj ĉar ili manĝas ĝis la noktomezo, kaj ke ili rezignu almenaŭ pri la matenmanĝo se ili volus plibonigi la situacion. Kvankam ne ĉio ĉi veris pri mi, mi pensis, ke la argumento estis parte prava ankaŭ miakaze. Mi kutimis ĝui tri manĝojn ĉiutage krom la posttagmeza temanĝo. Mi neniam estis magra manĝanto kaj ĝuadis tiom da bongustaĵoj kiom eblis en vegetara kaj senspica dieto. Mi apenaŭ ellitiĝis antaŭ la sesa aŭ sepa. Mi do argumentis, ke se ankaŭ mi rezignus pri la matenmanĝo, mi liberiĝus de la kapdoloroj. Mi do provis la eksperimenton. Estis malfacile dum kelkaj tagoj, sed entute malaperis la kapdoloro. Mi konkludis, ke mi manĝas pli ol mi bezonas manĝi.

Sed la ŝanĝo tute ne liberigis min de la konstipo. Mi provis la koksajn banojn de Kuhne, kiu helpis min iomete sed ne tute kuracis min. Dume la germano kiu posedis vegetaran restoracion, aŭ iu alia amiko, mi ne memoras kiu, donis al mi Reveno al la naturo de Just. En tiu ĉi libro mi legis pri la terterapio. La aŭtoro ankaŭ rekomendis freŝajn fruktojn kaj nuksojn kiel la naturan dieton de homo. Mi ne tuj adoptis la nurfruktan dieton, sed tuj komencis eksperimentojn pri la tera terapio, kun mirindaj rezultoj. En tiu terapio oni metas sur la abdomeno bandaĝon de pura tero malsekigita de malvarma akvo, kaj sternata kiel kataplasmo sur fajna tolo. Tion ĉi mi surmetis kiam mi enlitiĝis, kaj formetis ĝin dum la nokto aŭ matene, kiam ajn mi vekiĝis. Tio montriĝis radika kuraco. Ekde tiam mi provis la kuracon sur mi kaj miaj amikoj kaj neniam havis kialon bedaŭri ĝin. En Barato, mi ne povis provi tiun ĉi kuracon kun la sama fido. Unu kialo estas, ke mi ne povis loĝadi en unu loko sufiĉe longe kaj fari la eksperimentojn. Sed mia fido je la tera kaj akva terapio restas preskaŭ la sama kiel antaŭe. Eĉ hodiaŭ mi kuracas min iugrade per la terterapio kaj rekomendas ĝin laŭbezone al miaj kunlaborantoj.

Kvankam mi suferis du seriozajn malsanojn en mia vivo, mi kredas, ke homo ne bezonas sin drogi. En 999 okazoj el mil, oni povas kuraci per bone reguligita dieto, akva kaj tera terapioj kaj similaj hejmaj kuraciloj. Tiu kiu kuras al la kuracisto, vajdjo aŭ hakimo pro ĉiu eta malsano, kaj englutas ĉiajn vegetarajn kaj mineralajn drogojn, ne nur mallongigas sian vivon, sed iĝante sklavo al sia korpo, anstataŭ resti ĝia mastro, perdas la memregadon, kaj ĉesas esti homo.

Neniu malgravigu tiujn ĉi observojn pro la fakto, ke ili estas verkitaj en la malsana lito [Noto 1]. Mi plene konstatas, ke respondecas nur mi pri tio, kaj ĝuste pro tiu konstato, mi ne perdis la paciencon. Efektive, mi dankis la Dion pro tiuj ĉi lecionoj, kaj sukcesis rezisti la tenton preni multajn medikamentojn. Mi scias, ke mia obstino ofte ĝenas la kuracistojn, sed ili afable toleras min kaj ne rezignas pri mi.

Tamen, mi ne flankeniru. Antaŭ ol pluiri, mi devas averti la leganton. Tiuj kiuj aĉetos la libron de Just danke al tiu ĉi ĉapitro devas ne preni ĉion en ĝi kiel la veron. Verkisto preskaŭ ĉiam prezentas unu aspekton de la afero, dum ĉiu afero povas esti traktata de ne malpli ol sep vidpunktoj, ĉiuj el kiuj eble pravas en si mem, sed ne pravas samtempe aŭ en la samaj cirkonstancoj. Plue multaj libroj estas verkitaj por gajni aĉetantojn kaj famon. Tiuj kiuj legas tiajn ĉi librojn do faru tion zorge. Ili prenu konsilon de iu sperta homo antaŭ ol provi iun ajn el la eksperimentoj priskribitaj. Aŭ ili legu la libron pacience kaj digestu ĝin plene antaŭ ol agi laŭe.


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo