Ni turnas nin nun al la azia instanco.
Johanesburgo estis la ĉefoficejo de la aziaj oficialuloj. Mi jam observis, ke ili tute ne protektis la baratanojn, ĉinojn kaj aliajn; male, ili ekspluatis ilin. Ĉiutage mi aŭdis jenajn plendojn: 'Tiuj kiuj rajtas ne estas permesitaj, dume, oni enŝteligas kontraŭ 100 pundoj tiujn kiuj tute ne rajtas. Se vi ne plibonigos la situacion, kiu faros tion?' Ankaŭ mi sentis la samon. Se mi ne sukcesus forigi tiun ĉi malbonon, mia loĝado en Transvalo estus vana.
Mi do komencis kolekti evidentaĵojn, kaj kiam mi estis kolektinta sufiĉe da, mi iris al la policestro. Li aspektis kiel justa viro. Anstataŭ tute rifuzi aŭskulti min, li fakte pacience aŭskultis, kaj petis al mi montri al li ĉiujn evidentaĵojn. Li mem faris demandojn al la atestantoj ĝis li estis kontenta. Sed li sciis, tiom bone kiom mi, ke estus malfacile igi, en Sud-Afriko, ĵurion da blankuloj kondamni akuzitan blankulon kontraŭ neblankuloj. 'Sed,' li diris, 'ni ja provu tion fari. Ne estas juste lasi tiajn ĉi krimulojn foriri nepunitaj pro la timo, ke ĵurio malkondamnus ilin. Mi devas aresti ilin. Mi certigas al vi, ke mi provos ĉion.'
Mi ne bezonis certigon. Mi suspektis pri multe da oficialuloj, tamen ĉar mi ne posedis nekontraŭeblajn evidentaĵojn kontraŭ ĉiu el ili, oni preparis arest-rajtigilon kontraŭ du pri kies kulpo mi havis nenian dubon.
Miaj agoj ne povis resti kaŝitaj. Multaj sciis, ke mi iris pli malpli ĉiutage al la policestra oficejo. La du oficialuloj kontraŭ kiuj oni estis preparintaj arest-rajtigilojn havis spionojn pli malpli efikajn. Ili gvatis mian oficejon kaj raportis pri miaj agoj al la oficialuloj. Oni diru tamen, ke tiom malbonis tiuj ĉi du oficialuloj, ke ili ne povis havi multajn spionojn. Se la baratanoj kaj ĉinoj ne helpintus min, oni neniam arestus ilin.
Unu el tiuj ĉi forkuris. La policestro akiris ekstradician rajtigilon kontraŭ li, arestigis lin kaj venigis lin al Transvalo. Oni procesis kontraŭ ili, kaj malgraŭ la fakto, ke estis fortaj evidentaĵoj kontraŭ ili kaj la ĵurio havis evidentaĵon, ke unu el ili forkuris, oni deklaris ambaŭ el ili senkulpaj kaj malkondamnis ilin.
Mi estas akre desapontita. Ankaŭ la policestro bedaŭris. Mi seniluziiĝis pri la jura profesio. Vidante la uzon de intelekto por helpi la krimon, mi ekmalamis la intelekton mem.
Tamen, la kulpo de tiuj ĉi du oficialuloj estis tiom klara, ke malgraŭ ilia malkondamno, la registaro ne plu povis reteni ilin. Ambaŭ demisiis, kaj la azia instanco iĝis relative pura, kaj la barata komunumo estis iom trankviligita.
La afero plialtigis mian prestiĝon kaj gajnis al mi pli da klientoj. La plimulto -- sed ne la tuto -- de la centoj da pundoj kiujn la komunumo ĉiumonate malŝparis, pro subaĉetado, estis ŝparitaj. Oni ne povis ŝpari ĉion, ĉar malhonestuloj daŭre funkciis. Sed nun eblis por honesta homo konservi sian honestecon.
Mi devas diri, ke malgraŭ la fakto, ke tiuj ĉi oficialuloj estis tiom malbonaj, mi havis nenion kontraŭ ili persone. Ankaŭ ili tion sciis. Kiam ili havis problemon ili kontaktis min, kaj mi helpis ilin. Ili havis ŝancon gajni postenon en la johanesburga municipo, se mi ne kontraŭus ilian kandidatiĝon. Ilia amiko renkontis min prie kaj mi konsentis ne kontraŭi ilin, kaj ili sukcesis.
Ĉi tiu sinteno mia faciligis miajn rilatojn kun la oficialuloj kiujn mi ekkonis. Kvankam mi devis barakti kontraŭ ilia instanco kaj uzi fortan lingvaĵon, ili restis sufiĉe amikemaj al mi. Mi tiam ne estis konscia, ke tia ĉi konduto estas parto de mia naturo. Mi komprenis poste, ke ĝi estas esenca parto de la satjagraho, kaj atribuo de ahimso.
Homo kaj lia faro estas du malsamaj aferoj. Kvankam oni aprobu bonfaron kaj malaprobu malbonfaron, la faranto, ĉu bona aŭ malbona, meritas respekton aŭ eventuale kompaton. 'Malamu la pekon kaj ne la pekinton' estas principo kiu estas sufiĉe facile kompreni, sed estas malofte praktikata kaj tial etendiĝas la veneno de la malamo tra la mondo.
Ĉi tiu ahimso estas la bazo por serĉado de la vero. Mi konstatas ĉiutage, ke vanas la serĉado, krom se ĝia bazo estas ahimso. Estas tute en ordo rezisti kaj ataki sistemon, sed rezisti kaj ataki ĝian aŭtoron egalas al rezisti kaj ataki sin mem. Ĉar ni ĉiuj estas pentritaj de la sama peniko kaj ni estas infanoj de la sama Kreinto, do la potencoj ene de ni estas senfinaj. Malrespekti unuopan homon estas malrespekti tiun dian potencon, kaj tiel damaĝi ne nur tiun estaĵon sed kune kun li la tutan mondon.